×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, "Emoji" kaj la egiptaj hieroglifoj

"Emoji" kaj la egiptaj hieroglifoj

Por la internacia vorto “emoji” mi ankoraŭ ne trovis taŭgan, ĝenerale uzatan tradukon en Esperanto. Konservemuloj eble proponus la kunmetaĵon “figursimboloj”, por eviti la neologismon “emoĵo”. Ĝi estas tutmonde komprenata, kaj en la jaro 2015 la vortaro Oxford elektis unu el tiuj bildetoj (“vizaĝo kun gajaj larmoj”) kiel vorton de la jaro. Vera socia fenomeno. Kelkaj fakuloj opinias, ke ili konsistigas ian novan lingvon. Unu entuziasmulo eĉ lanĉis libron, kiu rakontas la historion de Moby Dick per tiaj figuretoj.

Sed ĉu ili efektive konsistigas lingvon?

Por aldoni plian spicon al tia diskuto, Muzeo de Israelo, en Jerusalemo, starigis ekspozicion “Emoglifoj: skribo per bildoj, de hieroglifoj ĝis emoji”. Oni tie montras la evidentan (tamen kompleksan) rilaton inter tiu antikva komuniksistemo kaj la moderna interreta lingvo de bildetoj. La egipta hieroglifa skribo komenciĝis antaŭ 5000 jaroj, kaj la emoji-skribo en la jardeko post 1990, en Japanujo.

Egiptologiistoj ekinteresiĝis pri tio pro la simileco de principoj inter ili. Oni komparas egiptan prabildon de hundo kun emoji de saltetanta hundeto; same oni komparas la figuron de ansero kun la emoji-ansero; kaj dancanta egipta viro similas al ekvivalenta emoji.

Fakuloj tamen substrekas, ke ekzistas frapaj diferencoj inter tiuj du komunikiloj.

La hieroglifa skribo estis kompleta skriblingvo. Kvankam eĉ analfabeto povis kompreni kelkajn bazajn simbolojn, tamen la tiamaj skribistoj sekvis rigidajn regulojn, kiuj postulis altan kvalifikiĝon. Laŭ pasado de jarcentoj, tiuj skribaĵoj ŝanĝiĝis, ĝis fine ili atingis la sistemon de abstrakta alfabeto, komence konsistanta el 20 literoj. Tio faciligis la skribadon en tia grado, ke ĝi kondukis al granda vastigo de la komunikado.

La moderna emoji estas uzata nur kiel emocioesprimoj simpligitaj kaj sennuancaj. Temas pri speco de ĉarma ilustraĵo, kiu aldonas emocion al teksto. Eta vizaĝo kisanta per eta koro signifas amon; eta vizaĝo palpebrumanta signifas sarkasmon; kaj simile. Tamen, la hieroglifo, kiu montris skarabon, ekzemple, enhavis komplikan koncepton pri vivo post la morto, renaskiĝo, kaj kondukis al la verbo “aliiĝi”. Kaj libia bastono, depende de speciala klasigo, povis signifi “fremda, eksterlanda”. Ambaŭ sistemoj uzas la potencon de piktogramoj, sed ekzistas diferencoj.

Egiptologiistoj asertas, ke emoji estas nur suplemento de teksto, surbaze de korpa sinesprimo. Lingvo estas multe pli ampleksa sistemo, rezultanta de komplikaj sociaj, emociaj, psikaj interkonektoj. Konvenas ne konfuziĝi pri tiuj du simbolaroj, por ne banaligi kaj neglekti la uzadon de lingvo, kiu estas profunde ligita al la homa kulturo.

Emoji estas nur simpatia interjekcio.


"Emoji" kaj la egiptaj hieroglifoj "Emoji" y los jeroglíficos egipcios

Por la internacia vorto “emoji” mi ankoraŭ ne trovis taŭgan, ĝenerale uzatan tradukon en Esperanto. Konservemuloj eble proponus la kunmetaĵon “figursimboloj”, por eviti la neologismon “emoĵo”. Ĝi estas tutmonde komprenata, kaj en la jaro 2015 la vortaro Oxford elektis unu el tiuj bildetoj (“vizaĝo kun gajaj larmoj”) kiel vorton de la jaro. It is understood worldwide, and in the year 2015 the Oxford dictionary chose one of those pictures ("face with happy tears") as word of the year. Vera socia fenomeno. Kelkaj fakuloj opinias, ke ili konsistigas ian novan lingvon. Unu entuziasmulo eĉ lanĉis libron, kiu rakontas la historion de Moby Dick per tiaj figuretoj. One enthusiast even launched a book that tells the story of Moby Dick with such figurines.

Sed ĉu ili efektive konsistigas lingvon?

Por aldoni plian spicon al tia diskuto, Muzeo de Israelo, en Jerusalemo, starigis ekspozicion “Emoglifoj: skribo per bildoj, de hieroglifoj ĝis emoji”. To add more spice to such a discussion, the Israel Museum, in Jerusalem, set up an exhibition "Emoglyphs: writing with images, from hieroglyphs to emoji". Oni tie montras la evidentan (tamen kompleksan) rilaton inter tiu antikva komuniksistemo kaj la moderna interreta lingvo de bildetoj. It shows the obvious (yet complex) relationship between this ancient communication system and the modern internet language of thumbnails. La egipta hieroglifa skribo komenciĝis antaŭ 5000 jaroj, kaj la emoji-skribo en la jardeko post 1990, en Japanujo.

Egiptologiistoj ekinteresiĝis pri tio pro la simileco de principoj inter ili. Egyptologists became interested in this because of the similarity of principles between them. Oni komparas egiptan prabildon de hundo kun emoji de saltetanta hundeto; same oni komparas la figuron de ansero kun la emoji-ansero; kaj dancanta egipta viro similas al ekvivalenta emoji. An Egyptian primitive image of a dog is compared with an emoji of a hopping puppy; in the same way, the figure of a goose is compared with the emoji goose; and a dancing Egyptian man looks like a corresponding emoji.

Fakuloj tamen substrekas, ke ekzistas frapaj diferencoj inter tiuj du komunikiloj.

La hieroglifa skribo estis kompleta skriblingvo. Kvankam eĉ analfabeto povis kompreni kelkajn bazajn simbolojn, tamen la tiamaj skribistoj sekvis rigidajn regulojn, kiuj postulis altan kvalifikiĝon. Although even an illiterate person could understand some basic symbols, the scribes of the time followed rigid rules that required a high level of qualification. Laŭ pasado de jarcentoj, tiuj skribaĵoj ŝanĝiĝis, ĝis fine ili atingis la sistemon de abstrakta alfabeto, komence konsistanta el 20 literoj. As centuries passed, these writings changed, until finally they reached the system of an abstract alphabet, initially consisting of 20 letters. Tio faciligis la skribadon en tia grado, ke ĝi kondukis al granda vastigo de la komunikado.

La moderna emoji estas uzata nur kiel emocioesprimoj simpligitaj kaj sennuancaj. The modern emoji are used only as simplified and non-nuanced expressions of emotion. Temas pri speco de ĉarma ilustraĵo, kiu aldonas emocion al teksto. Eta vizaĝo kisanta per eta koro signifas amon; eta vizaĝo palpebrumanta signifas sarkasmon; kaj simile. A little face kissing with a little heart means love; a little face winking means sarcasm; and similarly. Tamen, la hieroglifo, kiu montris skarabon, ekzemple, enhavis komplikan koncepton pri vivo post la morto, renaskiĝo, kaj kondukis al la verbo “aliiĝi”. However, the hieroglyph that showed a beetle, for example, contained a complicated concept of life after death, rebirth, and led to the verb "join". Kaj libia bastono, depende de speciala klasigo, povis signifi “fremda, eksterlanda”. And a Libyan stick, depending on a special classification, could mean "foreign, foreign". Ambaŭ sistemoj uzas la potencon de piktogramoj, sed ekzistas diferencoj.

Egiptologiistoj asertas, ke emoji estas nur suplemento de teksto, surbaze de korpa sinesprimo. Egyptologists claim that emoji are just a supplement to text, based on body language. Lingvo estas multe pli ampleksa sistemo, rezultanta de komplikaj sociaj, emociaj, psikaj interkonektoj. Language is a much more comprehensive system, resulting from complicated social, emotional, psychic interconnections. Konvenas ne konfuziĝi pri tiuj du simbolaroj, por ne banaligi kaj neglekti la uzadon de lingvo, kiu estas profunde ligita al la homa kulturo. It is appropriate not to get confused about these two sets of symbols, in order not to trivialize and neglect the use of language, which is deeply connected to human culture.

Emoji estas nur simpatia interjekcio. An emoji is just a cute interjection.