×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Gepatroj atentu infanojn

Gepatroj atentu infanojn

Infanoj bezonas la proksimecon de la gepatroj kaj ilian perokulan kontakton.

Afiŝoj provoke demandas "Ĉu vi hodiaŭ jam ludis kun via infano?" La unuaj vivojaroj de infano estas ekstreme gravaj por la ligo al la gepatroj kaj ankaŭ por la ligokapablo en la posta vivo. Se tamen gepatroj daŭre manipulas pri la kompufono, tio povas havi treege malbonajn sekvojn.

Juna patrino rigardas en la trajno sur sian kompufonon, dum la bebo en la infanĉareto serĉas ŝian rigardon. En la ludejo sidas gepatroj sur benko kaj okupiĝas pri siaj kompufonoj, anstataŭ rigardi al la trijarulino kiu rigardas al ili de la glitilo por peti aplaŭdon. En la rapidvora restoracio sidas bebo sur alta seĝo kaj ŝatus doni al paĉjo dispremitan pomfriton, sed li estas absorbita de la kompufono. Tio estas scenoj el la ĉiutago, bedaŭrinde.

La sekvoj por la evoluo kaj la ligokapablo de infanetoj estas laŭ opinio de ekspertoj signifaj. Ĉe eksperimento esploristoj ordonis al patrinoj ekzemple ne plu reagi ŝtonvizaĝe pri iliaj beboj. La rezulto estis: La beboj ege stresiĝis kaj provis per movoj de brakoj kaj gamboj kaj per plorado fine rericevi la atenton de la patrino.

"Similajn reagojn povus kaŭzi la daŭra rigardo al la kompufono. Suĉinfanoj povus rezigni ĉar mankas la vigleco de la mimiko kaj la atento daŭre estas direktata al la kompufono", skribas svisaj aŭtorinoj el la universitato de Zuriĥo. Se la infano havas sekuran ligiĝon, tiam ĝi ĉiam denove serĉas la kontakton. Sed se la patrino rigardas senpartoprene - ekzemple ĉar ŝi estas psike malsana aŭ ignoras la infanon daŭre pro la kompufono, tiam oni konstatas ĉe infanoj jam en la aĝo de kvar monatoj, ke ili evitas la rigardon al la patrino. Ili lernas ke estas malagrable se la patrino ne respondas al la rigardo, do ili prefere ne rigardas tien. Jam tute malgrandaj infanetoj tiam rezignas.

Suĉinfanoj bezonas la proksimecon de la gepatroj kaj ilian perokulan kontakton. Tio estas nemalhavebla, interalie por disvolvi la pra-fidon. La ĉie disponebla aliro al ciferecaj rimedoj estas la plej granda realviva eksperimento kiu iam okazis. Oni nuntempe ne scias kiel tio efikas al la homoj post 20 aŭ 30 jaroj.

Necesas informi gravedulinojn pri la graveco de la temo. Se patrino dum la unuaj monatoj de la vivo de la infano ne sufiĉe tenas la perokulan kontakton kun la bebo, la evoluo de la atentemo de la infano povus suferi.

Gepatroj atentu infanojn Los padres prestan atención a los niños.