×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, 200-jara Florence

200-jara Florence

Estas almenaŭ kurioze, ke en plena kronvirusa pandemio, en ĉi tiu jaro 2020, la mondo devas rememori pri Florence Nightingale, en la 200-jara jubileo de ŝia naskiĝo. Tiu eksterordinara virino lasis al ni heredaĵon de humanismo, kiu ankoraŭ instruas kaj inspiras. Ŝi kunigis homamon, religiemon kaj sciencon en tute ekvilibra maniero. Indas rigardi al ŝi denove, en plena monda sankrizo, ĉar pluraj ŝiaj iniciatoj estas ankoraŭ tute aktualaj (ekzemple, lavado de manoj).

Ŝi naskiĝis en Florenco (jen la deveno de ŝia nomo), en 1820, en riĉa brita familio. En 1860 ŝi sukcesis fondi Lernejon de Flegarto en Londono, kiu fariĝis mejloŝtono rilate la modernan Flegarton.

Ŝia patro estis modernmensa homo, kiu apogis altan edukadon al virinoj kaj pli bonajn sociajn kondiĉojn. Florence do lernis plurajn lingvojn, muzikon, historion kaj religion. De sia frua aĝo ŝi interesiĝis pri helpo al malriĉaj homoj kaj malsanuloj. Je la 14-a aĝojaro, ŝi ricevis “alvokon de Dio” por flegi malsanulojn. Por tio ŝi plenumis trejnadon en Germanujo, Anglujo kaj Francujo. Tiam ŝi rimarkis, ke freŝa aero, lumo, ĝenerala purigado kaj evito de proksimeco al rubaĵoj evitis malsanojn.

Sed la plej elstara agado de Florence okazis dum la Milito en Krimeo (1853-1856), kiam ŝi estis fakte la granda heroino. Ŝi atentis pri la tre malbonhigienaj cirkonstancoj, en kiuj troviĝis la soldatoj. Ĉi tiuj mortis plej ofte ne pro la vundoj mem, sed pro la infektoj, kiuj ĉiam okazis. Per ĝenerala purigado, aerumado kaj bona nutrado, ŝi sukcesis malaltigi la mortokvanton de 42% al 2%. Tio alportis al ŝi internacian rekonon, kaj ŝi plublikigis 800-paĝan libron pri siaj spertoj. En sia agado ŝi uzis profundajn konojn pri statistiko, kaj estis la unua virino, kiu membriĝis al la Reĝa Societo pri Statistiko.

Florence Nightingale fariĝis legenda figuro en la historio de medicino, konata kiel “la Damo kun Lampo”, alude al oleolampo, kiun ŝi konstante portis dum la vizitoj al siaj malsanuloj kaj vunditoj. Ŝi estis la simbolo mem de flegarto kaj solidareco.

Iom ironie, ŝi mortis de konsekvencoj de infekto, en la jaro 1910.


200-jara Florence 200-year-old Florence 200年の歴史を持つフィレンツェ

Estas almenaŭ kurioze, ke en plena kronvirusa pandemio, en ĉi tiu jaro 2020, la mondo devas rememori pri Florence Nightingale, en la 200-jara jubileo de ŝia naskiĝo. Tiu eksterordinara virino lasis al ni heredaĵon de humanismo, kiu ankoraŭ instruas kaj inspiras. That extraordinary woman has left us a legacy of humanism that still teaches and inspires. Ŝi kunigis homamon, religiemon kaj sciencon en tute ekvilibra maniero. She brought together humanity, religiosity and science in a completely balanced way. Indas rigardi al ŝi denove, en plena monda sankrizo, ĉar pluraj ŝiaj iniciatoj estas ankoraŭ tute aktualaj (ekzemple, lavado de manoj). It is worth looking at her again, in the midst of a global health crisis, as several of her initiatives are still quite current (e.g., hand washing).

Ŝi naskiĝis en Florenco (jen la deveno de ŝia nomo), en 1820, en riĉa brita familio. She was born in Florence (this is the origin of her name), in 1820, into a wealthy British family. En 1860 ŝi sukcesis fondi Lernejon de Flegarto en Londono, kiu fariĝis mejloŝtono rilate la modernan Flegarton. In 1860 she succeeded in founding a School of Nursing in London, which became a milestone in modern Nursing.

Ŝia patro estis modernmensa homo, kiu apogis altan edukadon al virinoj kaj pli bonajn sociajn kondiĉojn. Her father was a modern-minded man who supported higher education to women and better social conditions. Florence do lernis plurajn lingvojn, muzikon, historion kaj religion. Florence therefore learned several languages, music, history and religion. De sia frua aĝo ŝi interesiĝis pri helpo al malriĉaj homoj kaj malsanuloj. Je la 14-a aĝojaro, ŝi ricevis “alvokon de Dio” por flegi malsanulojn. At the age of 14, she received a "call from God" to care for the sick. Por tio ŝi plenumis trejnadon en Germanujo, Anglujo kaj Francujo. For this she completed training in Germany, England and France. Tiam ŝi rimarkis, ke freŝa aero, lumo, ĝenerala purigado kaj evito de proksimeco al rubaĵoj evitis malsanojn. Then she realized that fresh air, light, general cleaning and avoidance of proximity to rubbish prevented diseases.

Sed la plej elstara agado de Florence okazis dum la Milito en Krimeo (1853-1856), kiam ŝi estis fakte la granda heroino. But Florence's most notable performance took place during the Crimean War (1853-1856), when she was in fact the great heroine. Ŝi atentis pri la tre malbonhigienaj cirkonstancoj, en kiuj troviĝis la soldatoj. She paid attention to the very unhygienic circumstances in which the soldiers found themselves. Ĉi tiuj mortis plej ofte ne pro la vundoj mem, sed pro la infektoj, kiuj ĉiam okazis. These died most often not from the wounds themselves, but from the infections that always occurred. Per ĝenerala purigado, aerumado kaj bona nutrado, ŝi sukcesis malaltigi la mortokvanton de 42% al 2%. Through general cleaning, aeration and good nutrition, she managed to lower the death rate from 42% to 2%. Tio alportis al ŝi internacian rekonon, kaj ŝi plublikigis 800-paĝan libron pri siaj spertoj. This brought her international recognition, and she published an 800-page book about her experiences. En sia agado ŝi uzis profundajn konojn pri statistiko, kaj estis la unua virino, kiu membriĝis al la Reĝa Societo pri Statistiko. In her work she used a deep knowledge of statistics, and was the first woman to join the Royal Society of Statistics.

Florence Nightingale fariĝis legenda figuro en la historio de medicino, konata kiel “la Damo kun Lampo”, alude al oleolampo, kiun ŝi konstante portis dum la vizitoj al siaj malsanuloj kaj vunditoj. Florence Nightingale became a legendary figure in the history of medicine, known as "the Lady with a Lamp", in reference to an oil lamp she constantly carried during visits to her sick and wounded. Ŝi estis la simbolo mem de flegarto kaj solidareco. She was the very symbol of nursing and solidarity.

Iom ironie, ŝi mortis de konsekvencoj de infekto, en la jaro 1910. Somewhat ironically, she died of an infection in 1910.