×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, De fluto al serpento

De fluto al serpento

En mia artikolo de la 25-a de aŭgusto 2020, en la Esperanta Retradio, mi skribis pri fluto, la plej “magia” el la muzikinstrumentoj. Kaj mi finis per aludo al la flutsorĉistoj de serpentoj, en la oriento. Kurioze, fidela kaj estimata brazila aŭskultantino Dirce Salles (kiu mem sin nomas “sorĉistino”) skribis al mi: “Vi povus doni al ni kompletigon de tiu artikolo, esplorinte pri la artifiko, kiun la sorĉistoj de serpentoj uzas... Estus interese, ĉu?”

Ĉar ne estas prudente kontraŭi la peton de sorĉistino, jen do la koncerna kompletigo:

La hipnotigado de serpentoj ne okazas nur en Hindio, sed ankaŭ en Bangladeŝo, Srilanko, Tajlando, Malajzio kaj Maroko. En publikaj lokoj, oni allogas publikon per flutsorĉado de serpentoj, plej ofte el la genro Najo. Ĉi tiuj serpentoj estas aparte taŭgaj por la spektaklo, ĉar ili povas longe stari kaj havas impresan, minacan aspekton, precipe kiam ili ŝveligas sian “kolon”. Fakte ili produktas fortegan venenon, kiun ili povas injekti per piko aŭ ŝprucigi je unu-du-metra distanco. Tiu mortiga veneno kaŭzas paralizon, hemoragion, kormisfunkciadon kaj haŭtan inflamon. Tamen, serpentoj ne posedas aŭdorganojn, ili glitas kaj perceptas la vibrojn en la grundo. Ili tute ne aŭdas la muzikon, do la fluto ne sorĉas ilin, sed nur la homojn...

Plej multaj serpentoj krome ne havas bonan vidkapablon. Kiam la sorĉisto malfermas la skatolon, kie troviĝas la najo, ĝi aŭtomate ekstaras kaj serĉas per sia rigardo la pinton de la fluto, ĉar ĝi supozas, ke tie troviĝas ia minaco. Tio lasas la flutiston je certa distanco...

La flarkapablo de serpentoj estas ilia potenca sentumo. La flutsorĉistoj ĝenerale ŝmiras sur la pinton de sia fluto iom da urino de rato - la preferata manĝaĵo por serpentoj. La odoro de tiu ŝmiraĵo allogas kaj fiksas ilian atenton.

Tiuj surstrataj spektakloj tute ne estas laŭdindaj. Kelkaj el tiuj flutsorĉistoj fakte mistraktas la serpentojn per uzado de dormigaj substancoj (por malpliigi ilian naturan agresemon) kaj aliaj kruelaj artifikoj. Efektive, ne malofte okazas, ke la serpentoj atakas la flutistojn, kaj severe, eĉ mortige vundas ilin.

Sen ia dubo, estas preferinde trovi magion ĉe aŭskultado de mirinda fluto, ol ĉe observado de falsa sorĉado.