×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Instruado per radio dum pandemio

Instruado per radio dum pandemio

Pro la pandemio pri Kovim-19 en multaj landoj la lernejoj estas fermitaj kaj la infanoj devas lerni hejme anstataŭ en klasĉambro. En Eŭropo oni tiucele uzas ĉefe la interreton kiu ebligas altkvalitan instruadon. En Afriko aliflanke la interreto ofte ne estas disponebla kaj tial oni uzas pli tradiciajn rimedojn por atingi la gelernantojn hejme.

Unu el tiuj afrikaj landoj estas Ruando. Tie oni sukcesis ebligi al infanoj ankaŭ dum la ferma periodo de lernejoj aliron al klerigo. Dum pli ol sep monatoj la lernejoj en Ruando estis fermitaj. Komence de novembro ili estis laŭŝtupe remalfermitaj. Ankoraŭ validas rigoraj preskriboj: La nombro de gelernantoj en klaso estas limigita, oni mezuras la febron kaj la infanoj devas surhavi maskon.

Dum la ferma periodo de lernejoj oni provis instrui la infanojn per la radio. La publika radio de Ruando estas tre populara kaj atingas preskaŭ 99 procentojn de la loĝantaro. Tiel ĝi ideale taŭgas por lernado je distanco.

Dum du semajnoj oni sukcesis transiri de instruado en klasĉambro al instruado per radio. Komence oni profitis de porradiaj instru-unuoj el aliaj landoj kaj adaptis ilin por la radio en Ruando. Pli poste oni konceptis kune kun neregistara organizo proprajn lern-unuojn por la bazlernejo kaj por infanoj en antaŭlernejo.

Oni provis aranĝi la instru-unuojn interaktivaj kaj oni celis laŭeble bone partoprenigi la gelernantojn en la instruado. La infanoj ekzemple ricevis per la radio la taskon literumi novlernitajn vortojn aŭ skribi ilin. Se la infanoj havis demandojn ili povis dum la instruado direkti sin per senpagaj telefonalvokoj al la instruantoj. La instruataj fakoj estis la lingvo Kinja-Ruando, matematiko kaj la angla lingvo.

Dum la monato aŭgusto oni mezuris kiom da gelernantoj estis partoprenintaj kaj konstatis ke duono de la gelernantoj de la lando estis lernantaj per radio. Apud la radio ekzistas ankaŭ ofertoj en la televido kaj interreta lern-platformo. La televidaj instruhoroj estis tradukataj al gestolingvo por garantii ankaŭ al surdaj infanoj aliron al klerigo.

"Ni estas tre kontentaj ke oni sukcesis ebligi aliron al klerigo al tiom da infanoj ankaŭ dum la kronvirusa pandemio", kun ĝojo notas tion la landa komisiitino de UNICEF en Ruando. Klerigo por ŝi estas tre grava por la disvolviĝo de la infanoj - kaj ankaŭ por la dsivolviĝo de la lando. Preskaŭ la duono de la loĝantaro en Ruando estas malpli ol 18-jara.


Instruado per radio dum pandemio Teaching by radio during a pandemic Обучение по радио во время пандемии

Pro la pandemio pri Kovim-19 en multaj landoj la lernejoj estas fermitaj kaj la infanoj devas lerni hejme anstataŭ en klasĉambro. Due to the Kovim-19 pandemic in many countries the schools are closed and the children have to learn at home instead of in a classroom. En Eŭropo oni tiucele uzas ĉefe la interreton kiu ebligas altkvalitan instruadon. In Europe, the Internet is used for this purpose, which enables high-quality teaching. En Afriko aliflanke la interreto ofte ne estas disponebla kaj tial oni uzas pli tradiciajn rimedojn por atingi la gelernantojn hejme. In Africa on the other hand the internet is often not available and that is why more traditional means are used to get the students home.

Unu el tiuj afrikaj landoj estas Ruando. One of those African countries is Rwanda. Tie oni sukcesis ebligi al infanoj ankaŭ dum la ferma periodo de lernejoj aliron al klerigo. There it was possible to enable children also during the closing period of schools access to education. Dum pli ol sep monatoj la lernejoj en Ruando estis fermitaj. Komence de novembro ili estis laŭŝtupe remalfermitaj. In early November they were gradually reopened. Ankoraŭ validas rigoraj preskriboj: La nombro de gelernantoj en klaso estas limigita, oni mezuras la febron kaj la infanoj devas surhavi maskon. Strict prescriptions still apply: The number of students in a class is limited, the fever is measured and the children must wear a mask.

Dum la ferma periodo de lernejoj oni provis instrui la infanojn per la radio. La publika radio de Ruando estas tre populara kaj atingas preskaŭ 99 procentojn de la loĝantaro. Rwanda's public radio is very popular and reaches almost 99 percent of the population. Tiel ĝi ideale taŭgas por lernado je distanco. Thus it is ideally suited for distance learning.

Dum du semajnoj oni sukcesis transiri de instruado en klasĉambro al instruado per radio. Komence oni profitis de porradiaj instru-unuoj el aliaj landoj kaj adaptis ilin por la radio en Ruando. Initially, they took advantage of radio teaching units from other countries and adapted them for radio in Rwanda. Pli poste oni konceptis kune kun neregistara organizo proprajn lern-unuojn por la bazlernejo kaj por infanoj en antaŭlernejo. Later, together with a non-governmental organization, their own units were designed for primary school and for children in pre-school.

Oni provis aranĝi la instru-unuojn interaktivaj kaj oni celis laŭeble bone partoprenigi la gelernantojn en la instruado. An attempt was made to make the teaching units interactive and the aim was to involve the students in teaching as well as possible. La infanoj ekzemple ricevis per la radio la taskon literumi novlernitajn vortojn aŭ skribi ilin. The children, for example, were given the task of spelling or writing new words on the radio. Se la infanoj havis demandojn ili povis dum la instruado direkti sin per senpagaj telefonalvokoj al la instruantoj. If the children had questions they could address the teachers via free phone calls during the teaching. La instruataj fakoj estis la lingvo Kinja-Ruando, matematiko kaj la angla lingvo. The subjects taught were Kinja-Rwanda, mathematics and English.

Dum la monato aŭgusto oni mezuris kiom da gelernantoj estis partoprenintaj kaj konstatis ke duono de la gelernantoj de la lando estis lernantaj per radio. During the month of August it was measured how many students had participated and found that half of the students in the country were learning by radio. Apud la radio ekzistas ankaŭ ofertoj en la televido kaj interreta lern-platformo. In addition to radio, there are also offers on television and an online learning platform. La televidaj instruhoroj estis tradukataj al gestolingvo por garantii ankaŭ al surdaj infanoj aliron al klerigo. The television lessons were translated into sign language to guarantee deaf children access to education as well.

"Ni estas tre kontentaj ke oni sukcesis ebligi aliron al klerigo al tiom da infanoj ankaŭ dum la kronvirusa pandemio", kun ĝojo notas tion la landa komisiitino de UNICEF en Ruando. "We are very pleased that access to education has been made possible for so many children during the coronary pandemic," said the UNICEF country commissioner in Rwanda. Klerigo por ŝi estas tre grava por la disvolviĝo de la infanoj - kaj ankaŭ por la dsivolviĝo de la lando. Education for her is very important for the development of children - and also for the development of the country. Preskaŭ la duono de la loĝantaro en Ruando estas malpli ol 18-jara.