×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Darvino pravas

Darvino pravas

Antaŭ multaj, multaj jaroj, praprimatoj vivis sur arboj kaj iris sur kvar piedoj. Venis tempo, kiam kelkaj el ili malsupreniris kaj ekiris vertikale, sur du piedoj. De tiuj stranguloj originis prahomoj, kaj post multaj, multaj jaroj, ili evoluis al homoj. Necesis longa tempo por kompreni, ke specioj evoluas kaj ŝanĝiĝas, iom post iom. Necesis, ke Darvino tion klarigu al ni per sia genia observado. Ankoraŭ nuntempe ekzistas tiuj, kiuj rifuzas lian eksplikon pri la diverseco de vivuloj sur nia mondo, sed la scienca komunumo ĝenerale akceptas tiun “teorion”. Kelkaj eĉ jam nomas ĝin “leĝo”.

Kurioza, simila fenomeno okazas de unu jarcento, rilate la teknologion. Mirindaj objektoj ŝanĝiĝas al pli mirindaj objektoj, senfine. Sufiĉas pensi pri la komputiloj, kiuj antaŭ kelkaj jardekoj estis grandaj skatoloj kaj nun estas miloble pli potencaj tabuletoj. Aŭ pri telefonaparatoj, kiuj estis strangaj diskohavaj nigraj strangaĵoj kaj fariĝis multutilaj plataj aparatetoj. La diferenco estas, ke la teknologia evoluo okazas fulmrapide, kaj Darvino tute ne povus imagi ĝiajn atingojn.

Lastatempe, oni plurfoje anoncis unu el tiuj teknologiaj “mutacioj”, kiuj eble signifoplene ŝanĝos la socian vivon. Aŭtomobiloj deziras flugi. Fakte, eĉ se tio aspektas kiel sciencfikcia filmo, reale iuj aŭtomobiloj jam ekflugas! La problemo estas: kiel kongruigi la stratojn kaj ŝoseojn destinitajn al aŭtomobiloj kun la bezonoj de flugmaŝinoj?

En Usono, en la ŝtato New Hampshire, aŭtoritatuloj ĵus starigis la unuan regularon, kiu permesos la iradon de flugaŭtomobiloj sur ĝiaj stratoj. Ĝi estas la unua usona ŝtato, kiu faras tiun paŝon. Laŭ la ĵus aprobita regulo, tiuspecaj veturiloj rajtos normale veturi meze de ordinaraj aŭtomobiloj, tamen sen la permeso deteriĝi aŭ alteriĝi surstrate. Ŝajnas, ke baldaŭ (tio estas, en la proksimaj tri-kvar jaroj), tiu malnova sonĝo realiĝos.

Fakte, la ideo ne estas nova: jam de unu jarcento, kiam ekaperis la unuaj aŭtomobiloj, oni konjektas pri tio, ke ili povus ankaŭ flugi. Eĉ la legendeca Henry Ford elpensis sian modelon. Sed nur dum la lastaj jaroj la ideo konkretiĝas, kun decida interveno de japanoj. Ekzistas pluraj prototipoj en la mondo, pretaj por komerca enkonduko. Ni ne miru, se en la proksimaj jaroj la trafiko en niaj urboj tute ŝanĝiĝos.

Simile al tio, kion Darvino priskribis, rilate al vivuloj.


Darvino pravas Darwin is right Darwin heeft gelijk

Antaŭ multaj, multaj jaroj, praprimatoj vivis sur arboj kaj iris sur kvar piedoj. Many, many years ago, primates lived on trees and walked on all fours. Venis tempo, kiam kelkaj el ili malsupreniris kaj ekiris vertikale, sur du piedoj. De tiuj stranguloj originis prahomoj, kaj post multaj, multaj jaroj, ili evoluis al homoj. Necesis longa tempo por kompreni, ke specioj evoluas kaj ŝanĝiĝas, iom post iom. Necesis, ke Darvino tion klarigu al ni per sia genia observado. Ankoraŭ nuntempe ekzistas tiuj, kiuj rifuzas lian eksplikon pri la diverseco de vivuloj sur nia mondo, sed la scienca komunumo ĝenerale akceptas tiun “teorion”. Kelkaj eĉ jam nomas ĝin “leĝo”. Some even call it "law".

Kurioza, simila fenomeno okazas de unu jarcento, rilate la teknologion. A curious, similar phenomenon has been happening for a century, in relation to technology. Mirindaj objektoj ŝanĝiĝas al pli mirindaj objektoj, senfine. Wonderful objects change into more wonderful objects, ad infinitum. Sufiĉas pensi pri la komputiloj, kiuj antaŭ kelkaj jardekoj estis grandaj skatoloj kaj nun estas miloble pli potencaj tabuletoj. Aŭ pri telefonaparatoj, kiuj estis strangaj diskohavaj nigraj strangaĵoj kaj fariĝis multutilaj plataj aparatetoj. Or about telephone devices, which were strange disk-bearing black oddities and became multi-purpose flat devices. La diferenco estas, ke la teknologia evoluo okazas fulmrapide, kaj Darvino tute ne povus imagi ĝiajn atingojn.

Lastatempe, oni plurfoje anoncis unu el tiuj teknologiaj “mutacioj”, kiuj eble signifoplene ŝanĝos la socian vivon. Recently, one of those technological "mutations" has been announced several times, which may significantly change social life. Aŭtomobiloj deziras flugi. Fakte, eĉ se tio aspektas kiel sciencfikcia filmo, reale iuj aŭtomobiloj jam ekflugas! La problemo estas: kiel kongruigi la stratojn kaj ŝoseojn destinitajn al aŭtomobiloj kun la bezonoj de flugmaŝinoj?

En Usono, en la ŝtato New Hampshire, aŭtoritatuloj ĵus starigis la unuan regularon, kiu permesos la iradon de flugaŭtomobiloj sur ĝiaj stratoj. In the United States, in the state of New Hampshire, authorities have just established the first regulation that will allow the passage of flying cars on its streets. Ĝi estas la unua usona ŝtato, kiu faras tiun paŝon. Laŭ la ĵus aprobita regulo, tiuspecaj veturiloj rajtos normale veturi meze de ordinaraj aŭtomobiloj, tamen sen la permeso deteriĝi aŭ alteriĝi surstrate. According to the recently approved rule, vehicles of this type will be allowed to drive normally in the middle of ordinary cars, however without the permission to take off or land on the street. Ŝajnas, ke baldaŭ (tio estas, en la proksimaj tri-kvar jaroj), tiu malnova sonĝo realiĝos.

Fakte, la ideo ne estas nova: jam de unu jarcento, kiam ekaperis la unuaj aŭtomobiloj, oni konjektas pri tio, ke ili povus ankaŭ flugi. Eĉ la legendeca Henry Ford elpensis sian modelon. Sed nur dum la lastaj jaroj la ideo konkretiĝas, kun decida interveno de japanoj. But only in recent years has the idea become concrete, with a decisive intervention by the Japanese. Ekzistas pluraj prototipoj en la mondo, pretaj por komerca enkonduko. There are several prototypes in the world, ready for commercial introduction. Ni ne miru, se en la proksimaj jaroj la trafiko en niaj urboj tute ŝanĝiĝos. We should not be surprised if in the next few years the traffic in our cities changes completely.

Simile al tio, kion Darvino priskribis, rilate al vivuloj. Similar to what Darwin described in relation to living things.