Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 03: Maresto, mal-vortoj, marmoro
Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu,
la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi verkojn el la kreemaj mensoj de Esperantujo.
Mi estas Laŭrenco, kaj jen la verkoj pri kiuj mi parolos hodiaŭ.
Vi estas maro, kun muziko de J. Jurkunas,
La bona lingvo, de Claude Piron,
kaj Marmoro, de Baldur Ragnarsson.
Hodiaŭ mi pasigos multe da tempo parolante pri la eseo de Claude Piron,
do antaŭ tia seriozaĵo, ni kantu.
Vi estas maro estas bela poemeto de William Auld,
por kiu komponis muzikon iu J. Jurkunas.
Kiu estas li, mi ne scias, sed mi dankas lin; mi tre ĝuis lian muzikigon.
Kaj nun mi volas ludi ĝin por vi.
Fakte la virino kiu kantis ĝin en la versio, kiun mi aŭdis, kantas multe pli bele ol mi,
do mi aldonis la ligilon al tio en la videopriskribo,
sed kantojn oni disvastigu kantante, ĉu ne? Do, al la gitaro!
Vi estas maro, kiun mi navigas
sed kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj.
Sur via sino hula min kavigas ventegoj,
aŭ min lulas zefirpeloj.
Kaj malgraŭ fridoj, spite al la tromboj,
animo mia ĝojas sur l'ondaro.
Mi volas veli plu sur viaj ondoj,
kaj fine droni, droni en la maro
de vi.
Vi estas maro, kiun mi navigas
sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj.
Sur via sino hula min kavigas ventegoj,
aŭ min lulas zefirpeloj.
Do, jen la plej longa parto de tiu ĉi epizodo, en kiu mi parolos pri "La bona lingvo,"
kaj unue mi diru, se vi ankoraŭ ne legis ĝin, iru legi ĝin. Mi atendos.
Bone, tio ne necesas, sed mi ne povos resumi ĝin entute, kaj se vi ne scias:
Claude Piron estas konenda Esperantisto,
li estis psikologo kaj tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj,
kaj se vi havas ian ajn intereson pri tradukarto, semantiko, aŭ lingva stilo rilate al Esperanto,
al tiu ĉu bonege verkita kaj vaste vendita verko vi ŝuldas legadon.
Se vi ne havas tian intereson, bonvenon al 8 minutoj de enuo.
La eseo pritaktas multajn temojn, kaj mi ne povas nek volas paroli pri ĉio.
Multe el ĝi ŝajnis al mi sufiĉe maldubinde,
kaj ankaŭ sufiĉe jam komprenite de ĉiu,
kiu flue parolas aŭ Esperanton aŭ alian duan lingvon.
Ekzemple, ofte ne eblas traduki unuopan vorton unuvorte,
kaj tio ne signifas, ke la cellingvo havas mankon, nek ke la alia havas troecon.
Aŭ simile, io valora kaj utila de Esperanto estas ĝia gramatiko,
kiu malbare konformas al la naturaj lingvaj emoj de la homa racio.
Se vi malkonsentas, nu, kun vera intereso mi volas aŭskulti vian argumenton,
sed nun, anstataŭ tiaj sufiĉe firmaj tezoj,
mi volas priparoli kelkajn temojn, pri kiuj la Esperantistaro daŭre luktadas.
Tamen, vi legontaj nelegintoj, ne preterlegu tiujn paĝojn,
ĉar Piron klarigas tion ĉi multe pli belvorte kaj ekzemploplene ol mi.
Multaj homoj malŝatas "mal".
Piron forte defendas ĝin. Kaj jen tie jen tie mi konsentas kun li.
"Mal" estas nemalhavebla elemento de nia vortkrea sistemo,
kaj ĝi donas al ni interesajn eblojn:
vortoj kiel "malpaco", "malfesti", "maltoleri": bonaj, utilaj, secoplenaj vortoj.
Sed mi vetas, ke almenaŭ kelkaj el ili estas por vi ne apartaj konceptoj;
ke vi komprenas ilin per la kernaj vortoj, maligante ilin.
Se ili estas por vi novaj, tio estas neevitebla;
se vi neniam aŭdis "malpaco", unue vi tuj pensos pri paco,
kaj poste, eble rapidege - pri ia malo.
Tio ĉi ne estas necese problemo.
Mi alte aprezas la kapablon de mal turni niajn pensojn al novaj sencoj.
Sed kio pri oftaj vortoj kiel malvarma?
Piron dirus, ke se vi ne tuj sentas la malvarmecon de malvarmo, senpere de varma,
vi ne sufiĉe flue komprenas Esperanton.
Iasence li pravas.
La vorto oftas sufiĉe, ke niaj sencinformiloj de ĝi devus esti tiaj situacioj,
en kiuj ni aŭdas aŭ legas ĝin:
vintro, glacio, la norda oceano, la grundo de la luno. Jen "malvarma".
Sed eĉ se ni ne aŭdas varma, jen estas ĝi, malkaŝe kaŝita.
La vorto mem volas diri al ni, "Malvarma?"
"Tio estas nur la manko, la malo, eĉ ia speco de varmo."
Science ĝi pli aŭ malpli pravas. Sed imprese, tute ne.
Eĉ konsentante kun Piron, ke ĉiu koncepto kaj sia malo jinjange enhavas unu la alian,
mi forte kredas, ke malvarmo meritis propran, nederivitan nomon.
Nu, ni ne diras jino kaj maljino - manko de la vorto jango povus sugesti,
eĉ senkonscie, ke unu el la du estas la baza, unua koncepto, kaj la alia, la alia.
Kaj ni ne eĉ parolu pri malfeliĉo.
Mi certe ne bone komprenas tiun spiritaron
kies efemeraj voĉoj kondukas nin tra la humoroj,
sed kun sufiĉa memfido mi diras,
ke neniu el ili kuŝas nete ĉe la malaj ekstremoj de ia lineara kontinuo.
Eĉ malvarmeco ne prezentas tian kontinuon;
ne forgesu ke varma tago en vintro povas esti malvarma somere.
Tamen, kion mi faru?
Anstataŭ malvarma mi ne diras frida,
kaj ĉar multe ne komprenus min, kaj ĉar ĝi ne estas ofta vorto,
kaj ofteco estas parto de la impreso de vortoj.
Malvarmo estas tre ofta, universala, eble mi diru prima koncepto,
do ĝia nomo devas esti same baza kaj ofta.
Kaj tiu vorto en Espernato ja estas malvarma.
Ĉar tio ne ŝajnas ŝanĝiĝonta, mi ja simple plendas sencele.
Sed mi volas fari eksperimenton.
Ĉu fluaj parolantoj komprenas malvarma senpere de varma?
Mi proponas la jenon.
Eksperimenton en kiu partoprenantoj vidos vorton - ekzemple, malvarma -
kaj devos elekti la ĝustan bildon - en tiu kazo, de glacio anstataŭ fajro.
Per preciza tempomezurilo ni vidu:
ĉu la malvortoj - eĉ la oftaj malvortoj - estos iomete pli malfacilaj?
Ĉu ni devos pensi iomete pli por kompreni ilin?
Mi ne scias, sed kiam mi havos tempon,
mi certe pli pripensos kaj provos fari la eksperimenton. Mi scivolegas.
Bone, post nur unu temo el La bona lingvo, mi jam eluzis tro da tempo.
Do mi parolos pli pri tiu ĉi verko estontece, eble en la venonta elsendo, eble alie,
do se vi interesiĝis, unue legu la verkon, kaj poste diru al mi, pri kio vi volas paroli,
kaj kiamaniere, kaj ni daŭrigos la diskutadon.
Kaj nun, fine, senkomente, mi legos por vi bonegan, fortan poemon de Baldur Ragnarsson,
el lia poemaro "La fontoj nevideblaj". Jen "Marmoro".
Eliro ŝajne eblas, sed tamen la obskuro
detalojn tiel kaŝas, ke nepras lanta iro
por gardi sin de akroj, do teni sin ĉe l'muro
necesas kaj ne pensi pri helpo de inspiro.
Aŭ eble min atendas post lasta grotangulo
figuro el marmoro, senviva sed persista
pri digno de ekzisto kaj rajto de stimulo
al vortoj de esploro sen emo defetista?
Kaj se la sun' tralumos kun palpaj bril-osciloj
por ŝanĝi la marmoron al vivsignifa gloro,
mi levos min denove en fasko de rebriloj
kaj flugos senhezite por nova vojesploro.
Mi esperas, ke vi ĝuis tiun ĉi elsendon de Legu, aŭdu, vivu.
Kiel ĉiam, se vi volas paroli pri la verkoj de hodiaŭ aŭ pri alia temo,
aŭ se vi havas demandojn, komentojn, korektojn, proponojn de verkoj,
mi invitas vin skribi al mi per Twitter, aŭ al la jena retpoŝtadreso.
Mi volas danki la teamon de Esperanto-TV pro ilia subtenado,
kaj apartan dankon al vi, kiuj subtenas min per Patreon.
Via helpo kuraĝigas kaj instigas min
daŭre labori por prezenti al vi interesaĵojn el nia bona lingvo.
Se ankaŭ vi volas kaj kapablas helpi min, vidu pli da informoj per la jena ligilo.
Do, ĝis la venonta, kaj dankon pro vidi.