×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Ekspozicio pri Komenio en Romo

Ekspozicio pri Komenio en Romo

Kun la polvo de la historio Komenio ne aspektas kiel filozofo. Li estas prezentata en la Ĉeĥa Centro en Romo. En la palaco Braski, la sidejo de la muzeo de Romo, okazas ekspozicio pri unu el la plej gravaj personecoj de la ĉeĥa historio, Jan Amos Komenský. Ĝi finiĝos simbole la 15-an de novembro, do en la tago en kiu Komenio mortis antaŭ 350 jaroj en Amsterdamo.

Partoprenas en la ekspozicio apud la ĉeĥa centro en Romo la Komenio Muzeo en la ĉeĥa urbo Uherský Brod kaj la firmao Vision Factory, kiu prizorgis la aŭdvidajn elementojn. "Kiam ni verkis la scenaron por la ekspozicio, ni konsciis ke Komenio, eble pro la fakto ke li vivis pli en la evangelia nordo, ne estas tre konata en Italio. Ni volis eviti lernejecan ekspozicion kaj iri alian, interaktivan vojon. Laŭ mia opinio Komenio estas prezentata laŭ tre interesa maniero kaj ne aspektas en la polvo de la historio kiel filozofo", diris Petra Březáčková, la direktorino de la Ĉeĥa Centro en Romo. La ekspozicio estas ankaŭ subtenata de la ĉeĥa amabasado en Italio, por kiu ĉi tiu jaro estas la "jaro de Komenio". Pro la pandemio tamen multaj eventoj estis limigitaj. "Ni parte ne malanoncis kelkajn aktivecojn, kiel la festan senvualigon de la Komenio-statuo ĉe la universitato de Romo kaj konferencon pri la heredaĵo de Komenio ĉe la universitato La Sapienza kaj la universitato Karola en Prago. Ni tamen devis nuligi la planitan koncerton.." Malgraŭ la fakto ke Komenio ne estas tre konata en Italio, laŭ la direktorino Březáčková estas ankoraŭ kelkaj ligoj. "Mi pensas ke Komenio pro la Luda Lernejo estas tre proksima al la itala publiko. En ĉi tiu jaro okazas ankaŭ la 150-a datreveno de Maria Montessori kaj mi pensas ke la ideo de Komenio pri lernejo kaj instruado en certa senco estis aplikata kaj pluevoluigita de Maria Montessori." La "sentempaj pedagogiaj konsiloj kaj aliroj" de Komenio influas la klerigan sistemon ankaŭ tri jarcentojn post lia morto. La fakto ke Komenio ne estas morta filozofo, estis ankaŭ pruvita per enketo de la ĉeĥa ministerio pri eksteraj aferoj. La ĉeĥoj en eksterlando elektis la 4-an de februaro (t. e. la tago de forveturo de Jan Amos Komenský) kiel gravan tagon por si.

Ekspozicio pri Komenio en Romo Exhibition on Comenius in Rome