×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Elektrizado de Johann Sebastian Bach

Elektrizado de Johann Sebastian Bach

Duonjarcenta datreveno de la sintezilo

Je la komenco de tiu ĉi sonartikolo vi povas aŭskulti mallongan parton de la "movimento-allegro" konstituantan la enkondukon de "Koncerto Brandenburga No.3 en Sol maĵora" de Bach. Unue ĝi estas ludata fare de simfonia orkestro kaj poste per elektronika sintezilo.

Antaŭ 56 jaroj, kiam la juna usona elektronika inĝeniero Robert Moog [moog] prezentis sian sonan sintezilon, tiamaj komponistoj estis certaj, ke la muzika mondo radikale ŝanĝiĝos. Temis pri mirinda elektronika aparato kapabla produkti tute novajn sonojn. Jam ekde la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento, kelkaj eŭropaj komponistoj, kiel la germano Karlheinz Stockhausen, revis eltrovi alternativon al la tradicia muziko kaj al ĝiaj muzikaj instrumentoj. Kaj tiam aperis la tiel nomata moog-sintezilo, plennova muzika instrumento kun nekredeblaj kapabloj, kiu helpe de normala klavaro intime proksimigis la komponistojn al iliaj komponaĵoj. Post kelkaj jaroj aperis mini-moog-sintezilo, kiun oni povis facile kunporti sur la koncerta scenejo. Ĝi profunde influis la rok-muzikon de la komencaj 70-aj jaroj.

Tamen la sintezilo ne kaŭzis la sopiritan revolucion. La revo de avangardaj muzikistoj liberigi muzikon el ĝia dependeco de eksteraj faktoroj ne plenumiĝis per la nova instrumento. Ne, ĉar la sintezilo estis limigita, sed ĉar forĵeto de tradiciaj muzikiloj kaj koncertoj ludataj fare de vivantaj muzikistoj kaj ilia anstataŭigo per laŭtparoliloj, pruviĝis fakte kiel utopio. La tradicia klasika muziko tute ne rezignis pri sia historia esenco de sceneja arto, plenumita fare de homoj por aliaj homoj kaj celanta ĉiujn sensojn ne nur aŭdadon.

La inventisto konsciis, ke por reklami kaj vendi sian revolucian aparaton, li estis devigita uzi specialajn rimedojn. Moog petis helpon de juna nekonata usona komponisto, Wendy Carlos, kiu jam eksperimentis elektronikan muzikon. Tiel naskiĝis la ideo kunmunti, frazon post frazo, muzikon de Bach per moog-sintezilo imitante la orkestrajn instrumentojn. Komence la disko ricevis la titolon "La elektronika Bach" sed poste oni eltrovis la multe pli trafan titolon, "Ŝaltita Bach", kiu memorigas ankaŭ elektrajn aŭ elektronikajn cirkvitojn. La disko "Ŝaltita Bach" estis eldonita en 1968 kaj en ĝi troviĝas la Brandenburga Koncerto, la "Ario por Sol-kordo" kaj aliaj komponaĵoj de Bach, kelkaj konataj kaj aliaj, kiuj fariĝis popularaj dank' al disko mem. Tiu disko fariĝis unu el la plej venditaj diskoj en la historio.

Ĝiajn muzikaĵojn oni aŭskultas ankaŭ hodiaŭ, malgraŭ ilia simpleco, iom naiva por la modernaj oreloj. Ili estas riĉaj per magio kaj humuro kaj fascinas per mirinda precizeco, ne homa, kiu ĝuste kongruas kun la spirito de Bach, miksanta sentimenton kun baroka mekanikeco.

Rilate al la idoj de la unua sintezilo, ili estas nemalhaveblaj ludiloj por la nuntempa ĉiuspeca kaj ĉiucela muziko.


Elektrizado de Johann Sebastian Bach Electrification by Johann Sebastian Bach Электрификация Иоганна Себастьяна Баха

Duonjarcenta datreveno de la sintezilo Half a century anniversary of the synthesizer

Je la komenco de tiu ĉi sonartikolo vi povas aŭskulti mallongan parton de la "movimento-allegro" konstituantan la enkondukon de "Koncerto Brandenburga No.3 en Sol maĵora" de Bach. At the beginning of this audio article you can listen to a short part of the "movimento-allegro" constituting the introduction of Bach's "Brandenburg Concerto No.3 in G major". Unue ĝi estas ludata fare de simfonia orkestro kaj poste per elektronika sintezilo. First it is played by a symphony orchestra and then by an electronic synthesizer.

Antaŭ 56 jaroj, kiam la juna usona elektronika inĝeniero Robert Moog [moog] prezentis sian sonan sintezilon, tiamaj komponistoj estis certaj, ke la muzika mondo radikale ŝanĝiĝos. 56 years ago, when the young American electronic engineer Robert Moog [moog] introduced his sound synthesizer, composers at the time were certain that the music world would change radically. Temis pri mirinda elektronika aparato kapabla produkti tute novajn sonojn. Jam ekde la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento, kelkaj eŭropaj komponistoj, kiel la germano Karlheinz Stockhausen, revis eltrovi alternativon al la tradicia muziko kaj al ĝiaj muzikaj instrumentoj. As early as the first decades of the twentieth century, some European composers, such as the German Karlheinz Stockhausen, dreamed of discovering an alternative to traditional music and its musical instruments. Kaj tiam aperis la tiel nomata moog-sintezilo, plennova muzika instrumento kun nekredeblaj kapabloj, kiu helpe de normala klavaro intime proksimigis la komponistojn al iliaj komponaĵoj. And then came the so-called moog synthesizer, a brand new musical instrument with incredible capabilities, which with the help of a normal keyboard intimately brought the composers closer to their compositions. Post kelkaj jaroj aperis mini-moog-sintezilo, kiun oni povis facile kunporti sur la koncerta scenejo. After a few years, a mini-moog synthesizer appeared, which could be easily carried on the concert stage. Ĝi profunde influis la rok-muzikon de la komencaj 70-aj jaroj. It profoundly influenced the rock music of the early 70s.

Tamen la sintezilo ne kaŭzis la sopiritan revolucion. However, the synthesizer did not cause the long-awaited revolution. La revo de avangardaj muzikistoj liberigi muzikon el ĝia dependeco de eksteraj faktoroj ne plenumiĝis per la nova instrumento. The dream of avant-garde musicians to free music from its dependence on external factors was not fulfilled by the new instrument. Ne, ĉar la sintezilo estis limigita, sed ĉar forĵeto de tradiciaj muzikiloj kaj koncertoj ludataj fare de vivantaj muzikistoj kaj ilia anstataŭigo per laŭtparoliloj, pruviĝis fakte kiel utopio. Not because the synthesizer was limited, but because the discarding of traditional musical instruments and concerts played by living musicians and their replacement by loudspeakers proved in fact a utopia. La tradicia klasika muziko tute ne rezignis pri sia historia esenco de sceneja arto, plenumita fare de homoj por aliaj homoj kaj celanta ĉiujn sensojn ne nur aŭdadon. Traditional classical music has not given up at all on its historical essence of stage art, performed by people for other people and aiming at all the senses not just hearing.

La inventisto konsciis, ke por reklami kaj vendi sian revolucian aparaton, li estis devigita uzi specialajn rimedojn. The inventor realized that in order to advertise and sell his revolutionary device, he was forced to use special means. Moog petis helpon de juna nekonata usona komponisto, Wendy Carlos, kiu jam eksperimentis elektronikan muzikon. Moog enlisted the help of a young unknown American composer, Wendy Carlos, who was already experimenting with electronic music. Tiel naskiĝis la ideo kunmunti, frazon post frazo, muzikon de Bach per moog-sintezilo imitante la orkestrajn instrumentojn. Thus was born the idea of assembling, sentence by sentence, Bach's music with a moog synthesizer imitating the orchestral instruments. Komence la disko ricevis la titolon "La elektronika Bach" sed poste oni eltrovis la multe pli trafan titolon, "Ŝaltita Bach", kiu memorigas ankaŭ elektrajn aŭ elektronikajn cirkvitojn. At first the record was given the title "The Electronic Bach" but later the much more apt title was discovered, "Lighted Bach", which is also reminiscent of electrical or electronic circuits. La disko "Ŝaltita Bach" estis eldonita en 1968 kaj en ĝi troviĝas la  Brandenburga Koncerto, la "Ario por Sol-kordo" kaj aliaj komponaĵoj de Bach, kelkaj konataj kaj aliaj, kiuj fariĝis popularaj dank' al disko mem. The album "Lighted Bach" was released in 1968 and includes the Brandenburg Concerto, the "Aria for String" and other compositions by Bach, some well-known and others that became popular thanks to the album itself. Tiu disko fariĝis unu el la plej venditaj diskoj en la historio. That record became one of the best-selling records in history.

Ĝiajn muzikaĵojn oni aŭskultas ankaŭ hodiaŭ, malgraŭ ilia simpleco, iom naiva por la modernaj oreloj. Its music is still heard today, despite its simplicity, a little naive to modern ears. Ili estas riĉaj per magio kaj humuro kaj fascinas per mirinda precizeco, ne homa, kiu ĝuste kongruas kun la spirito de Bach, miksanta sentimenton kun baroka mekanikeco. They are rich in magic and humor and fascinate with amazing precision, not human, that exactly matches Bach’s spirit, mixing sentiment with baroque mechanics.

Rilate al la idoj de la unua sintezilo, ili estas nemalhaveblaj ludiloj por la nuntempa ĉiuspeca kaj ĉiucela muziko. As for the offspring of the first synthesizer, they are indispensable toys for contemporary music of all kinds and all-purpose music.