×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Ĉu eblas celite forgesi ion?

Ĉu eblas celite forgesi ion?

Kiu postulas de si mem forgesi ion aŭ kiu ricevas tian postulon de iu, tiu per tio povas aktualigi sian memoron.

Se memorportanto estas plena, tiam necesas forviŝi la enhavon aŭ oni devas uzi alian memorportanton. Tio ne eblas ĉe la homa cerbo - aŭ ĉu tamen?

La ĉiutago estas plena je informoj kaj impresoj, pro kio ĉiu homo jam antaŭvide selektas kiujn el tiuj oni volas percepti kaj kiujn ne. Tiu selekto okazas plej ofte nekonscie. Ĉio kion oni perceptas, tio estas unue memortenata en la mallongtempa memoro. Se aldoniĝas novaj informoj, pli fruaj informoj estas ŝovataj en la fonon aŭ estas elmetataj, do forgesataj. Tiu kompleksa procedo okazas kvazaŭ aŭtomate, sed ĝi povas esti influata.

La memorkapablo dependas de vico de pluraj faktoroj. Fortaj emocioj, neatenditaj malkoncentriĝoj aŭ streso povas ekzemple kaŭzi ke travivaĵoj aŭ faktoj aparte bone engravuriĝas aŭ subite ne plu estas elvokeblaj, aŭ ke ili pli poste denove reaperas kiel memoraĵoj.

Ĉu estas eble konscie ordoni la forgeson, tion esploristoj de la universitato de Regensburg en Bavario jam prilumigis kaj ili publikigis siajn rezultojn pri tio. La esplorista teamo konstatis post pluraj testserioj ke eblas konscie forgesi. Ili unue petis en la kadro de siaj esploroj entute 360 testpersonojn laŭvice enmemorigi vortojn el du listoj.

Post kiam la partoprenantoj estis lernintaj la vortojn el la unua listo, ili post tio ricevis plurajn instrukciojn. Triono el la testantoj devis simple enmemorigi la vortojn de la dua listo. La dua triono estis fordirektata per la instrukcio ke oni unue desegnu skizon de la gepatra domo antaŭ ol tiu grupo ricevis la taskon enmemorigi la vortojn de la dua listo. Al la tria grupo oni diris ke la testantoj forgesu la vortojn el la unua listo, ĉar estis okazinta kraŝo de komputilo kaj tial necesas rekomenci la eksperimenton.

Post tio ĉiuj testantoj devis elvoki la vortojn de la unua listo, nome post tri minutoj, post 20 minutoj kaj post 24 horoj post la eksperimento. La esploristoj vidis ke la testantoj el la tria grupo en ĉiuj tempintervaloj kapablis reelvoki plej malmultajn vortojn. La instrukcio pri forgesado evidente estis kaŭzinta ke la vortoj ne estis memortenataj en la mallongtempa memoro. Kompare al tio la testantoj el la dua grupo pro la fordirektado al alia temo havis unue problemojn pri la reelvokado de la vortoj. Sed ili baldaŭ denove kapablis elvoki la vortojn.

Do vere ŝajnas esti tiel ke oni povas forgesi certajn aferojn, se oni deziras tion, simile al la forviŝado de datumoj. Se ĉe tio temas pri malaktualaj aŭ ne plu signifaj informoj, tiam la aktualigo de la memoro povus eĉ esti avantaĝo ĉe lernado. Ĉu kaj kiel tiuj efektoj estos aplikeblaj en lernejoj kaj en aliaj klerigaj institucioj, tio estas ankoraŭ esplorinda. Ĝis tiam ĉiu ja povas mem provi tion.


Ĉu eblas celite forgesi ion? Is it possible to forget something in order? 故意に何かを忘れることは可能ですか? Можно ли что-то забыть намеренно?

Kiu postulas de si mem forgesi ion aŭ kiu ricevas tian postulon de iu, tiu per tio povas aktualigi sian memoron. He who demands of himself to forget something, or who receives such a demand from someone, can thereby actualize his memory.

Se memorportanto estas plena, tiam necesas forviŝi la enhavon aŭ oni devas uzi alian memorportanton. If a memory carrier is full, then it is necessary to delete the contents or another memory carrier must be used. Tio ne eblas ĉe la homa cerbo - aŭ ĉu tamen? That's not possible with the human brain - or is it?

La ĉiutago estas plena je informoj kaj impresoj, pro kio ĉiu homo jam antaŭvide selektas kiujn el tiuj oni volas percepti kaj kiujn ne. Everyday is full of information and impressions, which is why every person already selects in advance which of these they want to perceive and which they don't. Tiu selekto okazas plej ofte nekonscie. This selection happens most often unconsciously. Ĉio kion oni perceptas, tio estas unue memortenata en la mallongtempa memoro. Se aldoniĝas novaj informoj, pli fruaj informoj estas ŝovataj en la fonon aŭ estas elmetataj, do forgesataj. Tiu kompleksa procedo okazas kvazaŭ aŭtomate, sed ĝi povas esti influata.

La memorkapablo dependas de vico de pluraj faktoroj. Fortaj emocioj, neatenditaj malkoncentriĝoj aŭ streso povas ekzemple kaŭzi ke travivaĵoj aŭ faktoj aparte bone engravuriĝas aŭ subite ne plu estas elvokeblaj, aŭ ke ili pli poste denove reaperas kiel memoraĵoj. Strong emotions, unexpected distractions or stress can, for example, cause experiences or facts to become particularly well recorded or suddenly can no longer be evoked, or that they reappear later as memories.

Ĉu estas eble konscie ordoni la forgeson, tion esploristoj de la universitato de Regensburg en Bavario jam prilumigis kaj ili publikigis siajn rezultojn pri tio. Researchers from the University of Regensburg in Bavaria have already shed light on whether it is possible to consciously order forgetting, and they have published their results on this. La esplorista teamo konstatis post pluraj testserioj ke eblas konscie forgesi. The research team realized after several test series that it is possible to consciously forget. Ili unue petis en la kadro de siaj esploroj entute 360 testpersonojn laŭvice enmemorigi vortojn el du listoj. As part of their research, they first asked a total of 360 test subjects to take turns memorizing words from two lists.

Post kiam la partoprenantoj estis lernintaj la vortojn el la unua listo, ili post tio ricevis plurajn instrukciojn. After the participants had learned the words from the first list, they were then given several instructions. Triono el la testantoj devis simple enmemorigi la vortojn de la dua listo. A third of the test takers simply had to memorize the words from the second list. La dua triono estis fordirektata per la instrukcio ke oni unue desegnu skizon de la gepatra domo antaŭ ol tiu grupo ricevis la taskon enmemorigi la vortojn de la dua listo. The second third was directed away by the instruction to first draw a sketch of the parents' house before that group was given the task of memorizing the words from the second list. Al la tria grupo oni diris ke la testantoj forgesu la vortojn el la unua listo, ĉar estis okazinta kraŝo de komputilo kaj tial necesas rekomenci la eksperimenton. The third group was told that the testers should forget the words from the first list, because there had been a computer crash and therefore it was necessary to restart the experiment.

Post tio ĉiuj testantoj devis elvoki la vortojn de la unua listo, nome post tri minutoj, post 20 minutoj kaj post 24 horoj post la eksperimento. After that all the testers had to recall the words from the first list, namely after three minutes, after 20 minutes and after 24 hours after the experiment. La esploristoj vidis ke la testantoj el la tria grupo en ĉiuj tempintervaloj kapablis reelvoki plej malmultajn vortojn. The researchers saw that the testers from the third group in all time intervals were able to recall the fewest words. La instrukcio pri forgesado evidente estis kaŭzinta ke la vortoj ne estis memortenataj en la mallongtempa memoro. Kompare al tio la testantoj el la dua grupo pro la fordirektado al alia temo havis unue problemojn pri la reelvokado de la vortoj. In comparison to that, the test takers from the second group, due to being diverted to another topic, first had problems with re-evoking the words. Sed ili baldaŭ denove kapablis elvoki la vortojn.

Do vere ŝajnas esti tiel ke oni povas forgesi certajn aferojn, se oni deziras tion, simile al la forviŝado de datumoj. So it really seems to be the case that you can forget certain things if you want to, similar to erasing data. Se ĉe tio temas pri malaktualaj aŭ ne plu signifaj informoj, tiam la aktualigo de la memoro povus eĉ esti avantaĝo ĉe lernado. If it is about outdated or no longer relevant information, then updating the memory could even be an advantage in learning. Ĉu kaj kiel tiuj efektoj estos aplikeblaj en lernejoj kaj en aliaj klerigaj institucioj, tio estas ankoraŭ esplorinda. Whether and how these effects will be applicable in schools and other educational institutions is still worth investigating. Ĝis tiam ĉiu ja povas mem provi tion. Until then, everyone can try that for themselves.