×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Eksterlandaj laborantoj en Ĉeĥa Respubliko

Eksterlandaj laborantoj en Ĉeĥa Respubliko

En nia respubliko laboras pli ol 600 mil eksterlandanoj, tio signifas ĉirkaŭ 13% el ĉiuj dungitoj. En la jaro 2006 tio estis nur 6%. La plej grava parto konsistas el ukrainianoj, slovakoj, vietnamianoj, grandan parton konsistigas ankaŭ civitanoj el Rusio, Pollando, Bulgario kaj Rumanio.

Plej multnombraj estas homoj el landoj ekster Eŭropa Unio. Plej ofte ili tie havas familiojn kaj idojn. Pri civitanoj de EU superas nedaŭra restado. Eksterlandanoj en ĈR aĝas inter 30 kaj 40 jarojn. Tre malmultaj estas homoj pli ol 65-jaraj.

Ĉiu tria laborema eksterlandano en ĈR estas slovako kaj ĉiu kvina estas ukrainiano - klarigas la spertulo de la Ĉeĥa statistika oficejo por internacia migrado - Jarmila Marešová:

"Kreskas precipe la nombro de rumanoj, bulgaroj kaj ankaŭ slovakoj. Grava kresko okazas ek de la jaro 2015". La nombro de eksterlandanoj laborantaj en ĈR korespondas al tio, kiel fartas la ekonomio. Ekzemple dum la krizo inter la jaroj 2008 kaj 2011 malkreskis la nombro de ukrainianoj de 81 mil ĝis 35 mil. Ek de la jaro 2015 ilia nombro denove kreskas, ĝis 121 mil en la jaro 2018. Ĝuste ukrainianoj ricevas en ĈR por la sama laboro kvinoble pli ol hejme.

"La plejparto de eksterlandanoj tie gajnas pli ol ĉeĥoj. Sed ili laboras dum multe pli da kromaj laborhoroj. Ili venas ĉi-tien por labori, pro tio ili dediĉas sian vivon al la laboro, do averaĝe pli grandan tempon ol ĉeĥoj," menciis Dalibor Holý el la Ĉeĥa statistika oficejo. "En fakaj profesioj la eksterlandanoj atingas frape pli altajn salajrojn. Ekzemple en informaj kaj komunikaj agadoj atingas malgranda grupo da bulgaroj kaj rumanoj eĉ 65 mil kronojn da bruta salajro," indikis Dalibor Holý. Ankaŭ ukrainianoj ofte venas kun altlernejaj diplomoj. Sed ofte ili finiĝas en la pozicioj ne fakaj aŭ malpli salajrataj, ĉar iliaj titoloj ne estas ĉiam akceptataj.

Firmaoj profitas la reĝimon por akcelita akceptado de kvalifitaj laborfortoj el eksterlando. Tre rapide elĉerpiĝis la kvotoj precipe por laboristoj el Filiponoj (1000 jare). Alta estas ankaŭ la bezono pri laboristoj el Belarusio (800 jare), Kazaĥstano (300) kaj Mongolio (1000).

La dungitoj ĉi-tie pagas siajn impostojn. Ekzemple ĉi-jare la laboro de 40 mil ukrainianoj enriĉigas la ŝtatan buĝeton pri impostoj de 10 miliardoj da kronoj.

Laŭ ekzemplo de pluraj eŭropaj ĉefurboj en Prago kreiĝis "Expat" centro, kiu devas helpi la eksterlandanojn adaptiĝi en ĈR. Oni disponigas kontaktojn kaj informojn, okazas ankaŭ klerigaj agadoj.

"Probable ĉiu, kiu iam studis kaj laboris en eksterlando, scias, kiel malfacilaj estas la unuaj paŝoj en nekonata medio kaj kiom valoras ĉiu helpo, kiu faciligas malfacilajn komencojn. Pro tio ekzistas Expat centroj. Mi volonte akceptas, ke al tiu-ĉi familio alviciĝas ankaŭ Prago," citis praga konsiliano Vít Šimral (de la partio Piratoj). Expat centro estis fondita en la jaro 2010 ankaŭ en Brno.

En Prago ĉiu sepa loĝanto estas eksterlandano. Laŭ la datoj ĝis la 31-a de decembro 2018 vivas tie pli ol 51 mil ukrainianoj. Sekvas slovakoj, nome 31 mil, kaj rusoj, el kiuj loĝas ĉi-tie preskaŭ 24 mil. Entute la civitanoj de tiuj landoj konsistigas pli ol la duonon de eksterlandanoj en Prago. La kvara plej multnombra grupo estas vietnamanoj, el kiuj loĝas en Prago pli ol 13 mil.