×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Aerŝipo transportos hakitajn arbojn

Aerŝipo transportos hakitajn arbojn

Pro la malkresko de la flugtrafiko la aviadil-produkta industrio troviĝas en severa krizo. Dume alternativaj flugaparatoj por transportado de produktoj ricevas novan ŝancon pri ekonomia aplikado. Ĉiama kandidato por tiu celo estas aerŝipoj, kiuj kapablas transporti pezajn objektojn tra longaj distancoj je tre favoraj kostoj. La franca firmao "Flying Whales" (flugantaj balenoj) konstruos du grandegajn hangarojn en la municipo Laruscade, en la sudokcidenta departemento Gironde, kie oni produktos aerŝipojn kun transportkapacito de 60 tunoj. Tiucele kreiĝos 200 ĝis 300 laborpostenoj. La juna franca kompanio instaliĝos en Laruscade por produkti medikonvenajn rigidajn aerŝipojn por transportado de pezaj ŝarĝoj. Tion anoncis en julio la firmao kaj la regiono Novakvitanio kiuj estas akciuloj de la projekto.

La unua el ĉi tiuj novspecaj flugmaŝinoj estos destinita al la Nacia Arbara Oficejo (ONF), akciulo en la kompanio, por transporti hakitajn arbojn en malfacile alireblaj arbaraj zonoj. Antaŭ la gazetaro en Bordozo, la prezidanto de Flying Whales Sébastien Bougon substrekis la "esence" verdan karakteron de la maŝino, kies levo estos havigita per heliumo. "Niaj aerŝipoj konsumos 50-oble malpli da energio por moviĝi ol aviadilo aŭ helikoptero, kompare kun la sama maso transportita", li klarigis. La propulso "povus esti tute elektra kaj tiel enaerigos neniujn substancojn". Aldone, "la maŝino ŝarĝos kaj malŝarĝos dum senmova flugo, super haveno aŭ arbaro, tra ventra pordo, lasante neniun spuron sur la grundo," li diris. Sekve, ne necesas artefari aŭ modifi la grundon por ĝin akcepti.

La konstruado de la fabriko komenciĝos venontjare kaj la inĝenierado por la projekto finiĝos post 24 ĝis 36 monatoj. La unua aerŝipo estos preta en la jaro 2023 por 18 monatoj da provoj, kun unua flugo komence de 2024, la operacia aprobo de la ŝipo estas planita por 2025. Ĝis tiu dato la projekto bezonos 450 milionojn da eŭroj da investo, laŭ Sébastien Bougon, kiu ne planas etendi ĝin al pasaĝertransporto. Ĉi tio estas "progresiga projekto", precipe el media vidpunkto, substrekis la prezidanto de Novakvitanio Alain Rousset. La municipo Laruscade povis oferti areon sufiĉe grandan, ebenan, homogenan kaj proksiman al la aŭtovojo por establi la necesan infrastrukturon. Por konstrui "la plej grandan flugmaŝinon en la mondo", necesas hangaro 250 metrojn longa kaj 60 metrojn alta. La fabriko servos kiel modelo por tiuj, kiuj poste estos establitaj en Kanado, en la provinco de Kebekio kaj en Ĉinio.

Aerŝipo transportos hakitajn arbojn Дирижабль доставит срубленные деревья