×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, En la mondon venis nova VoKo...

En la mondon venis nova VoKo...

Ĉi-jare ni – esperantistoj de la tuta mondo - ne renkontiĝos vid´al vide, sed virtuale en Esperantujo. La Virtuala kongreso okazas ekde la 1-a de aŭgusto ĝis la 8-a de aŭgusto 2020. E@I grupo de Petro Balaz el Slovakio bone preparis teknikon por transmisio de kongreso. Aliĝis preskaŭ 2000 partoprenantoj. Programo de tagoj aperis en la lasta momento, kelkajn horojn antaŭ la komenco.

Ni devis provi konekti sin, provi la aŭd- kaj vidkapablojn de niaj komputiloj, sed ne ĉio povas esti provata antaŭ la tempo de komenco. Poste ankoraŭ multaj homoj serĉis adekvatan butonon por akiri sonon kaj videon, iu babilis hejme kaj ĝenis aliajn, iu susuris per paperoj antaŭ si… ni ĉiuj lernis labori en nova medio. La plej solena tago okazis sabate. Tiam ĉiuj aliĝintoj klopodis rapide konekti sin per la reto, denove serĉi adekvatan butonon kaj aŭskulti bonvenigajn vortojn, oficialajn paroladojn, inaŭguran koncerton kaj tiel plu. Fernando Maia jr gvidis la programon, Orlando Raola, Duncan Charters, Mireille Grosjean kaj Petro Balaz prelegetis.

Post la prelegoj salutis nin kvin reprezentantoj de la kvin kontinentoj. Kortuŝita momento de la himno La Espero. La solenan inaŭguron spektis nur ĉirkaŭ 300 aliĝintoj pro la tempo de diferenco de horzonoj.

La sekvaj tagoj estis iom kvietaj. La prelegojn partoprenis nur dekoj da aliĝintoj, verŝajne multaj homoj ankoraŭ ne sukcesis venki la pli komplikan teknikon. Sed lunde ĉiuj prelegoj brilis kaj Wallace George du Temple, Geoffrey Greatrex kaj Amri Wandel kaj aliaj estis jam plene aŭskultitaj. La nombro de aŭskultantoj kreskis. Ekzemple la prelego de Greofrey Greatrex el Kanado "Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo" tre plaĉis al mi pro prezentitaj belegaj dokumentoj kaj aldonitaj notoj. Spektaĵoj estas preparitaj prelegoj, vidbabilejoj okazas por libere diskuti pri elektitaj temoj kaj en klasĉambro oni vere laboras, vidu Katalin Kovats. Ĉiuj spektaĵoj povas esti revideblaj.

Mi antaŭĝojas la hodiaŭan programon kaj koncertojn. Virtuala kongreso estu laŭdata!

En la mondon venis nova VoKo... На свет появился новый ВоКо...