×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Grundaj fungoj subtenas kreskadon de arboj

Grundaj fungoj subtenas kreskadon de arboj

Arboj kun multaj kontaktoj al fungoj kreskas pli rapide. Tion povus igi ilin pli rezistivaj kontraŭ varmego kaj sekeco.

La arbaro mortas kaj neniu scias kiel oni povus helpi al ĝi. Unu el la ĉefaj kaŭzoj por la problemoj de diversaj arbaj specioj estas la klimata ŝanĝo. Ekspertoj disputas pri tio, kiel la arbaro plej bone povus esti protektata kontraŭ la sekvoj de la klimata ŝanĝo, nome plialtiĝantaj temperaturoj kaj pli longaj periodoj de sekeco. Gravan kaj ĝis nun subtaksatan rolon povus ludi tiel nomataj mikorizo-fungoj en la grundo, kiuj ĉirkaŭkreskas la radikojn de preskaŭ ĉiuj arboj en arbaro.

Pri tio indikas prilumigo de kanadaj kaj germanaj biologoj kiu ĵus aperis en ekologia ĵurnalo. La teamo de la universitato de la provinco Alberto en Kanado unuafoje sukcesis pruvi ke arboj kreskas des pli rapide, ju pli da mikorizo-fungoj ili havas ĉirkaŭ siaj radikoj.

La fungoj, el kiuj ankaŭ en centra Eŭropo ekzistas pli ol mil specioj, provizas la arbojn per akvo kaj nutraj substancoj kiel fosfato kaj nitrogeno. La fajnaj fungaj fadenoj trapenetras la grundon multe pli bone ol tion kapablas arbaj radikoj. Per tio pligrandiĝas la surfaco tra kiu akvo kaj nutraj substancoj povas esti absorbataj, kio igas la arbojn ankaŭ pli rezistivaj kontraŭ sekeco. La funga plektaĵo nome liveras ankoraŭ akvon tiam kiam la multe pli dikaj arbaj radikoj jam delonge ne plu trovas ĝin. Aliflanke la fungoj ricevas de la arboj karbonhidratojn kiujn ili mem ne povas produkti.

Sed tio ankoraŭ ne estas ĉio: La funga plektaĵo en la grundo estas tiel vasta, ke ĝi povas ankaŭ kunligi diversajn arbojn kaj tiel ebligas interŝanĝon inter ili. La aŭtoroj de la aktuala prilumigo komparas tion kun "aŭtoŝoseo, sur kiu akvo, nutraj substancoj kaj eĉ substancoj kiuj avertas pri damaĝantoj, fluas inter la arboj tien kaj reen". Tra tiu reto ankaŭ nutraj substancoj de bone provizataj arboj atingas arbojn kiuj staras en malfavoraj lokoj, en kiuj troviĝas nur malmultaj fontaĵoj. La aŭtoroj komparas tion kun familianoj kiuj dum krizaj periodoj subtenas unuj la aliajn.

La esploristoj malkovris ĉe prilumigo en kanada arbaro ke arboj kun multaj fungoj kreskas pli rapide ol tiaj kiuj havas nur malmultajn fungajn kunligojn inter si.

Tiu pli rapida kreskado povus havigi al la arboj esencajn avantaĝojn kaj povus ekzemple igi ilin pli rezistivaj kontraŭ sekeco. "La funga reto pouvs helpi al la arboj tiel kreski ankaŭ tiam senĉese kiam la kondiĉoj fariĝas pli stresaj. Eble tiu reto eĉ protektas ilin kontraŭ morto." Malrekte la etaj fungaj fadenoj en la grundo laŭ tio eĉ kontribuas al malrapidigo de la klimata ŝanĝo. Arboj kiuj pli rapide kreskas nome filtras pli grandajn kvantojn da karbondioksido el la aero. Ili enkonstruas la karbonon en siajn branĉojn kaj foliojn kaj tiel ligas ĝin. Nur se tiu biomaso forbruliĝas aŭ estas malkomponata, tiam la karbondioksido denove povas eniri en la aeron.

Grundaj fungoj subtenas kreskadon de arboj Soil fungi support tree growth