×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Grandaj incendioj kaj orelo de kosmo

Grandaj incendioj kaj orelo de kosmo

Rigardante mapon de incendioj, kiu estas kreata ĝisdate, montriĝas, ke incendioj en Aŭstralio ne estas la plej grandaj mondskale. Depende de jarsezono kaj en Amazonio kaj en Afriko povas forbruli plantoj sur la tereno multe pli granda.

Ĉiuj aŭtoritatoj kaj diversaj eminentaj organizaĵoj, sciencistoj kaj ekologoj pere de amaskomunikiloj informas nin, ke la arbaroj en Aŭstralio brulas pro klimatvarmiĝo kaj pro klimataj ŝanĝoj. Sekve de tio unu el gravaj konkludoj tekstas: ni tute rezignu pri karbo kiel hejtmaterialo. Tamen la televido Sky News Australia antaŭnelonge liveris informojn, kiuj ridindigis fanatikulojn pri ekologio, inter kiuj estis la miliardulo Richard Branson, la posedanto de Virgin Group (pli ol 400 firmaoj). Li venigis al Aŭstralio sian ŝipon (kiu forbrulas apenaŭ dekojn da tunoj de dizelpetrolo) por rimarkigi al malkleraj aŭstralianoj, ke ili ekspluatadas karbon, eĉ eksportante ĝin al Ĉinio.

Intertempe oni povis spuri eĉ tiajn informojn, laŭ kiuj la incendiojn ekflamigis difinitaj homoj, inter kiuj onidire estis eĉ klimataktivuloj. Tio tamen estas malfacile esplorebla kaj verigebla. Kial oni suspektus iun pri la cela fiagado? Unu el kaŭzoj de tiu suspekto povas esti la fakto, ke klimataktivuloj, kaj pli precize ties organizaĵoj, estas financataj de granda kapitalo. Jen posedantoj de la plimulto el la monda mono klopodas ĉiamaniere konvinkigi nin pri tio, ke la homa agado elvokas klimatajn ŝanĝojn, kaj ĉefe klimatvarmiĝon, kies pruvo estu la granda incendio rezulte de tiea varmego.

Ĉar kiam socio sekvas tiuspecan pensmanieron, pli facile oni povas fari laŭvicajn reguladojn de normoj pri la emisiado de CO2, kion la socio facile akceptos kaj ĝentile pagos, dezirante eviti pliajn tragediojn. Mi tamen lasas la problemon al via pritakso, ĉar nun mi volus prezenti al vi alian temon, kiu vekas dubojn, nome la sistemon nomitan LOFAR.

Temas pri la reto de antenaj stacioj en Eŭropo instalitaj cele al vastskala observado de foraj galaktikoj. LOFAR agadas jam de dek jaroj kaj ĝiaj stacioj (kampoj) troviĝas en Eŭropo (Nederlando – 38 stacioj, Germanio – 6, Svedio – 1, Francio – 1, Britio – 1, Pollando – 3). Ĉiu stacio posedas 192 antenojn de malalta frekvenco. En Pollando kun la projekto kunlaboras kelkaj universitatoj kaj eĉ Pola Akademio pri la Sciencoj, kiuj centroj tiucele ricevis grandan ŝtatan monon.

Ni do parolas pri grandega raditeleskopo, kiu observadu nian ĉielon kaj kiel mi menciis, ĝi faras tion jam de dek jaroj. De tempo al tempo oni prezentas en televido kaj reto interesajn fotojn el la Universo fare de kelkaj famaj teleskopoj kiel ekz. Hublo. Pri LOFAR mi eksciis hazarde nur nun. Kiam oni klopodas trovi iujn donitaĵojn pri la atingaĵoj de la sistemo (www.lofar.org), oni apenaŭ povas ekvidi kelkajn mizerajn fotojn. Dume la agentejo NASA en la reto posedas milojn da dokumentoj pri siaj rikoltoj.

La lasta informo de la retejo de LOFAR devenas de la12-a de majo de 2012. Kiaj do estas profitoj pro la ekzisto de la grandega aranĝaĵo? Eble interesaĵo estas ĝia kunlaboro kun agrokulturo. Nome oni informas, ke la unua apliko de la teknologio estis la mezurado de mikroklimato ĉe la kultivado de terpomoj. La informoj estos uzataj cele plibonigi konsilojn por agrokulturistoj lige kun kontraŭbatalado de la fungo phytophtora, ĉar la disvolviĝo kaj atako de potenciala malsano dependas de klimataj kondiĉoj sur la kultivata kampo.

Ĉu LOFAR estas efektive nur t.n. orelo de kosmo aŭ temas pri io tute alia, multe pli grava ol ni povas diveni? Mi antaŭ kelka tempo menciis la usonan teknololgion HAARP. Laŭ la opinio de kelkaj observantoj LOFAR estu la eŭropa imitaĵo de la moderna usona armilo.

Grandaj incendioj kaj orelo de kosmo Große Feuer und Raumohren Grote branden en een oor van ruimte