×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Interpunkcio

Interpunkcio

Pri la temo Zamenhof skribas en Esperantisto, 1893, p. 127, ke "la reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en iuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkcion tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. (...) nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn." La uzado de skribsignoj tre diversas ĉe esperantistaj verkistoj. Dum la legado de esperantlingvaj verkaĵoj, ĉu tradukitaj, ĉu originalaj, oni facile rimarkas eĉ ene de unu verko, kiel malsame aŭtoroj metas tien kaj tien ekz. komojn. Tia malsameco certe pravigas la respondon de Zamenhof. Tamen tre ofte mi demandas min, kial, pro di, oni metis komon ĝuste tien. Povas esti, ke ankaŭ vi spertas la samon, eble ne pro nura scivolo, sed pro tio ke mia kaj via celo estas eltrovi regulojn kaj ekscii, kiel la uzo aŭ neuzo influas la sencon.

Verkaĵoj pri la temo ne estas tiel ofte troveblaj. Mi mem nur hazarde trovadis ilin. Ekzemple, s-ino Marie Bartovská, ĉeĥino (1912-1999), estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1980, en la branĉo Eseo ĝuste pro eseo pri komo. La verkaĵo estas publikigita en la libro "Interlingvo Inter Lingvoj" (kolekto de prilingvaj eseoj, eldonita de UEA en 2015). Komence de la 20a jarcento s-ro P. Fruictier, franca esperantisto, publikigis broŝuron, kies titolo estas Esperanta Sintakso. Fine de la libro (kiun vi povos libere elŝuti el la retejo de Projekto Gutemberg - gutemberg.org) vi trovos la mallongan ĉapitron "Interpunkcio". Komence la aŭtoro prezentas la opinion de Zamenhof kaj lian manieron uzi komon: "D-ro Zamenhof uzas komon inter ĉiu propozicio, t.e. antaŭ ĉiu vorto demanda aŭ rilata, inter du terminoj de komparo, k.t.p." Verŝajne la kompreno de tio, kion oni nomas "propozicio" estas ŝlosila ekzemple por la uzado de komo. En la pli frue dirita eseo s-ino Bartovská asertas: "Ili [komoj] devas apartigi la unuopajn propoziciojn (...). En propozicio estas ĉefa la verbo. Verbo estas la kerno de propozicio." Pri propozicio vi povos legi en la menciita broŝuro de Fruictier, ankaŭ en "Detala Gramatiko de Esperanto", verkita de la aŭtoro de la POMEGO, kaj en "Gramatiko de Esperanto" de Miroslav Malovec. En ĉi tiu lasta vi legos ne nur pri propozicio, sed tutan ĉapitron pri ortografio. Pri interpunkcio troveblas materialo ankaŭ en Vikipedio. Laste, menciendas la verko Plena Analiza Gramatiko, en kiu troveblas tre utila artikoleto pri interpunkcio.

------

Se la temo estas nova por vi, se vi neniam pensis pri ĝi, certe la redaktopolitiko de la revuo Monato (ĉe monato.be) estos tre bona komenco, antaŭ ol vi ekpilgrimos tra la verkoj menciitaj en tiu ĉi sonartikolo. Bonan studadon!

Interpunkcio punctuation pontuação