×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Arboj plantitaj laŭ la Miyawaki-metodo

Arboj plantitaj laŭ la Miyawaki-metodo

Senarbarigo: 40 milionoj da arboj plantitaj laŭ la « Miyawaki-metodo ».

Naskiĝinta en 1928, Akira Miyawaki, eminenta profesoro en la nacia universitato de Yokohama en Japanio, estas botanikisto, eksperto pri vegetala ekologio, fakulo pri semoj de indiĝenaj specioj kaj pri studo de la natureco de arbaroj. Li inventis metodon, kiun li instruas ĉie en la mondo. Lia celo? Protekti kaj regeneri « virgajn » praarbarojn.

Fundamentaj por la pluvivo de la homaro, la praarbaroj estas minacataj de homaj agadoj. Ĉiujare, ses milionoj da hektaroj (dufoje la surfaco de Belgio) estas senarbarigitaj aŭ modifitaj. Hodiaŭ, tiuj praarbaroj konsistigas ankoraŭ la trionon de la mondaj arbaroj. Do nepre gravas protekti ilin kaj helpi ilin rekreiĝi.

Pro la rapideco je kiu la poluado pliiĝas, temperaturoj plialtiĝas kaj trinkebla akvo fariĝas malofta necesaĵo, estas urĝe planti junajn arbojn kaj endemiajn plantojn por ke Patrino Naturo daŭre protektu nin kontraŭ naturaj katastrofoj. Kaj la metodo de plantado de arboj de Akira Miyawaki estas sensacia solvo.

Lia koncepto? La « senzai shizen shokusei », t.e. la potenciala natura vegetalaro. Adaptitaj al la loka tero, la indiĝenaj arboj estas profunde enradikiĝintaj kaj eltenas ekstremajn mediajn kaj meteorologiajn kondiĉojn. Laŭ Akira Miyawaki, temas pri « veraj arbaroj », kiuj sekvas principojn proprajn al la naturo. Kvankam lia metodo estas pli multekosta koncerne la tempon de preparado (oni devas studi la arbarigotan zonon, ĝermigi la semojn de indiĝenaj specioj kaj prepari la substraton kiu ricevos ilin, aldonante simbiozajn bakteriojn kaj fungojn), ĝi estas ankaŭ multe pli efika. Post kiam la arbidoj estas plantitaj, ili bezonas neniun prizorgadon. Pluraj dekoj da diversaj specioj estas uzataj por rekrei indiĝenan arbaron kaj la denseco estas minimume 30 plantoj en unu kvadrata metro.

Dank'al la « Miyawaki-metodo », sufiĉas 20 ĝis 30 jaroj por rearbarigi regionon, eĉ se la grundo estas tre damaĝita, kompare kun 200 aŭ 300 jaroj per kutimaj teknikoj. En Japanio, ĝi ebligis revivigi pli ol 1300 lokojn, interalie laŭlonge de la marbordoj por protekti la loĝantaron kontraŭ eventualaj tsunamoj.

Tiu metodo faras adeptojn en la tuta mondo. En Belgio, Urban Forests inspiriĝas per ĝi por revegetaligi industriajn senkulturajn zonojn. En Francio, la asocio Boomforest anstataŭigas la herbaĉojn de la pariza ĉirkaŭŝoseo per junaj kverkoj kaj betuloj. Akira Miyawaki mem plantis arbarojn ĉefe en tropikaj landoj, sed lia metodo funkcias en la tuta mondo, kun eksterordinaraj rezultoj. Tiuj arbaroj kreskas 10-foje pli rapide, estas 30-foje pli densaj, kaj enhavas 100-foje pli da biodiverseco ol per kutimaj teknikoj de rearbarigado.