×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Ĉu la penso influas la vivon?

Ĉu la penso influas la vivon?

Kiam via vivovojo kurbiĝas, ĉar venis obstaklo, ankaŭ miaj amikoj reagas.

Post grava malsano venas demandoj, kio okazis, kion ni devas nuligi en nia programo de jaro, ktp. Ankaŭ mi estis ŝokita de mia sanstato, tuj ĝi difektiĝis, sekvis operacio kaj postmalsana konvalesko. Mi unue demandis miajn kuracistojn pri ilia rekomendo, poste mi povis respondi la eternajn demandojn de miaj amikoj. Certe mi ne grimpos en montaron, ne naĝos en varma maro, ne flugos en alian parton de la mondo. Sed nur pli poste mi povos viziti iun, iu povos viziti min, se tio min ne lacigas. Se iu ne kolerigas min per vanaj demandoj.

Tiu ĉi demando venis: Ĉu vi partoprenos la renkontiĝon?

Kvar tagojn post la unua atako de malsano mi respondis: Jes, mi povos, do mi venos, ĉar mi jam petis kuraciston. Tuj mi aŭdis la duan frazon: Do mi ne kalkulos pri vi. Tio ne estis bona respondo por mi, mi jam konfirmis mian ĉeeston, sed la amikino ankaŭ revalorigis mian sanstaton pli bone ol kuracisto kaj konkludis. Mi ne kalkulos pri vi. Mi estis konfuzita. Kion mi faris, kial ŝi respondas tiel akre? Tio estis maldolĉa momento en mia vivo. Mi ne komprenis ŝian fluon de pensado. Ni loĝas malproksime unu de la alia, do ni ne povas klarigi ŝian decidon. Mi devas nur akcepti tion. Farite. Punkto.

Poste:

El mia plano mi devis forviŝi mian ĉeeston en la renkontiĝo: Mi jam antaŭĝojis, preparis al ili donacetojn, la valizo jam estis preta kaj - revenis la malsano, denove mi devis kuraci min. - La penso venis kaj influis la vivon. Ĉu eblas influi la vivon per unusola penso? - Eblas.

Do mi ankoraŭ ne scias, pro kio mia amikino ne kalkulis pri mi... la vivo estas stranga, ĉu?