×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Daŭripova Dubajo

Daŭripova Dubajo

Nubskrapaj domegoj, luksaj hoteloj, amuzoparkoj: Dubajo je unua vido ne estas konata al plej multaj homoj kiel medi- kaj klimatprotekta urbo. Sed nova kvartalo montras ke la urbego tamen akcentas daŭripovecon - kaj tion je granda stilo.

La enspezoj el nafto kaj gaso estas por la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj la plej granda fonto de enspezoj. Kaj kompreneble tiuj energiaj fontoj estas malavare utiligataj ĝis nun ankaŭ en la propra lando. Sed nun jam la registaro vetas pli kaj pli pri protekto de medio kaj klimato. Ĝis la jaro 2050 laŭ tio la energiaj fontoj de Dubajo devenu el daŭripovaj fontoj. Tiel la urbo havos la plej malgrandan karbondioksidan piedpostsignon en la mondo.

En distanco de 25 km de la centro de Dubajo situas "daŭripova urbo". Temas ĉe tio pri nulenergia projekto de entrepreno pri nemoveblaĵoj. Tiu ekologia setlejo havas nun jam 2700 enloĝantojn kaj ĝi montras ke Dubajo ankaŭ kapablas mastrumi protekton de klimato, elektran moveblecon kaj inteligentan teknologion.

Kiu vivas en la "daŭripova urbo", tiu reduktas sian karbondioksidan piedpostsignon je almenaŭ 75 procentoj. Tion kaŭzas precipe noviga koncepto pri daŭripoveco de la urbo kiu havas areon de kvin milionoj da kvadrataj metroj. En la unua fazo de konstruado ekde la jaro 2015 estis starigitaj 500 vilaoj por loĝado, 89 loĝdomoj, 11 kreskodomoj kun kupoloj, 32.300 kvadrataj metroj da farmoj kaj 1,16 milionoj da areoj por oficejoj kaj detalkomercejoj. En la dua fazo de konstruado temis pri la kreado de specialaj novigaj konstruaĵoj. Al tio apartenas interalie scienca muzeo, lernejo, moskeo kaj la hotelo Indigo kiu estas mastrumata je cent procentoj per sunenergio kaj kiu reciklas ĉiujn forĵetaĵojn kaj la rubakvon.

Aparte medikonvenaj konstrumaterialoj kaj -metodoj, kaj energi-efikaj internaĵoj por la loĝejoj: Tio evoluigas la "daŭripovan urbon" al ambicia kaj estontecomontra urbdisvolva projekto. Jam ĉe la konstruado estis aplikataj antaŭproduktitaj murpaneloj, por redukti la konstruŝutaĵon. Krome oni atentis pri uzado de ekskluzive altvaloraj kaj tiel longedaŭraj konstrumaterialoj. Kaj oni aldone aplikis pli kaj pli da reciklitaj materialoj kiel ekzemple gumeroj el malnovaj pneŭoj kaj lanternaj mastoj el brettavola ligno. Ĉiuj domoj havas sunĉelojn sur la tegmento kiuj prizorgas ke dum vintro tute ne ekestas kostoj por elektra kurento. Tion kaŭzas la fakto ke la produktado de elektro el sunenergio estas pli alta ol la konsumo de kurento. Pro la ekipado de la domoj per ekskluzive energi-efikaj aparatoj la kostoj por elektro kaj akvo reduktiĝas je entute 60 procentoj kompare al aliaj medikonvenaj konstruaĵoj de Dubajo. Al tio kontribuas la forte izolitaj muroj kaj fenestroj kun pluraj tavoloj de vitro. Sunveloj kaj ventoturoj aldone prizorgas ke la malvastaj stratoj bone ricevas ombron kaj malvarmeton. --- La koro de la urbo estas la centra verdejo kun ludejoj, basenoj, kreskodomoj kaj akvoareoj por la enloĝantoj. Aparta atentindaĵo estas la 15.000 kvadratajn metrojn granda placo. Ĝi gastigas kvin blokojn kun vendejoj, restoracioj, kafejoj, oficejoj kaj loĝejoj kiuj estas lupreneblaj. Sed pagi la vivon en tiu avana urbo rilate al daŭripoveco oni unue devas ankaŭ esti kapabla. Kiu volas aĉeti domon, tiu devas surtabligi almenaŭ unu milionon da usonaj dolaroj. 1800 homoj jam faris tion, 900 vivas je luprena bazo.

La urbo multe aprezas la redukton de rubaĵoj, pro kio la enloĝantoj estas petataj produkti laŭeble malmulte da rubaĵoj. Por akceli tion jam estas malpermesite uzi unufojuzajn plastaĵojn en la centro por vizitantoj, en vendejaj centroj kaj en administraj konstruaĵoj. En vendejaj centroj oni petas ĉiam uzi ŝtofajn poŝojn anstataŭ plastaj saketoj por porti la aĉetaĵojn. Restoracioj krome ne vendas plastajn botelojn. Kiu volas trinki ion survoje, tiu povas servi sin ĉe la akvofontanoj kaj ĉe la muntitaj akvodonaciloj kiuj anstataŭas la akvodonacilojn por plastaj boteloj.

Aŭtomobiloj estas malpermesitaj en plej multaj kvartaloj de la urbo, kaj tial la enloĝantoj parkumas siajn veturilojn ekster la urbo sub veturilhavenoj. Por movebleco interne de la "daŭripova urbo" anstataŭe zorgas apud tradiciaj bicikloj precipe elektraj skuteroj kaj pedelekoj. Kaj krome la enloĝantoj povas survoji per inteligentaj veturiloj aŭ per droŝkoj tirataj de ĉevaloj. Granda parko kun 2.500 arboj kontribuas al la redukto de la malpuriĝo de la aero. La urbo komplete reciklas ĉian rubakvon. Apud biciklaj vojoj kondukas ankaŭ bio-vojo kiu servas kapti la pluvakvon, filtri kaj prepari ĝin kaj fine realdoni ĝin al la subgrunda akvo. En la "daŭripova urbo" ekzistas ankaŭ du artefaritaj lagoj kun ekskluzive reciklita akvo. Aparte akcelata estas ankaŭ la enurba agrikulturo. Dek-unu biodomaj kreskodomoj kun temperaturreguligitaj biokupoloj ebligas al la enloĝantoj mem kultivi fruktojn kaj legomojn. Por purigado oni utiligas en la "daŭripova urbo" kompreneble ne tradiciajn purigilojn, sed ekskluzive ekologiajn sen damaĝaj substancoj. Por purigilo kun ozono la enloĝantoj ne devas pagi.

Krom tio la klimatprotekta urbo disponigas multajn eblecojn por pasigi libertempon, kaj detalkomercejoj kaj klerigaj institucioj estas servopretaj, tiel ke vere oni ne devas rezigni pri io ajn. Porhundaj parkoj, sportejoj, trejnstudioj, muzikaj kaj sportaj eventoj, kursoj pri rajdado kaj ĝardenumado kaj multaj pluaj ofertoj malakcelas enuiĝon. La kontenteco de la enloĝantoj staras en fokuso. Tial ne estas mirinde ke la "daŭripova urbo" jam la duan fojon ricevis la premion por esti "la plej feliĉa komunumo".

Daŭripova Dubajo Sustainable Dubai Устойчивый Дубай