×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Duobligi lumrikolton en sunĉeloj

Duobligi lumrikolton en sunĉeloj

Esploristoj trovis simplan vojon por ke sunĉeloj kaptu je 125 procentoj pli da lumo.

Sunĉeloj estas nuntempe tre dezirataj. Ne nur por posedantoj de unufamiliaj domoj, sed entreprenistoj, energikomunumoj kaj kooperativoj vetas pri la produktado de elektro per sunenergio.

Kiom da elektro estas ĉerpebla per sunĉeloj, tio ĉefe dependas de tio kiel ofte kaj forte la sunradioj trafas ilin. Plua faktoro estas kiom da tiu sunlumo la sunĉelo povas vere absorbi kaj konverti en elektron.

Laŭ grupo de esploristoj en tiu kampo ŝajne okazis trarompo. Sunĉeloj povus estonte havi duoblan efikecon, povus havi duonan dikecon kaj povus esti konstruataj ankaŭ pli favorkoste.

La celo de la esploristoj, kiuj publikigis siajn rezultojn en studaĵo, estis kapti pli da lumo per ekzistanta teknologio. Ilia solvo estas desegno en la surfaco de la sunĉelo kiu kun profundeco de unu mikrometro estas korodata en la silician sunĉelon.

La esploristoj simulis plurajn desegnojn. Ĉe tio ili eltrovis ke ĝis nun uzataj desegnoj alportas nur malmultajn avantaĝojn. Ŝakbreta desegno kun hazardaj rotacioj en ripetiĝanta skemo tamen alportis absorban kvoton kiu estis je 125 procentoj pli alta. Per tio eblas kapti signife pli da lumo kaj forradias malpli ol per ĉiuj aliaj testitaj desegnoj.

Laŭ la esploristoj eblas simple, apliki tiun desegnon en amasa produktado. Krome tiu desegno estas pli longdaŭra ol desegnoj kun nanostrukturoj kiuj estas pli komplikaj en produktado kaj kiuj alportas malpli altan kroman produktivon. La esploristoj diras ke la plialtigo de la produktivo sub realaj kondiĉoj eble estos iom malpli granda. Tio dependos de la mezuraj tolerecoj en la amasa produktado, de la uzataj materialoj kaj de la profundeco de enkorodita desegno.

Malgraŭ tio la desegno povus alporti grandajn efikojn al la plua disvolvado de sunĉeloj. Ĉar sunĉelaj moduloj kun la desegno kaptos pli da lumo, oni povus produkti ilin pli maldikaj, sen perdo de produktivo kompare kun nuntempaj sunĉelaj moduloj.

Se ili estas pli maldikaj, ili bezonas malpli da raraj materialoj kaj tiel povas esti produktataj kaj vendataj pli favorpreze. La esplorista teamo antaŭvidas ke tio eblos kun la faktoro 10: "Principe ni povos produkti dekoble pli da sunĉeloj kun la sama kvanto da absorba materialo. Dekoble pli maldikaj sunĉeloj povus konduki al pli rapida disvastiĝo de la fotovolta teknologio ĉar plimultiĝos la aplikeblecoj. Tio siavice plialtigos la produktadon de elektro el sunĉeloj kaj reduktos la karbondioksidan piedpostsignon."

Duobligi lumrikolton en sunĉeloj Double light harvesting in solar cells