×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Forta kreskado de elektro el renovigeblaj fontoj

Forta kreskado de elektro el renovigeblaj fontoj

La Internacia Energi-Agentejo (IEA) antaŭvidas la plej fortan kreskadon ekde ses jaroj. La plej fortan kreskadon montras Ĉinio antaŭ EU kaj Usono.

La produktado de elektro el renovigeblaj energifontoj plue forte kreskas. Ja estas konstruataj ankaŭ aliaj energifontoj, sed 95 procentoj de la kresko en la produktado de elektro ĝis la jaro 2025 estos atingitaj per renovigeblaj fontoj. Tion diras raporto kiun publikigis la Internacia Energi-Agentejo (IEA). Se oni konsideras nur ĉi tiun jaron, la mondvasta produktado de elektro el renovigeblaj fontoj verŝajne kreskos je 7 procentoj - kaj tio okazos ĉe 5 procentoj da malpli granda bezono pri energio.

En la jaro 2021 la IEA antaŭvidas la plej fortan kreskon ĉe renovigeblaj fontoj por elektra kurento ekde ses jaroj. La kapacitoj por energio el vento kaj suno verŝajne duobliĝos inter la jaroj 2020 kaj 2025. Tion montras la plej probabla scenaro. En tiu kazo la entuta instalita kapacito en la jaro 2023 povus superi la instalitan kapaciton de gascentraloj, kaj en la jaro 2024 ĝi povus ankaŭ superi la kapaciton de karbocentraloj.

En la jaro 2025 renovigeblaj energiportantoj povus esti tutmonde la plej granda fonto por la produktado de elektro kaj tio povus ebligi la trionon de la mondskala produktado de elektro, diras la estro de IEA.

Ĉinio restas avana ĉe elektro el renovigeblaj fontoj, la ĉiujara kresko estas pli granda ol tiu en Usono kaj EU kune. Ĉirkaŭ 70 ĝis 80 GW da instalita produktivo aldoniĝas ĉiujare en Ĉinio. Mondskale tio verŝajne fariĝos ĉiujare ĉirkaŭ 200 aldonaj GW. La forta kresko en la jaro 2021 estas kaŭzita ankaŭ de tio ke jam menditaj instalaĵoj post prokrastoj pro la kronvirusa pandemio nun ekliveras kurenton al la elektra reto.

Multo tamen ankoraŭ dependas de subvencioj. La planita finiĝo de tiaj subtenaj paŝoj el hodiaŭa vido iomete bremsos la kreskon de elektro el renovigeblaj energiportantoj en la jaro 2022. Se aliflanke denove fluos subvencioj, la pluso en tiu jaro povus esti pluaj 25 procentoj. Sub idealaj kondiĉoj nur ĉe fotovoltaj instalaĵoj ĝis la jaro 2022 povus esti instalitaj ĉirkaŭ 150 GW. Tio korespondus al kresko de 40 procentoj en tri jaroj.

Tute konkrete IEA antaŭvidas ke en la nuna jaro disponeblos kromaj 125 GW da kurento el sunenergio, 75 pluaj GW da kurento el ventenergio, 23 pluaj GW el hidroenergio kaj 11 pluaj GW el aliaj renovigeblaj energifontoj. Dum la demando pri elektra kurento estas forta, aliaj renovigeblaj energiportantoj suferas sub la pandemio. Tiel ĉi-jare la demando pri biofuelo unuafoje ekde jardekoj malkreskis.

Forta kreskado de elektro el renovigeblaj fontoj Strong growth of electricity from renewable sources Сильный рост электроэнергии из возобновляемых источников