×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Daŭripova vivmaniero post la pandemiaj limigoj

Daŭripova vivmaniero post la pandemiaj limigoj

La kronvirusa pandemio forte antaŭenigis la ciferecigon en Germanio. Videokonferencoj anstataŭas pronegocajn vojaĝojn, retaj ludoj kaj serialoj per elsendofluo furoras. Kion tio signifas por la protektado de la medio kaj de la klimato? Ekzistas kelkaj ŝancoj.

La kronviruso ŝovis milionojn da homoj en la hejman oficejon, ĝi iniciatis por la interreta komerco fortan plialtiĝon kaj pliintensigis la uzon de interretaj ludoj kaj de elsendofluoj por serialoj. Civitanoj kaj entreprenoj povas lerni el tio, opinias la ministrino pri medio: "Neniu deziras ke la vivo daŭre restu tia kia ĝi estis dum la pandemio". Sed laŭ ŝi la ciferecigo en la laborejo povus redukti la ĉiutagan pendoladon al la oficejo kaj pronegocajn vojaĝojn - tio plialtigos ankaŭ la vivokvaliton.

Kolekto de datumoj konfirmas kion la homoj sentas pri tio: Kie validas limigoj de kontaktoj, tie multo ŝoviĝas en la interreton. Estas malpli da trafiko sed kompense pli da energikonsumo - kaj multaj homoj pro timo pri infektiĝo preferas preni la aŭtomobilon anstataŭ veturi per aŭtobuso aŭ fervojo. Estas ankoraŭ tro frue por diri kion sume la krizaj monatoj signifas por media bilanco, diras la ministrino. Sed jam nun eblas fari politikajn konkludojn:

Iom pli ol kvarono de ĉiuj laborantoj indikis en enketoj ke ili dum certa tempo laboris en hejma oficejo. Kontaktoj inter gekolegoj kaj al klientoj funkciis tra la reto: La provizanto de la plej granda germana datumnoda punkto raportas pri duobligo de la datumfluo por videokonferencoj.

Malsame ol post ĝisnunaj krizoj nun el la vido de ekspertoj povas bone okazi ke io restos el tiuj krizaj kutimoj: "Ŝajnas laŭ nia opinio realisme ke estos anstataŭataj daŭre dek procentoj de ĉiuj trafikoj de pendolantoj per plivastigo de la hejma oficejo kaj tridek procentoj de ĉiuj pronegocaj vojaĝoj per virtualaj mitingoj. Tio kondukos entute al redukto de la personaj trafikoj je ok procentoj", diras la provizora raporto de la esplorinstituto. La esploristoj pro tio favoras rajton pri hejma oficejo.

Ŝanĝiĝis dum la pandemia krizo ankaŭ la konduto de la homoj rilate al aĉetado de varoj: Meze de aprilo laŭ indikoj de la federacia statistika oficejo en ĉiu semajno realiĝis je 60 procentoj pli da aĉetoj en la interreto ol kompare kun la pasinta jaro. Samtempe kreskis la intereso pri regionaj eblecoj por tiaj aĉetoj. El la vido de la ekspertoj tial ekzemple lokaj interretaj platformoj havas potencialon. Mankas tamen ankoraŭ fidindaj, praktikaj kaj facile troveblaj informoj pri la daŭripovo de produktoj.

La pli vasta uzo de interreto por laboro kaj aĉetoj unuflanke ŝparas multe da energio, aliflanke la interreto mem konsumas multe da energio. Kaj tie certe ekzistas ankoraŭ ŝparpotencialo.

Daŭripova vivmaniero post la pandemiaj limigoj Sustainable living after the pandemic restrictions Устойчивый образ жизни после ограничений пандемии