×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, El la rakonto “Esperanto” de Amos Oz

El la rakonto “Esperanto” de Amos Oz

Elektitaj pecoj de la verko

En antaŭa sonartikolo mi priskribis mian sperton pri la traduko de la rakonto “Esperanto” el la kolekta libro “Inter amikoj” de la mondkonata israela verkisto Amos Oz.

Jen nun kelkaj elektitaj pecoj de tiu novelo.

------------- {Komenco:} La najbarino de Marteno Vandenberg, Osnat, eniris antaŭ la vesperiĝo por viziti lin. Enmane ŝi portis pleton kun telero kovrita per alia telero kaj taso kovrita per subtaso. Marteno vivis sola kaj suferis pro malsano de la spirvojoj, kiun li ricevis pro troa fumado. ... Li estis homo obstina kaj sciema, maldika, lia hararo griza kaj bukla estis dura kiel ferdrato, liaj okuloj malgrandaj, nigraj kaj penetremaj, liaj brovoj densaj, liaj vangoj kaviĝintaj, liaj ŝultroj kurbaj kaj lia spiro laŭte fajfanta pro la malsano de emfizemo. Malgraŭ̆ tiu malsano li kutimis fumi de tempo al tempo duoncigaredon, stertorante, kaj rifuzis cedi. Dum sia juneco en Roterdamo li estis instruisto de la lingvo Esperanto, sed ekde kiam li venis en Israelon, en la jaro 1949, li ne havis okazon uzi tiun mirindan lingvon. ... Li intencis malfermi ĉi tie, en nia kibuco Jikhat malgrandan rondon por lerni Esperanton. Li kredis je nuligo de ĉiuj ŝtatoj kaj je tutmonda pacifisma frateco, kiu ekregos post la forstreko de la landlimoj inter popoloj. En kibuco Jikhat oni konsideris lin imitenda morala ekzemplo. Plurfoje en la membrokunvenoj de la kibuco Marteno memorigis al ni ĉiuj la celon de tiu tuta entrepreno kaj kiaj estis la originaj idealoj. Samtempe kelkaj konsideris lin strangulo, ĉar dum ĉiuj liaj jaroj ĉe ni, li ne forestis de sia laboro eĉ unu solan tagon. Kiam li malsaniĝis kaj estis devigita kuŝi unu- du tagojn, li malfermis la ŝuriparejon sabate kaj redonis al la komunumo la mankantajn labortagojn. Li opiniis, ke la tuta mondo baldaŭ vekiĝos kaj komplete nuligos la monon, ĉar la mono estas la radiko de ĉiu malbono, eterna fonto de militoj, intrigoj kaj ekspluatado. ... Iom post la oka matene eniris Joav Karni, la kibuca sekretario, kaj diris: ..."Estas tiele. Lastatempe kelkaj kamaradoj turnis al mi pri vi. Ankaŭ Lea Ŝindlin turnis al mi nome de la sankomisiono. La kuracisto specife diris al ŝi, ke vi nepre devas ĉesi labori en la ŝuriparejo kaj ni ĉiuj konsentas kun li. La aero en tiu ĉi barako estas densa kaj sufokiga kaj la odoroj de la ledo kaj gluo sendube malhelpas al via sano. La tuta kibuco opinias, ke vi jam laboris sufiĉe, Marteno. Nun venis la tempo iom ripozi." ... Dum la plimulta tempo Marteno kuŝis kun fermitaj okuloj. Foje li murmuris ion kaj foje subridis. Liaj okuloj aspektis sinkigitaj en la okulkavoj kaj lia dratataspekta hararo estis malorda. Se oni alparolis lin, li kapjesis. Kelkfoje li sukcesis prononci dankvortojn al la kamaradinoj, kiuj deĵoris apud lia lito. Vespere li plendis, ke li ne havis sufiĉe da forto por fokusigi siajn pensojn. Kaj unu fojon, kiam venis du energiaj flegistinoj por ŝanĝi lian piĵamon, subite li subridis kaj diris al ili, ke ankaŭ la morto fakte estas anarkiisto: “La morto ja havas neniun respekton por stato, posedaĵo, aŭtoritato kaj titolo, ni ĉiuj estas por ĝi tute egalaj”. ... Post la funebraj paroloj, laŭ peto de Joav, Osnat ludis apud la malfermita tombo la melodion de la kanzono “Ridu, ridu pro la sonĝoj”, kiun Marteno ŝatis. Kelkaj ĉeestantoj akompanis ĝin per mallaŭta murmuro, dum aliaj nur per movo de lipoj. ... {Fino:} Osnat iom restadis tie kaj staris iom da tempo sola apud la tera monteto, aŭskultis la voĉojn de la birdoj kaj la murmuron de la malproksima traktoro kaj ŝia koro estis trankvila kvazaŭ ne temis pri entombigo, sed pri bona kaj sensoifiga konversacio. Subite ŝi sentis preman deziron diri du-tri vortojn en Esperanto, sed ŝi ja ne havis tempon lerni ion ajn kaj krome ŝi ne sciis kion diri.


El la rakonto “Esperanto” de Amos Oz From the story "Esperanto" by Amos Oz Из рассказа Амоса Оза "Эсперанто".

Elektitaj pecoj de la verko Selected pieces of the work

En antaŭa sonartikolo mi priskribis mian sperton pri la traduko de la rakonto “Esperanto” el la kolekta libro “Inter amikoj” de la mondkonata israela verkisto Amos Oz. In a previous audio article, I described my experience translating the story “Esperanto” from the collection book “Inter amici” by the world-famous Israeli writer Amos Oz.

Jen nun kelkaj elektitaj pecoj de tiu novelo.

------------- {Komenco:} La najbarino de Marteno Vandenberg, Osnat, eniris antaŭ la vesperiĝo por viziti lin. ------------- {Start:} Martin Vandenberg's neighbor, Osnat, came in before dusk to visit him. Enmane ŝi portis pleton kun telero kovrita per alia telero kaj taso kovrita per subtaso. In her hand she carried a tray with a plate covered with another plate and a cup covered with a saucer. Marteno vivis sola kaj suferis pro malsano de la spirvojoj, kiun li ricevis pro troa fumado. Martin lived alone and suffered from airway disease, which he received from excessive smoking. ... Li estis homo obstina kaj sciema, maldika, lia hararo griza kaj bukla estis dura kiel ferdrato, liaj okuloj malgrandaj, nigraj kaj penetremaj, liaj brovoj densaj, liaj vangoj kaviĝintaj, liaj ŝultroj kurbaj kaj lia spiro laŭte fajfanta pro la malsano de emfizemo. ... He was a stubborn and knowledgeable man, thin, his hair gray and curly was hard as iron wire, his eyes small, black and penetrating, his eyebrows thick, his cheeks sunken, his shoulders crooked and his breath whistling loudly from the disease of emphysema. Malgraŭ̆ tiu malsano li kutimis fumi de tempo al tempo duoncigaredon, stertorante, kaj rifuzis cedi. Despite this illness he used to smoke a half-cigarette from time to time, stuttering, and refused to give in. Dum sia juneco en Roterdamo li estis instruisto de la lingvo Esperanto, sed ekde kiam li venis en Israelon, en la jaro 1949, li ne havis okazon uzi tiun mirindan lingvon. During his youth in Rotterdam he was a teacher of the language Esperanto, but since he came to Israel in 1949, he has not had the opportunity to use that wonderful language. ... Li intencis malfermi ĉi tie, en nia kibuco Jikhat malgrandan rondon por lerni Esperanton. ... He intended to open a small circle here in our kibbutz Jikhat to learn Esperanto. Li kredis je nuligo de ĉiuj ŝtatoj kaj je tutmonda pacifisma frateco, kiu ekregos post la forstreko de la landlimoj inter popoloj. He believed in the abolition of all states and in the global pacifist brotherhood, which would come to power after the erasure of the borders between peoples. En kibuco Jikhat oni konsideris lin imitenda morala ekzemplo. In Kibbutz Jikhat he was considered an exemplary moral example. Plurfoje en la membrokunvenoj de la kibuco Marteno memorigis al ni ĉiuj la celon de tiu tuta entrepreno kaj kiaj estis la originaj idealoj. Several times in the membership meetings of the kibbutz Martin reminded us all of the purpose of this whole enterprise and what were the original ideals. Samtempe kelkaj konsideris lin strangulo, ĉar dum ĉiuj liaj jaroj ĉe ni, li ne forestis de sia laboro eĉ unu solan tagon. At the same time, some considered him a stranger, because during all his years with us, he was not absent from his work for a single day. Kiam li malsaniĝis kaj estis devigita kuŝi unu- du tagojn, li malfermis la ŝuriparejon sabate kaj redonis al la komunumo la mankantajn labortagojn. When he fell ill and was forced to lie down for a day or two, he opened the shoemaker's shop on Saturday and returned to the community the missing working days. Li opiniis, ke la tuta mondo baldaŭ vekiĝos kaj komplete nuligos la monon, ĉar la mono estas la  radiko de ĉiu malbono, eterna fonto de militoj, intrigoj kaj ekspluatado. He believed that the whole world would soon wake up and completely cancel the money, because money is the root of all evil, the eternal source of wars, intrigue and exploitation. ... Iom post la oka matene eniris Joav Karni, la kibuca sekretario, kaj diris: ..."Estas tiele. Shortly after eight o'clock in the morning, Joav Karni, the kibbutz secretary, came in and said, "That's the way it is. Lastatempe kelkaj kamaradoj turnis al mi pri vi. Lately a few comrades have turned to me about you. Ankaŭ Lea Ŝindlin turnis al mi nome de la sankomisiono. Lea Shindlin also turned to me on behalf of the health commission. La kuracisto specife diris al ŝi, ke vi nepre devas ĉesi labori en la ŝuriparejo kaj ni ĉiuj konsentas kun li. The doctor specifically told her that you must stop working in the shoemaker's shop and we all agree with him. La aero en tiu ĉi barako estas densa kaj sufokiga kaj la odoroj de la ledo kaj gluo sendube malhelpas al via sano. The air in this hut is thick and stuffy and the smells of leather and glue are definitely detrimental to your health. La tuta kibuco opinias, ke vi jam laboris sufiĉe, Marteno. The whole kibbutz thinks you've worked hard enough, Martin. Nun venis la tempo iom ripozi." Now it's time to rest. " ... Dum la plimulta tempo Marteno kuŝis kun fermitaj okuloj. ... For the most part Martin lay with his eyes closed. Foje li murmuris ion kaj foje subridis. Sometimes he muttered something and sometimes laughed. Liaj okuloj aspektis sinkigitaj en la okulkavoj kaj lia dratataspekta hararo estis malorda. His eyes looked sunken in the eye sockets and his wired-looking hair was disheveled. Se oni alparolis lin, li kapjesis. If he was addressed, he nodded. Kelkfoje li sukcesis prononci dankvortojn al la kamaradinoj, kiuj deĵoris apud lia lito. At times he managed to utter words of thanks to the comrades who were serving by his bedside. Vespere li plendis, ke li ne havis sufiĉe da forto por fokusigi siajn pensojn. In the evening he complained that he did not have enough strength to focus his thoughts. Kaj unu fojon, kiam venis du energiaj flegistinoj por ŝanĝi lian piĵamon, subite li subridis kaj diris al ili, ke ankaŭ la morto fakte estas anarkiisto: “La morto ja havas neniun respekton por stato, posedaĵo, aŭtoritato kaj titolo, ni ĉiuj estas por ĝi tute egalaj”. And once two energetic nurses came to change his pajamas, he suddenly chuckled and told them that death, in fact, was also anarchist: “Death has no respect for status, property, authority and title, we are all for it's all the same. ” ... Post la funebraj paroloj, laŭ peto de Joav, Osnat ludis apud la malfermita tombo la melodion de la kanzono “Ridu, ridu pro la sonĝoj”, kiun Marteno ŝatis. ... After the funeral speeches, at Joav's request, Osnat played by the open grave the melody of the song "Laugh, Laugh at the Dreams," which Martin liked. Kelkaj ĉeestantoj akompanis ĝin per mallaŭta murmuro, dum aliaj nur per movo de lipoj. Some present accompanied it with a low murmur, while others only with a movement of their lips. ... {Fino:} Osnat iom restadis tie kaj staris iom da tempo sola apud la tera monteto, aŭskultis la voĉojn de la birdoj kaj la murmuron de la malproksima traktoro kaj ŝia koro estis trankvila kvazaŭ ne temis pri entombigo, sed pri bona kaj sensoifiga konversacio. ... meaningless conversation. Subite ŝi sentis preman deziron diri du-tri vortojn en Esperanto, sed ŝi ja ne havis tempon lerni ion ajn kaj krome ŝi ne sciis kion diri. Suddenly she felt an urge to say a few words in Esperanto, but she didn't have time to learn anything and she didn't know what to say.