×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Aviadiloj kaj Veterprognozo

Aviadiloj kaj Veterprognozo

Malpliigo de flugoj, dum la pandemio, malprecizigas la veterprognozon. Laŭ brita esploro, la aviadiloj estas gravaj instrumentoj por la veterprognozo, ĉar ili, laŭlonge de sia trajektorio, registras informojn pri la atmosfera temperaturo, relativan humidon de la aero kaj atmosferajn premon kaj venton, kio estas grava por la meteorologoj.

La veterprognozoj fariĝis malpli precizaj dum la kronvirusa pandemio pro la malpliigo de la komercaj flugoj. Tion konkludis la esploro, kondukita de la Universitato de Lancaster, en Britio, kiu publikigis la rezultojn la 15an de julio. Laŭ Ying Chen, la aŭtoro de la esploro, la klimataj mezuroj, en ĉi tiu jaro, faritaj de la aviadiloj malpliiĝis je 50 ĝis 75%, inter la monatoj marto kaj majo.

La regionoj, kiuj plej suferis la sekvojn de la malpliigitaj veterprognozoj estis tiuj kun pli intensa trafiko de aviadiloj kiel Usono, Aŭstralio kaj la sudorienta parto de Ĉinio, tamen, tio ankaŭ okazis en izolitaj regionoj kiel la Sahara Dezerto, Groenlando kaj Antarkto. La okcidenta Eŭropo, tamen, estas notinda escepto: la veterprognozoj en tiu regiono ne suferis ŝanĝojn, malgraŭ tio, ke la malpliigo de la flugoj en tiu regiono atingis 80-90%.

Laŭ la esploristo, tiu ŝajne kurioza konstato venas de la fakto, ke en la okcidenta Eŭropo estas granda reto de meteorologiaj balonoj kaj stacioj, kio kompensas la mankon de aviadiloj. "Tio estas grava leciono, kiu montras al ni la neceson starigi pliajn veterstaciojn, ĉefe en la regionoj kun malmulte da kolektitaj datumoj", diris Chen per noto kaj aldonis: "Tio helpos nin malpliigi, en la estonto, la konsekvencojn de tiaj tutmondaj katastrofoj". Laŭ Chen, la veterprognozaj modeloj estas pli precizaj, kiam oni konsideras pli da meteorologiaj observoj, kaj la komercaj flugoj estas tre utilaj por tiu celo. Ordinare, la meteorologiaj mezuroj konsistas el datumoj, kolektitaj helpe de 3500 aviadiloj kaj 40 flugkompanioj.

Aviadiloj kaj Veterprognozo Самолеты и прогноз погоды