×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Enplantaĵo por la cerbo

Enplantaĵo por la cerbo

Elon Musk volas per sia plej nova aparateto helpi homojn kun diversaj sanproblemoj.

Por li neniu ideo ŝajnas esti tro aŭdaca: Elon Musk volas helpe de aparateto, kiu kunligas neŭronojn en la homa cerbo, helpi al malsanaj homoj. Ĉe la prezento de la noviga enplantaĵo tamen necesis ankoraŭ uzi tiucele porkojn.

La miliardulo Elon Musk progresas ĉe sia plano krei elektronikan kunligon al la homa cerbo. Musk prezentis la prototipon de aparateto de lia firmao Neurolink kiu kapablas transmiti informojn inter neŭronoj kaj kompufono. Ĝi havas proksimume la areon de monero kaj estu poziciita en la kranio. Krom malgranda cikatro sub la haroj ne restos spuroj, diris Musk.

Neurolink enplantas la aparatetojn jam ĉe porkoj. Musk montris unu el la bestoj ĉe kiu la impulsoj estis transmititaj de la nazego de la porko. Ĉiufoje kiam la porko per ĝi tuŝis ion, tiam sur la ekrano estis videblaj elektraj signaloj. Ĉe porko sur kurbendo eblis per informoj el la aparateto per softvaro sufiĉe precize prognozi kiam kiu artiko aktiviĝis.

Musk kaj Neurolink vidas potencialajn aplikeblecojn por la teknologio ĉe homoj ekzemple en la batalo kontraŭ doloroj aŭ afekcioj de vido, kaj ankaŭ ĉe lezoj de la mjelo. Estonte estus imageble transpontigi lezitan nervohiston helpe de la teknologio, ekzemple por ke homoj per tio povu denove kuri, diris Musk.

Por la enplantado en la cerbon Neurolink disvolvis roboton. La aparateto en la kapo komuniku per blu-denta sendrata kunligo kun aplikaĵo sur la kompufono kaj ankaŭ sendrate reŝargiĝu. Musk komparis tiun teknikon kun la brakhorloĝoj kiuj mezuras la korpan produktivon.

Neurolink esperas malaltigi post iom da tempo la kostojn inkluzive de la operacio al kelkmil dolaroj. Kiom longe tio ankoraŭ daŭros por atingi tiun celon, tion Musk ne diris. La miliardulo kiu estas ankaŭ ĉefo de la elektrajn aŭtomobilojn konstruanta firmao Tesla kaj de la kosmoŝipojn konstruanta firmao Spac-Ikso akcentas jam de kelka tempo ke homoj estonte devos kunligi siajn cerbojn kun komputiloj por povi konkuri kun la alvenonta artefarita inteligenteco.