×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Ankoraŭ necesas pensi pri rasismo

Ankoraŭ necesas pensi pri rasismo

De tempo al tempo ripetiĝas bedaŭrinda socia tumulto en la mondo, pro rasismo. En 2020, tio denove okazis. Fakte, ĝi neniam tute ĉesis, sed, en iom pli silenta maniero, konstante okazadas. En Brazilo, ekzemple, kie negroj estas la plimulto, du trionoj el la enkarcerigitoj estas negroj. Tio signifas, ke la homaro ankoraŭ ne sufiĉe pensis (kaj ne lernis) pri tiu perturba ideo. La pozitiva novaĵo estas, ke pli kaj pli multe da homoj, precipe en la novaj generacioj, alprenas la konscion, ke nepre necesas forigi el nia mondo tian monstran koncepton. Jen la utileco de tiaj sociaj skandaloj: “... ĉar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!” (Evangelio laŭ Mateo, 18:7).

Kurioza informo temas pri la vorto mem. La unua registro de la termino “rasismo” ŝajne troviĝis en la franca lingvo, en 1902. Dum la antaŭaj jarcentoj, eĉ jarmiloj, tiu koncepto ne estis tute klara, sed nur kruela mensa meĥanismo por pravigi sklavigon de homoj fare de homoj. La argumento estis, ke ekzistas homoj superaj al aliaj homoj. La franca filozofo kaj verkisto Gobineau , en la 19-a jarcento, grave kontribuis al tia fuŝa ideo per sia Eseo pri la Malegaleco de Homaj Rasoj. Tuj poste oni klopodis trovi kraniajn diferencojn en homaj grupoj, por pravigi la misaĵon. La tuta stultaĵo tragike kulminis en la naziaj kaj Ku Klux Klan - agoj.

Eĉ pli konsterne estas, ke en la daŭro de la 20-a jarcento, biologoj, genetikistoj, antropologoj kaj psikologoj iom post iom alvenis al senduba konstato: striktasence, ne ekzistas homaj rasoj! Nome, ke la koncepto pri raso ne aplikiĝas al homgrupoj: korpaj diferencoj inter plej diversaj homgrupoj estas ne pli signifaj ol diferencoj inter individuoj de unu sama homgrupo. La fakto estas, ke la homa specio enhavas grandan kvanton da variaj elementoj, ĉie ajn, tiel ke oni ne povas distingi verajn “rasojn“. La ironia konkludo estas: ”rasismo“ estas vakua koncepto, ĉar bazita sur io, kio simple ne ekzistas.

Kleraj homoj evoluis de la nocio ”raso“ al la nocio ”etno“. Ĉi tiu estas kultura fenomeno. Etnon formas la sento aparteni al grupo, en kiu individuoj kundividas la saman lingvon, tradiciojn kaj teritorion. Ĉi tiuj trajtoj konstruas la identecon de tiuj individuoj kaj difinas aspektojn de la socia kunvivado.

Estas tre grave klare kompreni, kio estas etnoj. Ĝi signifas kulturan diversecon, kiu riĉigas la mondon per multaj koloroj kaj valoroj. Sed estas ankaŭ tre grave konservi la konscion, ke ĉiuj ”etn-anoj“ estas egale homaj, same valoraj kaj respektindaj. Ni Esperantistoj havas la devon kontribui al edukado tiusence. Bona ekzemplo estas la eldono de simpatia libreto, fare de Universala Esperanto-Asocio, sub la titolo ”Paĉjo, kio estas rasismo?“, tradukita el la franca lingvo.

Se oni povus konsideri la Esperantan popoleton diaspora ”etno“, tiam ni dekomence havas kiel avantaĝon la ideologion de Zamenhof kiel bazon por nia lingvo. Li estis vera pioniro, kiam li iniciatis lingvon por ”homoj kun homoj“. Ni ne forgesu tian heredaĵon.

Ankoraŭ necesas pensi pri rasismo О расизме еще надо думать