×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Diversaj formoj de kurado

Diversaj formoj de kurado

Kurado ne devas esti aparte pena aŭ enuiga. Tion pruvas diversaj rigardoj al aliaj landoj. Svedoj, japanoj, usonanoj, ĉinoj aŭ hispanoj donas al la klasika kurado freŝan venton.

La bona novaĵo por ĉiuj novuloj de kursporto venas el Japanio. Tie nome oni eltrovis la "malrapidan kuradon", tio estas malrapida kaj senpena varianto kiu taŭgas kaj por komencantoj kaj por progresintoj ĝis alta aĝo. La ĉefa diferenco al la konata kurado troviĝas en la aparte mallonga paŝdistanco kaj en alta paŝfrekvenco. Al tio aldoniĝas ŝovo de la pezo ĉe surtretado. Ĉe tio ne ŝarĝiĝas kiel alikaze kutime unue la kalkano sed la piedbuleto. Kaj al ĉiuj kiuj volas perdi pezon montriĝas ke la malrapida kurado konsumas same tiom da kalorioj kiel la klasika kurado kun pli grandaj paŝoj.

Sed ne nur japanoj inventis novan varianton de kursporto. Ankaŭ en Svedio aperis nova fenomeno, la "plukkurado". Tiu nocio priskribas kiel svedaj kurantoj komencis kontraŭbatali la amasiĝon de rubaĵoj kiuj troviĝas ĉiam denove dekstre kaj maldekstre de iliaj kurvojoj. Al la kutima trinkbotelo kaj pulsmezurilo tiel aldoniĝis saketo por rubaĵoj kaj plastaj gantoj. Se la plukkurado por unusola homo ne estas sufiĉe amuza, tiam oni povas aliĝi al regule okazantaj grupaj plukkuradoj.

Ankaŭ usonanoj havas sian apartan varianton, la serikuradon. Ĝi aperis jam ĉirkaŭ la jaro 2000 en Usono. En la centro staras la nombro 365, ĉar precize dum tiom da tagoj la serikuranto kuras almenaŭ unu mejlon, do 1,6 kilometrojn. Ĉe la serikurado ne temas tiom pri la longeco de la trakurota vojo, sed pri la ĉiutaga sindevigo.

Sportopsikologo estas konvinkita: "La serikurantoj volas trovi bazan sintenon pri si mem, pri sia korpa kaj psika sano, pri la natura medio kaj la vivo kun si mem kaj kun aliaj homoj ĝenerale". La mensa defio laŭ li konsistas en tio ĉiutage sindevigi al kurado, sendepende de la horo, de la vetero, la tagaj taskoj, privataj problemoj, malbonfarto, manko de emo kaj aliaj akompanaj cirkonstancoj kaj aliaj sportaj aktivadeblecoj.

En Barcelono profesiaj gvidantoj organizas "turisman kuradon". Tiu kombino de rigardado de vidindaĵoj kaj kurado bonege taŭgas por kunigi enurban feriadon kaj sportecon.

Kaj fine estu menciata ankoraŭ ĉina apartaĵo: la retrokurado. Jes, ĝuste, en tiu kazo oni turniĝas kaj kuras tra parko kun la dorso antaŭe. Tio laŭdire estas pli protekta por la genuoj kaj ĝi havas apud la sporta fono ankaŭ spiritan: En la ĉina religio de daoismo estas instruo kiu diras: "La materiaĵoj en la ĉiutaga vivo iras antaŭen, la spiriteco iras malantaŭen." Al novuloj oni konsilas plejbone unue ekzerci "seke" sur la kurbendo, antaŭ ol oni praktiku la retrokuradon en libera aero.

Diversaj formoj de kurado Various forms of running Varias formas de correr.