×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Arboj en urboj helpas kontraŭ la klimata ŝanĝo

Arboj en urboj helpas kontraŭ la klimata ŝanĝo

Pli kaj pli da homoj vivas en urboj. Pro tio la homoj tie bezonas pli kaj pli da spaco - por arboj, diras ekologoj. Arboj ne nur mildigas la damaĝojn de rubgasoj kaj de varmego, sed ili akcelas ankaŭ la sanon de la urbanoj.

Loĝdomoj, oficejaj konstruaĵoj, aŭtomobiloj, strataj kafejoj, bushaltejoj, biciklaj vojoj: En urboj restas ofte nur malmulte da spaco - ankaŭ por la natura medio. Tiel urbaj arboj vivas en daŭra batalo pri sufiĉe da spaco. Kaj tio okazas kvankam al la arboj atribuiĝas en la urboj ĉie en la mondo decida rolo.

Jam nun la duono de la monda loĝantaro vivas en urboj. Ĝis la jaro 2050 aldoniĝos antaŭvideble pluaj 2,5 miliardoj - la konkurado pri spacoj en la urboj do plifortiĝos. Ĝuste antaŭ tiu fono tamen laŭ ekspertoj estas decide konsideri arbojn ne plu nur kiel plibeligaĵon en urboj.

Ĉar arboj estas veraj centraloj, se temas pri tio reguligi la urban mikroklimaton: Ili filtras la aeron kaj absorbas karbondioksidon, ili donas ombron kaj ensuĉas per sia forta radikaro multe da akvo, kio povas mildigi la danĝeron de rapidaj inundoj post torentaj pluvoj. Precipe ili havas malvarmetigan efikon kaj tiel mildigas la urban fenomenon de varmeg-insuloj. Ĉar ŝtonoj kaj betono hejtiĝas aparte forte kaj nur malrapide elradias la varmegon, en la urboj estas kutime signife pli varmege ol en la ĉirkaŭantaj kamparaj regionoj.

"Arboj povas enorme influi la temperaturon de urbo", diras urba klimatologo. Li esploras la malvarmetigan efikon de arboj en Akure, urbo en la sudokcidento de Niĝerio. Liaj studaĵoj montras: Se oni aplikas arbojn por ombrigo de konstruaĵoj, tiam eblas atingi malvarmetigon je ĝis 5 gradoj C.

Ĝuste por afrikaj urboj kiuj kiel Akure situas sude de la Saharo kaj en kiuj la averaĝaj maksimumaj temperaturoj dum somero malofte situas sub 38 gradoj C, tiu malvarmetiga efiko de arboj laŭ li estas grava kaj precipe ĝi estas prezinda instrumento kontraŭ la varmego-streso.

Kaj urbaj arboj ofertas ankoraŭ multe pli ol tiujn "ekologiajn servojn", aldonas forst-ekologo el Canberra en Aŭstralio: "Arboj ofertas biodiversecon, estetikon kaj kontentigas nian profundan bezonon havi naturan medion ĉirkaŭ ni". Li rilatas ĉe tio al la nocio "biofilio", la denaska deziro de la homoj kunligiĝi kun la natura medio. Fakte pli kaj pli la prilumigoj montras ke homoj kiuj vivas en lokoj kun arboj, sentas malpli da streso kaj malpli ofte suferas je psikaj malsanoj ol homoj kiuj vivas en senarba medio.

Nia bezono pri arboj en la urboj do kreskas. Sed urbaj arboj troviĝas en daŭra batalo pri spaco pro la infrastrukturaj instalaĵoj kiuj ĝenas la radikojn de la arboj kaj pro polvo kaj rubgasoj kaj la tremado de la grundo pro la trafiko.

Ĉio tio montras la gravecon de agadoj planti arbojn en urboj por ebligi tie sanan vivon.

Arboj en urboj helpas kontraŭ la klimata ŝanĝo Деревья в городах помогают бороться с изменением климата