×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Akvo en la kerno de la Tero

Akvo en la kerno de la Tero

La kerno de la Tero estas giganta rezervujo. Laŭ sciencistoj, ĝi kaŝas pli da akvo ol la oceanoj.

Esploristoj de la brita Universitata Kolegio Londono atingis surprizan eltrovon. Laŭ iliaj simuladoj, ĝis tri kvaronoj de la hidrogeno ĉeestanta en la formiĝado de nia planedo eble ankoraŭ enhaviĝas en la kerno.

Antaŭ ĉirkaŭ 4,6 miliardoj da jaroj, la planedo Tero formiĝis. En la komenco, laŭ sciencistoj, estis polvaj eroj, kies kolizioj komencis formi malgrandajn korpojn, kiuj pro sia gravito komencis altiri aliajn erojn kaj ĉirkaŭajn gasojn. Kun pliaj kolizioj, pli kaj pli grandaj korpoj komencis formiĝi, kreante kvar "terajn praplanedojn", Merkuron, Venuson, Teron kaj Marson. Laŭ la plej nova malkovro fare de sciencistoj de la Fakultato pri Matematikoj kaj Fiziko de la Universitata Kolegio Londono, hidrogeno eble eniris la planedon dum la formiĝado de la Tero. Laŭ d-ro Yungu Li kaj lia teamo, la gaso povus esti malvarmiĝinta kaj restinta en tavolo sur la limo inter la termantelo kaj la kerno de la Tero. Ĝis nun sciencistoj kredis, ke multe da hidrogeno eskapis el la atmosfero.

Ĉar ne eblas trarigardi la kernon de la Tero, la sciencistoj devis procedi pri simulado. La hidrogeno estis analizita per tio, kiel ĝi kondutas ĉe alta premo kaj temperaturo, t.e. sub kondiĉoj ĉe la limo inter la termantelo kaj la kerno de la Tero. La sciencistoj observis la konduton de hidrogeno ĉe premo inter 20 kaj 135 GPa kaj temperaturo inter 2.800 kaj 5.000K (t.e.2.526.850 al 4.726.850°C).

Surbaze de la rezultoj de la esplorado, ili konkludis, ke pli ol tri kvaronoj de la hidrogeno de la frua Tero probable "eniris" en la kernon. Laŭ Yungu Li kaj lia teamo, la kerno estas io kiel granda rezervujo, kiu enhavas la plej grandan parton de la akvo sur la planedo Tero. La teamo publikigis la rezultojn en scienca revuo.

Li kaj lia teamo diras, ke la esplorado sugestas, ke "kiam la kerno komencis disiĝi de la ŝelo en formo de likva fero, la plej granda parto de la akvo ĉeestanta dum la procezo estis allogita de la likva fero, helpanta formi la kernon." La demando pri ekzakte kiom da akvo estas en la kerno, tamen restas nerespondita.

Laŭ sciencistoj, la malkovro povus esti revolucia ne nur ĉar ni povus ekscii kiom da akvo la planedo fakte enhavas, sed ankaŭ kiuj estas la originoj kaj la historio de ĉi tiu fluidaĵo sur la Tero. "Ankoraŭ estas multe da necerteco pri akvo sur la Tero, sed almenaŭ nia studo montris, ke la kerno estas la plej granda rezervujo de akvo sur la planedo," diris Yungua Li laŭ la hispana servilo ABC. "Nia studaĵo certe ne povas doni definitivan respondon," Li koncedas por ABC. "Sed surbaze de la plej novaj izotopaj studoj kaj la modelo de la Tero, eble estas pli da akvo en la kerno ol troviĝas en la kvin oceanoj," diras la sciencisto.

Akvo en la kerno de la Tero Wasser im Kern der Erde Water in the core of the Earth Agua en el núcleo de la Tierra Água no centro da Terra Вода в ядре Земли