×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Dankemo akcelas feliĉon

Dankemo akcelas feliĉon

La nuna kvaranteno ĉiutage postulas gravajn decidojn. Ĉu ni kapitulacas al timo kaj antaŭtimas estontecon, aŭ ni prenas nian mensan sanon al niaj propraj manoj kaj ni ellernos esti feliĉaj malgraŭ la cirkonstancoj? Ĉu vi scias, ke tio eblas, ellerni esti feliĉa kaj preni la vivon de la flanko pozitiva?

Sufiĉas konatiĝi kun simplaj teknikoj, kiuj aperas de la pozitiva psikologio. La arta iniciato Ĉeĥa Dankemo publikigos dum tri sinsekvaj semajnoj tri alvokojn, kiuj celas ligi la tutan respublikon kaj instrui tiujn teknikojn al la plej gravaj grupoj de homoj, por ke ni komune kreu pozitivan ondon.

„Dum la dudek lastaj jaroj la pozitiva psikologio konvinke montris, ke la kvalito de vivo kaj persona feliĉo ne dependas de eksteraj cirkonstancoj. Tio estas la formo de pensado, lerteco, kiun oni povos ellerni kiel sporton aŭ ludi muzikilon. Pro tio ni venas kun tri simplaj alvokoj, kiujn povas plenumi ĉiu el ni, ek de infanoj ĝis olduloj. Tio estas teknikoj, kiuj aperas el ekkonoj de la pozitiva psikologio, kaj ili estas science konfirmitaj, ke ili plibonigas la vivokvaliton kaj alportas en la vivon pli da feliĉo,“ diras la aŭtoro de la iniciato Ĉeĥa Dankemo Jakub Jahn.

La unua vokado nomiĝas „Tri feliĉoj” kaj baziĝas sur la glora eksperimento de Martin Seligman, unu el la plej elstaraj nunaj psikologoj. Li simple postulis de pacientoj kun grava depresio unu simplan taskon – skribi ĉiutage tri pozitivajn faktojn. Post du semajnoj oni denove mezuris kaj ĉe 94 procentoj el ili konstatiĝis frapa pliboniĝo, kompare al rezultoj de kuracado pere de psikoterapio kaj kontraŭdepresiaj medikamentoj. „En nia unua vokado ni provos inspiri multajn ĉeĥinojn kaj ĉeĥojn, por ke ili dum tiu komplika periodo komencu observi pozitivajn realaĵojn kaj poste ili dividu ilin kun aliaj. Tiel ni povos helpi al ni mem kaj al aliaj,” aldonas Jakub Jahn.

La iniciato Ĉeĥa Dankemo celas ligi la ĉeĥan socion kaj disvastigi la konscion pri malkovroj en la kampo de pozitiva psikologio, helpe de kiuj ĉiu el ni povos plibonigi sian vivokvaliton. Ĝi baziĝas sur dekdu strategioj de la mondkonata psikologino Sonya Lyubomirska, per kiuj ni povas cele plibonigi nian vivon. Al ili jam apartenas cellinia laboro kun la dankema sento.

Pro tio unu el la ĉefaj celoj de la iniciato Ĉeĥa Dankemo estas malfermi la plej grandan ekspozicion de leteroj de dankemo en la mondo, en kiu ĉiuj loĝantoj de Ĉeĥio povos kunagi. Sufiĉos skribi leteron, en kiu oni priskribas almenaŭ tri aferojn, pro kiuj oni nun estas dankema, poste oni forsendos la leteron al la organizantoj. La malfermo de ekspozicio Ĉeĥa Dankemo estas planita por la festo de ŝtato la 28-an de oktobro 2020.


Dankemo akcelas feliĉon Gratitude boosts happiness La gratitud aumenta la felicidad

La nuna kvaranteno ĉiutage postulas gravajn decidojn. The current quarantine every day requires important decisions. Ĉu ni kapitulacas al timo kaj antaŭtimas estontecon, aŭ ni prenas nian mensan sanon al niaj propraj manoj kaj ni ellernos esti feliĉaj malgraŭ la cirkonstancoj? Do we surrender to fear and anticipate the future, or do we take our mental health into our own hands and learn to be happy despite the circumstances? Ĉu vi scias, ke tio eblas, ellerni esti feliĉa kaj preni la vivon de la flanko pozitiva? Do you know that it is possible to learn to be happy and take life on the positive side?

Sufiĉas konatiĝi kun simplaj teknikoj, kiuj aperas de la pozitiva psikologio. It is enough to get acquainted with simple techniques that appear from the positive psychology. La arta iniciato Ĉeĥa Dankemo publikigos dum tri sinsekvaj semajnoj tri alvokojn, kiuj celas ligi la tutan respublikon kaj instrui tiujn teknikojn al la plej gravaj grupoj de homoj, por ke ni komune kreu pozitivan ondon. The artistic initiative Czech Gratitude will publish for three consecutive weeks three calls that aim to connect the whole republic and teach these techniques to the most important groups of people so that we can jointly create a positive wave.

„Dum la dudek lastaj jaroj la pozitiva psikologio konvinke montris, ke la kvalito de vivo kaj persona feliĉo ne dependas de eksteraj cirkonstancoj. "Over the last twenty years, positive psychology has convincingly shown that the quality of life and personal happiness do not depend on external circumstances. Tio estas la formo de pensado, lerteco, kiun oni povos ellerni kiel sporton aŭ ludi muzikilon. This is the form of thinking, skill that one can learn as a sport or play a musical instrument. Pro tio ni venas kun tri simplaj alvokoj, kiujn povas plenumi ĉiu el ni, ek de infanoj ĝis olduloj. That’s why we come up with three simple calls that each of us can fulfill, from children to the elderly. Tio estas teknikoj, kiuj aperas el ekkonoj de la pozitiva psikologio, kaj ili estas science konfirmitaj, ke ili plibonigas la vivokvaliton kaj alportas en la vivon pli da feliĉo,“ diras la aŭtoro de la iniciato Ĉeĥa Dankemo Jakub Jahn. These are techniques that emerge from the insights of positive psychology, and they are scientifically confirmed to improve the quality of life and bring more happiness to life, ”says Jakub Jahn, author of the Czech Gratitude Initiative.

La unua vokado nomiĝas „Tri feliĉoj” kaj baziĝas sur la glora eksperimento de Martin Seligman, unu el la plej elstaraj nunaj psikologoj. The first call is called "Three Happinesses" and is based on the glorious experiment of Martin Seligman, one of today's leading psychologists. Li simple postulis de pacientoj kun grava depresio unu simplan taskon – skribi ĉiutage tri pozitivajn faktojn. He simply required patients with major depression one simple task - to write three positive facts every day. Post du semajnoj oni denove mezuris kaj ĉe 94 procentoj el ili konstatiĝis frapa pliboniĝo, kompare al rezultoj de kuracado pere de psikoterapio kaj kontraŭdepresiaj medikamentoj. After two weeks, they were measured again and in 94 percent of them there was a marked improvement, compared to the results of treatment with psychotherapy and antidepressant drugs. „En nia unua vokado ni provos inspiri multajn ĉeĥinojn kaj ĉeĥojn, por ke ili dum tiu komplika periodo komencu observi pozitivajn realaĵojn kaj poste ili dividu ilin kun aliaj. "In our first call, we will try to inspire many Czechs and Czechs, so that during this complicated period they can start to observe positive realities and then share them with others. Tiel ni povos helpi al ni mem kaj al aliaj,” aldonas Jakub Jahn. That way we can help ourselves and others, ”adds Jakub Jahn.

La iniciato Ĉeĥa Dankemo celas ligi la ĉeĥan socion kaj disvastigi la konscion pri malkovroj en la kampo de pozitiva psikologio, helpe de kiuj ĉiu el ni povos plibonigi sian vivokvaliton. The Czech Gratitude initiative aims to connect Czech society and spread awareness of discoveries in the field of positive psychology, with the help of which each of us will be able to improve our quality of life. Ĝi baziĝas sur dekdu strategioj de la mondkonata psikologino Sonya Lyubomirska, per kiuj ni povas cele plibonigi nian vivon. It is based on twelve strategies by world-renowned psychologist Sonya Lyubomirska, through which we can aim to improve our lives. Al ili jam apartenas cellinia laboro kun la dankema sento. To them already belongs cellinia work with the feeling of gratitude.

Pro tio unu el la ĉefaj celoj de la iniciato Ĉeĥa Dankemo estas malfermi la plej grandan ekspozicion de leteroj de dankemo en la mondo, en kiu ĉiuj loĝantoj de Ĉeĥio povos kunagi. That is why one of the main goals of the Czech Gratitude initiative is to open the largest exhibition of letters of gratitude in the world, in which all the inhabitants of the Czech Republic will be able to join. Sufiĉos skribi leteron, en kiu oni priskribas almenaŭ tri aferojn, pro kiuj oni nun estas dankema, poste oni forsendos la leteron al la organizantoj. It will be enough to write a letter in which at least three things are described, for which one is now grateful, then the letter will be sent to the organizers. La malfermo de ekspozicio Ĉeĥa Dankemo estas planita por la festo de ŝtato la 28-an de oktobro 2020. The opening of the exhibition Czech Gratitude is scheduled for the state holiday on October 28, 2020.