×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Granda kulinara mensogo

Granda kulinara mensogo

Kvankam la tiel nomata "oleo el trufoj" ne havas fizikajn rilatojn kun la naturaj trufoj, prestiĝaj restoracioj en okcidentaj landoj, kaj ankaŭ laŭmode en Israelo, uzas ĝin kiel surogaton de tiuj treege famaj, multekostaj fungoj. Trufoj estas manĝeblaj fungoj, subteraj kaj tuberformaj, kies blanka kaj nigra specoj estas mondfamaj pro ilia gusto kaj aromo. Francaj kulinaraj spertuloj surnomis ilin "diamantoj de kuirejo". Kompreneble, kiam en la menuo aperas la vorto "trufoj", ĝi funkcias kiel "magia vorto", kiu kapablas momente blindigi la klientojn tiel ke ili ne rimarkas la ekscesan, nepravigitan prezon de la rilata plado. La kliento eĉ ne rimarkas, ke fakte en la priskribo de la plado aperas, kiel komponanto, "oleo el trufoj". Tiel li elektos tian pladon, pagos abundon da mono kaj, dum sia momenta blindumo de sensoj, eĉ deklaros, ke temas pri la plej bongusta plado, kiun li gustumis dum sia tuta vivo.

Li fakte abunde pagos pro la iluzio manĝi la plej multekostan fungon en la mondo, kiu kreskas en raraj specialaj terenoj kaj kies serĉantojn helpas tre sperte dresitaj hundoj aŭ porkoj.

La oleo el trufoj famiĝis en Usono jam en la 90-aj jaroj kaj el tie disvastiĝis ĉefe en la okcidentaj landoj. En la jaro 2007 malkaŝiĝis la trompo, kiam ĉefkuiristo de tre prestiĝa restoracio en San- Francisko rivelis al la gazetaro, ke por produkti la multvaloran "oleon el trufoj" oni aldonas al tute normala olivoleo, la kemian aromaĵon Dithiapentane-2,4. Temas pri sinteza kemiaĵo, kiu akiriĝas al olivoleo unu el multnombraj aromoj, tute ne gustoj, de la naturaj trufoj.

Krome indas rimarki, ke eĉ el tre multekostaj nigraj aŭ blankaj trufoj, tre malofte oni sukcesas eltiri oleon, kiu dum mallonga tempo enhavas kelkajn el iliaj neimiteblaj aromaj kaj gustoj. Do la komuna "oleo el trufoj" estas ne nur komerca trompo sed ĉefe fabelaĵo por stultuloj. Sed malfacile oni povas kontraŭbatali laŭmodajn frenezaĵojn. Ŝajnas, ke "oleo el trufoj" fariĝis "la buljonkubo" de la modernaj avidaj restoracioj, des pli, ke laŭ multaj konataj ĉefkuiristoj ĝi kapablas ruinigi la plej rafinitajn receptojn. En Israel la mastroj de kelkaj konataj restoracioj malakceptas la kritikojn pri uzo de oleo el trufoj. En nia lando, kie tute ne kreskas trufoj, ili asertas, prudenta uzo de oleo el trufoj estas sendube akceptebla. Fakte, krom ilia maleblige absurda prezo, oni ne povas laŭleĝe importi trufojn en Israelon.

En la regularo de la ministerio pri agrikulturo troviĝas jena teksto: "Cele al gardado de la sano de publiko, vegetaloj, bestoj kaj medio, estas malpermesite importi enlanden agrikulturajn produktojn, kiuj enhavas nocajn faktorojn". Tiel, ĉar tiaj fungoj kreskas en terenoj, kie troviĝas sennombraj bakterioj, la ministerioj pri agrikulturo kaj sano postulas tiom da longdaŭraj proceduroj por ilia steriligo, ke la trufoj fariĝas malfreŝaj kaj ne plu manĝeblaj.

Granda kulinara mensogo Een grote culinaire leugen