×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Bonfarado bonfartigas ĉiujn

Bonfarado bonfartigas ĉiujn

Helpi al aliaj homoj, tio estas helpa ne nur al la aliaj, sed ankaŭ al oni mem. Tiun impreson kiun multaj homoj konas, esploristoj nun empirie prilumigis en granda studo - kaj konfirmis ĝin: Altruismo, sano kaj bonfarto laŭ tio interkuntekstas.

Tiu kunteksto ja ne estas tre granda, sed statistike signifa, raportas psikologoj de la universitato de Hongkongo. Laŭ tio ekzemple Aŭstrio devas esti tre feliĉa lando: Laŭ la plej novaj prilumigoj preskaŭ la duono de la aŭstroj engaĝiĝas honorofice - de la volontula fajrobrigado ĝis la prizorgado de maljunuloj.

La ĵus nun aperinta studaĵo el Hongkongo estas la plej ampleksa tiuspeca. Rezultoj el pli ol 200 unuopaj studaĵoj kun ĉirkaŭ 200.000 partoprenintoj enfluis en ĝin. "Altruismo, kunlaboro, fido kaj empatio estas necesaj elementoj de harmonia socio. Kiel nia analizo montras, ili kontribuas ankaŭ al la mensa kaj korpa sano", resumas la studestro el Hongkongo. Surbaze de la granda materialo el nombroj eblas ankaŭ fari pli precizajn eldirojn pri la kunteksto. Tiel hazardaj afablaĵoj estas - ekzemple se oni spantane helpas al la najbaro porti ties aĉetaĵojn - pli bonaj por la bonfarto ol formaligitaj helpoj, ekzemple se oni regule laboras ĉe la volontula fajrobrigado. Tio povas laŭ la psikologoj havi kaŭzon en tio ke neformala altruismo estas pli varia kaj ebligas foje novajn sociajn kontaktojn.

Laŭ la psikologoj ekzistas ankaŭ diferencoj ĉe la diversaj formoj de bonfarto. Tiel bonkoreco ne nepre kondukas al pli da hedonisma feliĉosento, sed ja al pli profunda feliĉo kiu kunligiĝas kun la serĉado pri la senco de la vivo.

Pli aĝaj homoj sentas sin laŭ la studaĵo per altruismaj agoj precipe korpe pli sanaj, pli junaj homoj sentas sin mense pli fortaj kaj ĝenerale bonfartas pli. Ĉe virinoj aliflanke la kunteksto estas ĝenerale pli granda, kio nelaste estas kaŭzita de la sociaj normoj, kiuj atribuas al ili pli da "zorgo por aliaj" ol al la viroj. Pri tiuj sociaj normoj la esploristoj ankaŭ estonte okupiĝu, skribas la psikologoj - kaj ankaŭ pri la demando en kiu direkto ekzistas la kunteksto inter bonfarado kaj bonfarto. Ĉar laŭ ili estas same eble, ke aŭ altruismo feliĉigas, aŭ inverse ke feliĉaj homoj emas agi altruisme.

Ĝis la klarigo de tiu demando restas la kompreno de la Dalaj Lamo, kiu staras en la komencaj linioj de la studaĵo: "Se vi volas vidi aliajn homojn feliĉaj, praktiku empation. Se vi mem volas esti feliĉa, praktiku empation."

Bonfarado bonfartigas ĉiujn

Helpi al aliaj homoj, tio estas helpa ne nur al la aliaj, sed ankaŭ al oni mem. Aider les autres est utile non seulement aux autres mais aussi à soi-même. Tiun impreson kiun multaj homoj konas, esploristoj nun empirie prilumigis en granda studo - kaj konfirmis ĝin: Altruismo, sano kaj bonfarto laŭ tio interkuntekstas. Cette impression, que beaucoup de gens connaissent, a maintenant été mise en évidence empiriquement dans une grande étude - et confirmée : Altruisme, santé et bien-être dans ce contexte.

Tiu kunteksto ja ne estas tre granda, sed statistike signifa, raportas psikologoj de la universitato de Hongkongo. Ce contexte n'est en effet pas très vaste, mais statistiquement significatif, rapportent des psychologues de l'Université de Hong Kong. Laŭ tio ekzemple Aŭstrio devas esti tre feliĉa lando: Laŭ la plej novaj prilumigoj preskaŭ la duono de la aŭstroj engaĝiĝas honorofice - de la volontula fajrobrigado ĝis la prizorgado de maljunuloj. Par exemple, l'Autriche doit être un pays très heureux : selon les derniers développements, près de la moitié des Autrichiens sont engagés dans un travail honorifique - des pompiers volontaires aux soins aux personnes âgées.