×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Ĉu la bicikla ĉeno malaperos?

Ĉu la bicikla ĉeno malaperos?

Revolucia transmisio por bicikloj

Provu imagi biciklon sen ĉeno, sen rapidumsistemo(*) konsistanta el kabloj, ingoj, leviloj kaj dentradoj. Ne plu grasomakuloj, ne plu lubrikaĵoj. Ŝajnas sciencfikcio, ĉu ne?

Ekde 1885, kiam naskiĝis en Britujo kaj Germanujo la “modernaj bicikloj”, ĝis nuntempe la bicikla aparato – pedaloj, kranko(), ĉeno, dentradoj de rapidumsistemo – konstituas la nemalhaveblan movilon de ĉiu biciklo. Malgraŭ la gravaj teknologiaj progresoj kaj uzado de novigaj materialoj, fakte la mekanismo de la bicikla movilo restis simila al tiu de la fino de la dek naŭa jarcento bazita sur pedaloj kaj ĉeno. Eĉ la elektraj bicikloj malgraŭ la uzo de elektra motoro por propulsi la veturilon baziĝas sur la klasika mekanismo de dentrado inter la pedaloj, ĉeno kaj dentradoj sur la malantaŭa rado.

Kaj jen ĝuste ĉi tie en Israelo, tute ne konata kiel bicikla potenco, tre verŝajne okazis la unua signifa paŝo por revolucii ĝisfunde tiun jarcentan mekanismon. En malgranda garaĝo apud sia domo en vilaĝo de centra Israelo, evoluigis Ziv Broŝ novigan sistemon por propulso de biciklo plene bazitan sur hidraŭlika transmisiilo. Ziv estas unu el la pioniroj de ultramalpezaj aviadiloj kaj talenta inventisto – interalie li inventis mondkonatan, sistemon por savi enkaptitojn en multetaĝa konstruaĵo.

En lia revolucia sistemo de transmisio por bicikloj, la rotacio de la pedaloj agas sur hidraŭlika pumpilo samakse de la kranko. La pumpilo estigas premon sur oleo, funkciigantan hidraŭlikan motoron, kiu troviĝas sur la akso de la malantaŭa rado kaj turnas ĝin, tiel antaŭenpuŝante la veturilon.

Regulado de kvanto kaj premo de la oleo en la sistemo, kreas senfinan nombron de rapidumoj, t. e. estigas aŭtomatan kontinuan rapidumsistemon.

Post akurata elekto de la biciklo-framo, kiu pruviĝis taŭga por la projekto, la inventisto eklaboris energie por produkti funkciantan prototipon. Interalie, la komponantojn de la hidraŭlika pumpilo li kreis per novige lerta uzo de tridimensia printilo. Jam kelkajn monatojn, Ziv kaj siaj kunlaborantoj submetas la unuajn prototipojn al surstrataj pezaj testoj kaj, laŭ la rezultoj, ili daŭre plenumas skrupulan procezon de plibonigo.

Dank' al interkonsento kun konataj produktistoj de bicikloj, la skipo sukcesis kolekti la monsumon necesan por rapide kompletigi la evoluon de la hidraŭlika biciklo cele al ĝia vastskala produktado kaj komercigo . Ĝuste en tiu malgranda vilaĝo, en izolita remizo inter komponantoj kaj flugiloj de ultramalpezaj aviadiloj, oni klopodas perfektigi sistemon, kiu povus draste ŝanĝi la nunan vastan mondon de bicikloj.

* rapidumsistemo = aparato por ebligi diversajn rapidojn de veturilo.

kranko (de biciklo) = parto, kiu konektas la pedalojn kun akso kaj tiel donas al ĝi rotacian movon.


Ĉu la bicikla ĉeno malaperos? Will the bike chain disappear? La chaîne de vélo va-t-elle disparaître ?

Revolucia transmisio por bicikloj

Provu imagi biciklon sen ĉeno, sen rapidumsistemo(*) konsistanta el kabloj, ingoj, leviloj kaj dentradoj. Ne plu grasomakuloj, ne plu lubrikaĵoj. Ŝajnas sciencfikcio, ĉu ne? Sounds like science fiction, doesn't it?

Ekde 1885, kiam naskiĝis en Britujo kaj Germanujo la “modernaj bicikloj”, ĝis nuntempe la bicikla aparato –  pedaloj, kranko(**), ĉeno, dentradoj de rapidumsistemo – konstituas la nemalhaveblan movilon de ĉiu biciklo. Malgraŭ la gravaj teknologiaj progresoj kaj uzado de novigaj materialoj, fakte la mekanismo de la bicikla movilo restis simila al tiu de la fino de la dek naŭa jarcento bazita sur pedaloj kaj ĉeno. Eĉ la elektraj bicikloj malgraŭ la uzo de elektra motoro por propulsi la veturilon baziĝas sur la klasika mekanismo de dentrado inter la pedaloj, ĉeno kaj dentradoj sur la malantaŭa rado.

Kaj jen ĝuste ĉi tie en Israelo, tute ne konata kiel bicikla potenco, tre verŝajne okazis la unua signifa paŝo por revolucii ĝisfunde tiun jarcentan mekanismon. En malgranda garaĝo apud sia domo en vilaĝo de centra Israelo, evoluigis Ziv Broŝ novigan sistemon por propulso de biciklo plene bazitan sur hidraŭlika transmisiilo. Ziv estas unu el la pioniroj de ultramalpezaj aviadiloj kaj talenta inventisto – interalie li inventis mondkonatan, sistemon por savi enkaptitojn en multetaĝa konstruaĵo.

En lia revolucia sistemo de transmisio por bicikloj, la rotacio de la pedaloj agas sur hidraŭlika pumpilo samakse de la kranko. La pumpilo estigas premon sur oleo, funkciigantan hidraŭlikan motoron, kiu troviĝas sur la akso de la malantaŭa rado kaj turnas ĝin, tiel antaŭenpuŝante la veturilon.

Regulado de kvanto kaj premo de la oleo en la sistemo, kreas senfinan nombron de rapidumoj, t. e. estigas aŭtomatan kontinuan rapidumsistemon.

Post akurata elekto de la biciklo-framo, kiu pruviĝis taŭga por la projekto, la inventisto eklaboris energie por produkti funkciantan prototipon. Interalie, la komponantojn de la hidraŭlika pumpilo li kreis per novige lerta uzo de tridimensia printilo. Jam kelkajn monatojn, Ziv kaj siaj kunlaborantoj submetas la unuajn prototipojn al surstrataj pezaj testoj kaj, laŭ la rezultoj, ili daŭre plenumas skrupulan procezon de plibonigo.

Dank' al interkonsento kun konataj produktistoj de bicikloj, la   skipo sukcesis kolekti la monsumon necesan por rapide kompletigi la evoluon de la hidraŭlika biciklo cele al ĝia vastskala produktado kaj komercigo . Ĝuste en tiu malgranda vilaĝo, en izolita remizo inter komponantoj kaj flugiloj de ultramalpezaj aviadiloj, oni klopodas perfektigi sistemon, kiu povus draste ŝanĝi la nunan vastan mondon de bicikloj.

*  rapidumsistemo = aparato por ebligi diversajn rapidojn de veturilo.

** kranko (de biciklo) = parto, kiu konektas la pedalojn kun akso kaj tiel donas al ĝi rotacian movon.