×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Algoj havas multajn talentojn

Algoj havas multajn talentojn

Algoj eble ne apartenas al la plej popularaj plantoj - ili ne estas okulfrape belaj, sed estas ĝenaj ĉe naĝado. Malgraŭ tio ili kapablas multe kaj estas ekstreme utilaj.

Unu afero estas klara: La vivo kiel ni ĝin konas hodiaŭ. sen algoj ne ekzistus. Algoj estas la plej malnovaj plantoj de la mondo kaj ili portis antaŭ ĉirkaŭ tri miliardoj da jaroj la oksigenon sur la teron. Ankaŭ hodiaŭ ili produktas ankoraŭ inter 50 kaj 80 procentojn de la entuta oksigeno.

Algoj aperas en maroj, lagoj. riveroj, marĉetoj. Kelkaj specioj povas disvolvi tiel grandegajn florojn ke oni povas eĉ vidi tion el la kosmo. Algoj ankaŭ troviĝas sur tegmentoj kaj sur fasadoj de konstruaĵoj. Kiel likenoj ili vivas simbioze kun fungoj, ekzemple sur arboj aŭ muroj.

Ekzistas mondskale pli ol 400.000 algaj specioj, supozas esploristoj. El tiuj nur ĉirkaŭ 20 procentoj estas ĝis nun konataj. Malgraŭ tio algoj estas multflanke utiligeblaj: Oni aplikas ilin plej ofte en la nutraĵindustrio, sed ankaŭ en la metio de konstruado, kaj en la industrioj pri farmacio, teksaĵoj kaj bioenergio. Sciencistoj vidas ke algoj havas ankoraŭ pli da kaŝitaj talentoj.

Algoj estas uzataj en la medicino. Certaj konsisteroj de la ruĝaj algoj, la tiel nomataj sulfataj polisaĥaridoj, posedas kontraŭinflamajn, kontraŭtumorajn kaj imunologiajn funkciojn. Ili povus eĉ esti utilaj en la kuracado de kovim-19. Kontraŭ la pandemio de gripo H1N1 la ruĝaj algoj estis efikaj, kiel tion konfirmas la Monda Sanorganizo.

Algoj liveras multajn nutrajn substancojn, ekzemple proteinojn, magnezion, kalcion kaj la vitaminojn A, B12 kaj C. Eĉ se vi ne ŝatas aziajn pladojn, vi certe jam englutis kelkajn algojn: Ili estas kiel ligilo grava konsistero en planta lakto, pudingo, jogurto kaj eĉ en glaciaĵo kaj estas aplikataj kiel stabilizilo en margarino kaj freŝa fromaĝo.

Dum septembro de la jaro 2020 estis starigita "alga arbo" en la franca urbo Tuluzo, por purigi la aeron. Celo de la eksperimento estas filtrigi 200.000 kubajn metrojn da urba aero per mikroalgoj kaj per tio kapti unu tunon da karbondioksido en jaro. Se la esperoj pri pura aero konfirmiĝos, algaj arboj en urboj verŝajne pli ofte aperos.

Ĉu algoj povus esti la estonteco de la konstru-industrio? En Hamburgo staras jam ekde la jaro 2013 alga domo. La verda fasado konsistas el fotobiokolektiloj kiuj enhavas mikroalgojn. En la vitraj fasadaj elementoj kiuj estas plenigitaj per akvo la algoj estas bredataj kaj vendataj tiam kiel nutraĵo. La energio el la fotosintezaj procezoj de la algoj servas aliflanke por hejti la konstruaĵon.

Francaj esploristoj eltrovis ke eblas ankaŭ produkti asfalton el algoj. La plantoj anstataŭos la naftoenhavan bitumon. Tiel eblas ŝpari la trovaĵojn de nafto. Kaj ne nur tio eblas: En Japanio ekde la jaro 2014 veturadas aŭtobuso kiu survojas helpe de alga dizelo. Tiu fuelo povus redukti klimatodamaĝajn enaerigojn je pli ol la duono, elkalkulis esploristoj.

Brunaj algoj estas sekigataj, dishakataj, muelataj kaj fine ligataj en celulozajn fibrojn. Tiu materialo nomiĝas "Seacell" el kiu eblas fari vestaĵojn. El alga oleo aliflanke eblas produkti ŝaŭm-sandalojn. La mola bio-ŝaŭmo povas esti malkomponata de mikroorganismoj same rapide kiel plantoj aŭ manĝaĵorestaĵoj.

Nu, estas klare ke algoj ne povas haltigi la maljuniĝon - sed ili povas helpi por ne videbligi tion. Proksimume 50 algaj specioj servas por kosmetikaj aplikoj en koncernaj hoteloj kaj beleco-salonoj. La naturaj efiksubstancoj de la algoj laŭdire estas multpromesa rimedo kontraŭ maljuniĝo de la haŭto kaj stresosulkoj.

Algoj havas multajn talentojn Algae have many talents