×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Antonieta de Barros, mirinda virino

Antonieta de Barros, mirinda virino

En Brazilo oni oficiale celebras la Tagon de Instruistoj je la 15-a de oktobro. Kvankam tiu estas loka celebra dato, mi pensas, ke estas interese diskonigi ĝian historion al la tutmonda Esperantistaro, ĉar nia mondo travivas tempon, kiam batalado por edukado kaj kontraŭ rasa (kaj aliaspeca) diskriminacio koncernas ĉiun homon. Eĉ en Brazilo mem, multaj personoj ne estas informitaj pri la faktoj, kiujn ni priskribos ĉi-sube.

La Tago de Instruistoj en Brazilo estis iniciato de eksterordinara virino. Antonieta de Barros estis la unua negra virino balote elektita kiel deputito en Brazilo, nome en la suda ŝtato Sankta Katarino, en la jaro 1934. Fakte ŝi estis unu el la tri unuaj virinoj, kiuj ricevis politikan mandaton, en Brazilo. Ni memoru, ke sklaveco estis abolita en ĉi tiu lando en la jaro 1888. Ŝi naskiĝis en 1901, sen konata patro, ido de liberigita sklavino, kiu vivtenis sin kaj siajn idojn per lavado de tolaĵoj. Antonieta fariĝis instruistino kaj ŝia politika standardo estis la revolucia, liberiga potenco de edukado por ĉiu homo. Siatempe, 65 procentoj el la homoj en ŝia ŝtato estis analfabetoj. Je sia 17-a aĝojaro, ŝi establis privatan kurson por kontraŭbatali analfabetecon de malriĉuloj. Pro sia bona famo kiel eminenta instruistino, ŝi laboris ankaŭ en lernejoj de elituloj. Ŝi verkis pri edukado al ĵurnaloj, kaj dum 23 jaroj ŝi publikigis pli ol mil artikolojn. Ŝi krome fondis revuon “Vida Ilhoa” (“Insulana Vivo”). Pro tio, oponantoj kritikaĉis kaj kalumniis ŝin pro ŝia pretendo, kiel virino, agi politike. Antonieta ne timis, sed ĉiam vigle respondis, interalie per la konata frazo: “Virinoj ne devas esti virgaj je ideoj”.

En 1937 ŝi verkis libron sub la titolo “Ĉifonaj ideoj”, kaj la monon de la vendo de la unua eldono ŝi donacis al lernejo por infanoj, kies gepatroj troviĝis en lepro-hospitalo.

La Tago de Instruistoj estis aprobita pro leĝoprojekto de Antonieta de Barros, en 1948, sed oficialigita en la tuta lando nur en 1963.

Oni komparas la personecon de Antonieta de Barros al tiu de la meksika Frida Khalo. Negrino, feministo, en lando de oligarĥoj, instruistino de riĉuloj kaj malriĉuloj, ŝi lasis klaran mesaĝon al la tuta mondo: “La valoro de vivo, la grandeco de vivo, rondiras ĉirkaŭ edukado”.

Antonieta de Barros, mirinda virino Antonieta de Barros, a wonderful woman Antonieta de Barros, wspaniała kobieta