×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Ĉu prefere sana aŭ bongusta?

Ĉu prefere sana aŭ bongusta?

Bona sinnutrado fariĝas pli grava por pli kaj pli da ĉeĥoj

La kreskanta demandado pri sanaj nutraĵoj motivigas la produktantojn modifi laŭdezire la konsiston de siaj produktoj.

La homoj estu sportivaj. Laŭ tiu gvidlinio pli kaj pli da homoj en Ĉeĥio aranĝas sian vivon. Ili preferas manĝi sanajn pladojn ol bongustajn. La demandado pri sanaj nutraĵoj plialtiĝas, do pri produktoj kun pli malaltaj enhavoj da salo, sukero aŭ graso. Kelkaj grandaj firmaoj jam reagis je la deziro de la klientoj kaj ili modifis la konsiston de siaj produktoj. Tiel ekzemple la entrepreno Emco modifis la kvoton da sukero en sia avenfloka plado, diras la respondeculo por la produkto Jaromir Urbanec:

"Ni estis konfrontitaj kun multe da kritiko pro la enhavo da sukero kaj ni aplikis sufiĉe radikalan solvon. Ni almerkatigis produkton kiu tute ne enhavas sukeron. Ĝi estis anstataŭita per balastaĵo el la radika zikorio." Similan vojon iris ankaŭ la firmao Nestlé. Jen la eldiro de la respondeculo pri merkatumado:

"En la matenmanĝaj cerealoj nun troviĝas je 50 procentoj malpli da sukero. Por mi tamen ankoraŭ pli gravas ke ili enhavas 91 procentojn da plenvalora avenfaruno. Por tio ne estas facile konservi la koncernan guston." La tendenco al sana vivostilo tamen ne estas kutimo de ĉiuj konsumantoj. Tomáš Maier de la teknika agrikultura universitato en Prago rimarkigas ke por granda parto de la klientoj la prezo estas plej grava:

"La supraj 10.000 klientoj demandas pri sanaj nutraĵoj, sed por la malsupra unu miliono da homoj la prezo estas decida. Ĝenerale dirite, kaj mi opinias tion pozitiva: La grandaj nutraĵaj firmaoj modifas hodiaŭ la konsiston por ricevi pli bonan impreson ĉe la konsumantoj. Ili faras tion kompreneble ĉefe pro merkatumaj motivoj." Multaj enhavaj substancoj - kiel sukero, salo kaj graso - samtempe servas kiel konserviloj. Miroslav Koberna de la ĉambro pri nutraĵoj atentigas pri la problemo kiun alportas tiu tendenco. Nome pro la reduktado de ilia enhavo la kvalito de la nutraĵoj estas endanĝerigita:

"Por la produktantoj de nutraĵoj ne estas problemo produkti artiklon sen ĉiuj aldonaj substancoj. La problemo tamen konsistas en tio, kio okazos pri ĝi hejme. Ĝi estas produkto sen konserviloj. Kio okazas pri ĝi se ĝi kuŝas dum unu semajno en la fridujo? Ĉu ĝi restos sekura por konsumado? Tio kaŭzas zorgojn ankaŭ al la higienistoj." La EU-leĝoj permesas modifon de la informoj sur la pakaĵo nur se okazas signifa redukto de konsistero, almenaŭ je 30 procentoj. Tiaj modifoj efikas ankaŭ al la gusto. La produktantoj modifas la konsiston tial prefere nur laŭpaŝe - por ke la konsumantoj alkutimiĝu al la nova gusto.

Ĉu prefere sana aŭ bongusta? Do you prefer healthy or delicious?