×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Aŭtuna paradokso

Aŭtuna paradokso

La alta enhavo da karbondioksido en la atmosfero principe devus stimuli la kreskadon de folioj. Sed sciencistoj nun konstatas la malon: Arboj deĵetas sian foliaron dum aŭtuno pli frue. Por la klimato tio ne estas bona novaĵo.

En la jaro 2019 la koncentriĝo da karbondioksido en la atmosfero unuafoje trarompis la markon de 410 ppm. Karbondoksido estas unu el la plej gravaj pelantoj de la klimata ŝanĝo, aliflanke por plantoj ĝi reprezentas vivnecesan krudmaterialon. Se pli da karbono disponeblas por la fotosintezo, la plantoj devus kreski pli forte, ĉu ne?

Tiel simpla la afero bedaŭrinde ne estas, diras sciencisto de la federacia teknika universitato en Zuriĥo. "Ĉu plantoj kreskas, tio dependas ankaŭ de tio, kiom da karbondioksido ili estas ligintaj dum la jaro. Oni imagu la aferon tiel: Se oni jam estas manĝinta picon, tiam oni ankaŭ manĝas malpli ol se oni estus malsata. Ĉe arboj tio estas simila." Ĝis nun sciencistoj supozis ke la klimata ŝanĝo plilongigas la kreskoperiodon de plantoj. Por la printempo tiu supozo estas ankaŭ trafa, la folioj elkreskas nun - kompare kun la situacio antaŭ 100 jaroj - du semajnojn pli frue. Dum aŭtuno aliflanke tio ne okazas, kiel la ekologoj en Zuriĥo eltrovis.

Datumoj el observado el la jaroj 1948 ĝis 2015 montras: Almenaŭ en la arbaroj de meza Eŭropo la arboj deĵetas siajn foliojn nun ĉirkaŭ kvin tagojn pli frue. La kaŭzo por tio verŝajne estas laŭ eksperimentoj la alpreno de nutraj substancoj kaj la kapacito por la konservado de karbondioksido. Trunko kaj radiko evidente ne plu povas esti same produktivaj kiel la vigle produktantaj folioj. "La karbonhidratoj kiuj ekestas ĉe la fotosintezo ja devas alveni ien", diras sciencisto. "Se la limoj de kapacito estas atingitaj, tiam la planto diras: Bone, tiam mi do deĵetas la foliojn." Tiun efekton la sciencistoj de la universitato en Zuriĥo povis rebildigi ankaŭ en nova modelo. Kion tio signifas por la monda klimato, tio ankoraŭ ne estas detale klara. La dimensioj tamen jam nun estas takseblaj. Laŭ pli fruaj studaĵoj ĉiu tago da kreskado de folioj dum aŭtuno korespondas al 98 kilogramoj da karbono kiujn la arbaroj absorbas en areo de unu hektaro. La frua deĵeto de folioj en moderaj zonoj signifus laŭ malneta kalkulo ke ĉiujare restas duona gigatuno da karbono pli en la atmosfero. Por kompari: En la jaro 2019 la homaro donis 36,7 gigatunojn da karbondioksido en la atmosferon.

Resume la kreskado de plantoj tra la tuta jaro ja estas stimulata de la tro granda oferto de karbondioksido, sed tute ne tiel forte kiel oni pensis ĝis nun - la absorba kapacito de la arbaroj estas evidente ne senfine plialtigebla. La sciencistoj en Zuriĥo nun volas kontroli ĉu ilia modelo kiun ili disvolvis por meza Eŭropo validas ankaŭ en tutmonda skalo kaj kiel sekeco efikas al la bilanco. Kompreneble la studaĵo pri la kreskado de plantoj estus ankaŭ grava korektofaktoro por klimataj modeloj. La monda klimata konsilantaro jam anoncis intereson ĉe la svisaj ekologoj.

Aŭtuna paradokso Autumn paradox Осенний парадокс