×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Cifereca infrastrukturo solvos problemojn post la pandemio

Cifereca infrastrukturo solvos problemojn post la pandemio

Cifereca tekniko povas helpi en la realigo de novaj sociaj kondutoj sekve de la kronvirusa pandemio, aŭ ĝi povas mildigi ĝenojn kiuj ekzemple aperas pro "socia distancado". Tiel simplaj sensoroj povas esti utilaj, teni sekurecan distancon ankaŭ dum laboro kaj per varmbildaj kameraoj sen percepto de vizaĝoj enirkontroloj en la fervoja trafiko aŭ ĉe publikaj eventoj estus fareblaj.

Antaŭkondiĉoj estas ĉiam la cifereca infrastrukturo. Tion urboj kaj distriktaj administracioj devas ankoraŭ plivastigi, tiam ankaŭ la kunretigo kaj aŭtonoma veturado povus havi grandan efikon.

Se urbo kolektas aktualajn informojn pri trafiko, pri konstruejoj kaj pri enaerigoj de rubgasoj kaj disponigas tion sur platformo pri malfermaj datumoj, tiam urbaj aŭ privataj firmaoj povus analize prijuĝi tiujn datumojn kaj sendi ilin laŭbezone al la stirejo de la veturilo aŭ al la kompufono.

Kiel la aŭtomobila industrio ankaŭ la aviada industrio devas repensi sian negocmodelon: La monda tegmenta asocio IATA atendas por la tuta jaro 2020 malkreskon de vendociferoj de ĉirkaŭ 300 miliardoj da eŭroj. La nombro de pronegocaj vojaĝoj malkreskos, ĉar hejma oficejo kaj videokonferencoj pruviĝis taŭgaj. Ankaŭ la nombro de ferivojaĝoj reduktiĝos, ĉar al multaj homoj mankos la mono kaj ĉar ofertoj por feriado estos limigitaj.

Por kompensi la perditajn vendojn, tiam la aviadaj entrepenoj kiuj ĝis nun orientiĝis ĉefe laŭ la plej malalta prezo, devos rememori pri kvalito kaj devas antaŭenigi sian ciferecan transformiĝon. La tuta valorkrea ĉeno laŭlonge de la pasaĝero devas esti repensata kaj fariĝi pli persona.

Novaj komfortoservoj kiel valizokolektaj servoj povus ekesti. Tiucele la aviadaj entreprenoj devas koni siajn klientojn pli bone, ili devas scii pli pri ties vojaĝo- kaj konsumkondutoj. Helpe de grandmezura apliko de datumoj kaj de analizado de datumoj eblos tajlorado de ofertoj laŭ la deziroj de la klientoj. Datumoj estos ankaŭ por la aviada industrio la fuelo de la estonteco.

Simila estas la situacio en la sektoro de nemoveblaĵoj: En la tuta mondo entreprenestroj revizias ĉu ili ankoraŭ bezonas siajn multekostajn firmaajn nemoveblaĵojn, se la laborado en la hejma oficejo bone funkcias.

Enketoj inter mastrumistoj de nemoveblaĵoj konkludigas ke ekzemple nur en Germanio 20 procentoj de la oficejaj areoj baldaŭ ne plu estos bezonataj.

Novaj laborkondiĉoj ŝanĝas la bildon de la urbo. La kronvirusa krizo efikas kiel katalizilo de urbaj evoluoj. La rilato de centro kaj periferio ŝanĝiĝas, movebleco kaj la direktado de datumfluoj estas nove pensataj.

Konstruaĵoj estonte devas esti planataj por krei sufiĉe da spaco kaj por povi labori kaj vivi sen danĝero por la sano. Tio signifos malpli da altegaj domoj, malpli da malvastaj komercaj centroj - anstataŭ tio pli da liberaj areoj por mitingoj kaj aliaj komunikaj renkontiĝoj. Anstataŭ parkumejoj kaj parkumdomoj povus ekesti verdejoj kaj trejnejoj.


Cifereca infrastrukturo solvos problemojn post la pandemio Die digitale Infrastruktur wird die Probleme nach der Pandemie lösen La infraestructura digital solucionará los problemas tras la pandemia Цифровая инфраструктура решит проблемы после пандемии

Cifereca tekniko povas helpi en la realigo de novaj sociaj kondutoj sekve de la kronvirusa pandemio, aŭ ĝi povas mildigi ĝenojn kiuj ekzemple aperas pro "socia distancado". Digital technology can help in the implementation of new social behaviors as a result of the corona virus pandemic, or it can alleviate inconveniences that for example appear due to "social distancing". Tiel simplaj sensoroj povas esti utilaj, teni sekurecan distancon ankaŭ dum laboro kaj per varmbildaj kameraoj sen percepto de vizaĝoj enirkontroloj en la fervoja trafiko aŭ ĉe publikaj eventoj estus fareblaj. Such simple sensors can be useful, keeping a safe distance also during work and with thermal image cameras without the perception of faces entry controls in the railway traffic or at public events would be feasible.

Antaŭkondiĉoj estas ĉiam la cifereca infrastrukturo. Prerequisites are always the digital infrastructure. Tion urboj kaj distriktaj administracioj devas ankoraŭ plivastigi, tiam ankaŭ la kunretigo kaj aŭtonoma veturado povus havi grandan efikon. Cities and district administrations still have to expand this, then also the networking and autonomous driving could have a big impact.

Se urbo kolektas aktualajn informojn pri trafiko, pri konstruejoj kaj pri enaerigoj de rubgasoj kaj disponigas tion sur platformo pri malfermaj datumoj, tiam urbaj aŭ privataj firmaoj povus analize prijuĝi tiujn datumojn kaj sendi ilin laŭbezone al la stirejo de la veturilo aŭ al la kompufono. If a city collects current information about traffic, construction sites and waste gas emissions and makes it available on an open data platform, then city or private companies could analyze that data and send it as needed to the driver's seat of the vehicle or to the computer.

Kiel la aŭtomobila industrio ankaŭ la aviada industrio devas repensi sian negocmodelon: La monda tegmenta asocio IATA atendas por la tuta jaro 2020 malkreskon de vendociferoj de ĉirkaŭ 300 miliardoj da eŭroj. La nombro de pronegocaj vojaĝoj malkreskos, ĉar hejma oficejo kaj videokonferencoj pruviĝis taŭgaj. The number of business trips will decrease, as home office and video conferencing have proven to be suitable. Ankaŭ la nombro de ferivojaĝoj reduktiĝos, ĉar al multaj homoj mankos la mono kaj ĉar ofertoj por feriado estos limigitaj. Also the number of holiday trips will be reduced, because many people will lack the money and because holiday offers will be limited.

Por kompensi la perditajn vendojn, tiam la aviadaj entrepenoj kiuj ĝis nun orientiĝis ĉefe laŭ la plej malalta prezo, devos rememori pri kvalito kaj devas antaŭenigi sian ciferecan transformiĝon. La tuta valorkrea ĉeno laŭlonge de la pasaĝero devas esti repensata kaj fariĝi pli persona. The entire value creation chain along the passenger needs to be rethought and made more personal.

Novaj komfortoservoj kiel valizokolektaj servoj povus ekesti. New convenience services such as luggage collection services could arise. Tiucele la aviadaj entreprenoj devas koni siajn klientojn pli bone, ili devas scii pli pri ties vojaĝo- kaj konsumkondutoj. For this purpose, the aviation companies must know their customers better, they must know more about their travel and consumption behaviors. Helpe de grandmezura apliko de datumoj kaj de analizado de datumoj eblos tajlorado de ofertoj laŭ la deziroj de la klientoj. With the help of large-scale application of data and data analysis it will be possible to tailor offers according to the wishes of the customers. Datumoj estos ankaŭ por la aviada industrio la fuelo de la estonteco.

Simila estas la situacio en la sektoro de nemoveblaĵoj: En la tuta mondo entreprenestroj revizias ĉu ili ankoraŭ bezonas siajn multekostajn firmaajn nemoveblaĵojn, se la laborado en la hejma oficejo bone funkcias. The situation is similar in the real estate sector: All over the world business leaders are reviewing whether they still need their expensive company real estate if working in the home office works well.

Enketoj inter mastrumistoj de nemoveblaĵoj konkludigas ke ekzemple nur en Germanio 20 procentoj de la oficejaj areoj baldaŭ ne plu estos bezonataj. Surveys among real estate managers conclude that, for example, in Germany alone, 20 percent of the office areas will soon no longer be needed.

Novaj laborkondiĉoj ŝanĝas la bildon de la urbo. La kronvirusa krizo efikas kiel katalizilo de urbaj evoluoj. La rilato de centro kaj periferio ŝanĝiĝas, movebleco kaj la direktado de datumfluoj estas nove pensataj. The relationship between center and periphery is changing, mobility and the direction of data flows are being rethought.

Konstruaĵoj estonte devas esti planataj por krei sufiĉe da spaco kaj por povi labori kaj vivi sen danĝero por la sano. Buildings in the future must be planned to create enough space and to be able to work and live without danger to health. Tio signifos malpli da altegaj domoj, malpli da malvastaj komercaj centroj - anstataŭ tio pli da liberaj areoj por mitingoj kaj aliaj komunikaj renkontiĝoj. This will mean fewer high-rise buildings, fewer cramped shopping centers - instead more open spaces for rallies and other communication gatherings. Anstataŭ parkumejoj kaj parkumdomoj povus ekesti verdejoj kaj trejnejoj.