×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Legu, Aŭdu, Vidu, Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 02: Eskapo, libereco, kaj Esperanto-kulturo

Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 02: Eskapo, libereco, kaj Esperanto-kulturo

Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu,

la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi verkojn el la kreemaj mensoj de Esperantujo.

Mi estas Laŭrenco, kaj post la unua epizodo mi ricevis multe da kortuŝaj komentoj pri ĝi

do mi dankas vin, kaj fiere mi daŭre laboros kun vi dum ni profuniĝas en tiun ĉi interesegan mondon.

Ĉar post la parolado de la verkoj mi havas kelkajn notojn pli, ni havas hodiaŭ sufiĉe longan epizodon,

sed se vi bonvole ĉeestos ĉi tie kun mi ĝis la fino, mi promesas peni, ke ĝi al vi valoru.

Do, jen la verkoj pri kiuj mi parolos hodiaŭ.

Eskapo, de Ewa Grochowska,

Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, de Humphrey Tonkin,

kaj Kredu min, sinjorino, de Cezaro Rossetti.

Legu tiun novelon. Trovu ĝin kaj legu ĝin. Ĝi estas tre mallonga.

Ĝi estas rakonto pri Maria, virino en maljunulejo, kiu volas la jenon:

"Eskapi el tiu kaĝo almenaŭ unu fojon!

Forlasi la neelteneblan odoron de pomadoj kaj urino,

spiri puran aeron, retrovi spacon, retrovi sian antaŭan vivon!"

Kaj ĝi legindas ĉar la prozo elstaras. Ĝi brilas.

Pli precize dirite, Groĥovska rakontas flue tra tempoj kaj memoroj tiel,

ke ni spertas la intermiksitajn realojn en la menso de Maria.

Ni vidas ŝin de interne, ŝian spritecon, ŝiajn delikatajn memorojn...

kaj ekstere, ni vidas ŝian izolecon, ŝian flagretantan konscion.

Ekzemple, "Kiam ŝi stariĝas, la dubantaj rigardoj superŝutas ŝin kaj forprenas de ŝi la fidon je ŝiaj kruroj."

Se ni image vidas ŝin kiel la flegistoj, ni vidas nur maljunulinon kiu ne plu kapablas stariĝi, tamen ene ni vidas la psikan barakton.

Ni dubas pri kiel aŭ kien ŝi eskapus, ni timas pri kio okazus,

sed ni volas ke ŝi eskapu, ĉar ŝi volas eskapi. Jen eta citaĵo.

Kiel kutime, ŝi atendas la tagfinon. Nokte ĉio ŝajnas ebla.

La pordo malfermiĝas. Manjo kuras al senĉarma, tabakodora kafejo ĉe la stratangulo, kie atendas ŝin Juliano

Ambaŭ estas dudekjaraj. Ilia unua amo, platoneca, poeziplena, tutpova, transformas la plej obskuran lokon en edenan ĝardenon.

Ĉiuj vortoj de la junulo restis gravuritaj en ŝia memoro.

"Vi estas la plej luma paĝo de mia vivo," li skribis dorse de sia foto.

Tiun ĉi foton ŝi kontemplis dum pluraj jaroj kun naiva espero,

sed Juliano ĵetis la ankr on aliborde de oceano; ili neniam revidis unu la alian.

Dum la tuta nokto ŝi revivas sian ĉagrenon, tiel fortan, tiel realan. Matene ŝi vekiĝas larmoplena.

"Vi ploras, sinjorino Besak? Ne zorgu, via filino foriris nur kelkajn tagojn.

Plu nur unu rimarko: mi notis, ke aperas en la rakonto du aŭ tri laŭvortare "evitindaj" lingvaĵoj,

ekzemple la uzo de "korekta" en la senco de "ĝusta", kaj jen tio:

"Ŝi malfermas la donacojn. Jen la fabeloj far Andersen kaj pupo, kapabla fermi la okulojn."

Ho jes, far Andersen, ĉu vi kaptis tion? Interesaĵo; mi ne sciis, ke efektive iuj diras far.

Kaj kontrolu: neniel ajn ĝi difektas la rakonton.

Mi forte esperas, ke neniu el vi diris "Ĉu? Brila prozo en tiu rakonto, plena de tiaj fidiroj?

Mi ja komprenas kelkajn kialojn de lingvaj evitindaĵoj, kaj samkiel muzikstudentoj evitu paralelajn kvintojn,

mi ne konsilus al vi ignori la admonojn. Sed Grochowska estas neniu komencanto.

Ŝi ne fuŝas Esperanton. Ŝi plenhavas sian lingvon; ŝi regas ĝin;

kaj jen ŝi komponis per ĝi, tiun ĉi grandan, etan verkon.

Tiun rakonton mi trovis en la Belarta rikolto de 2013, kiun bonkore provizis al mi Massimo Ripani,

estro de la retgazeto Disvastigo, kiu temas pri lingvo kaj kulturo, en Esperanto kaj la itala.

Jen ligilo, kaj dankon, Massimo.

Nun mi volas paroli nur iomete pri kelkaj ideoj el eseo de Humphrey Tonkin, kiun mi trovis en la 17a Beletra Almanako.

Por klarigi sian ideon de "kulturo", Tonkin uzas metaforon de lingvo kiel malplena ĉambro,

en kiun la parolantoj portas el siaj kulturoj la lingvajn meblojn por ke ĉiu disponu ilin.

Kaj li aldonas, ke "se lingvo sufiĉe longe akumulas kulturajn elementojn, ĝi tamen atingas certan nivelon de memsufiĉo".

Unue mi klarigu, ke oni ja povas uzi fremdajn kulturerojn por konstrui apartan, propran lingvon.

Ekzemple la angla dum sia historio pruntis multegon da vortoj el la franca,

kaj je iliaj unuaj uzoj, iliaj signifoj kunvenis el la franca,

ĉar, kiel Tonkin diras, "vortoj ne subite signifas"; ili estas kulturaj signifiloj kiuj signifas laŭ kiel ili estis uzataj.

Post tempo tiuj vortoj angliĝis laŭ la uzoj de iliaj novaj posedantoj.

Do eble tiamaniere la prasignifoj de niaj vortoj Esperantiĝas dum ni uzas la lingvon.

Tamen ĉu ekzistas Esperanto-kulturo tiel forta, ke oni povus porti meblojn forĝitajn en ĝi mem el ĝi en la naciajn lingvojn?

Kompreneble neniu povas esti pure Esperantulo; ĉiu Esperantisto estas plurlingva kaj plurkultura.

Sed simile, kiam mi parolas angle miaj esprimoj kaj aludoj ne estas pure anglaj,

ili venas el kulturoj de la Interreto, de muziko kaj matematiko, el Meksiko kaj Japanio.

Do ĉu ni bedaŭru pro ebla manko de indiĝenaj Esperantismoj?

Jen ekzemplo. Supozu, ke mi volas diri, ke io tre longe daŭros.

Se mi estus sportulo, kaj mi scius, ke vi estas fano de usona futbalo, eble

eble mi povus diri, ke ĝi daŭros ĝis la Arizonaj Kardenaloj ĝajnos la Superbolon.

Se mi scias, ke vi konas Bibliajn aludojn, mi povas diri "ĝis Infero plene frostiĝos".

Sed eĉ se vi kaj mi nur havas komune la anglan lingvon, mi ankoraŭ disponas kelkajn ne tute senkolorajn alternativojn,

ekzemple, oni diras "ĝis la bovinoj hejmenvenos."

Tamen en Esperanto, se mi scias nur, ke vi estas Esperantisto, kion mi diras?

Ĉu ĝis la eterna komencanto regos la akuzativon?

Sed mi ne scias, mi ne havas tian pretan paletron da esprimoj, komparoj, komunaj aludoj.

Tonkin dirus, ke mi devus legi pli da nia literaturo. Kaj mi ne malkonsentas! Sed eĉ se ni legus pli,

ĉu ni jam havas nian Don Quixote, nian propran edenan ĝardenon, nian Gandalf, nian Kobayashi Maru?

Niajn bardojn kies liniojn ni eĥadas sen eĉ konscii?

Iuj diros, ke tiaj elementoj malfaciligus Esperanton, kontraŭ ĝiaj celoj; kontraŭ tio, pro kio ĝi estas speciala.

Eble jes, eble jes. Sed kiam ni pro muzpasio rimarkas la bezonon de nova meblo

ni lingvouzantoj ne facile evitas tiun avidan inklinon.

Kaj se ni nepre kompeksigos la aferon, ĉu ne des pli bone, se ni konstruos la meblojn per niaj propraj iloj?

Ne por mistifiki, sed por kompreni; por ke ĉiu pli plene kaj profunde esprimu sin unu al la alia.

Do jen fina demando: ĉu eblas, kaj ĉu dezirindas,

konstrui lingvon kies solaj fontoj estas universalaj homaj spertoj kaj sia propra kulturo?

Kaj kion vi pensas "Esperanto-kulturo"?

Sendu al mi retpoŝtojn, mesaĝojn per Twitter, ni parolu, sed ne plu nun,

ĉar se mi lasas min daŭre paroli pri ĉi tiu interesega temo, ni estos ĉi tie ĝis la nokto-, nokto-fin'.

Mi ne povas diri multe pri Kredu min, sinjorino kion ne jam diris dek aliaj recenzintoj.

La libro estas distra kaj amuza aro da membiografiaj epizodoj de kelkaj jaroj el la vivo de la aŭtoro,

dum kiuj li penis vivteni sin per vendado de varoj, kolporte kaj foire.

Nenio pli nek malpli.

Kaj tiel mi tute ne volas malestimi ĝin; mi diras nur, ke se ĝi havas valoron -- kaj mi dirus tuj ke jes --

se ĝi havas valoron, ĝi estas tia de bona rakonto, pro esti bone rakontita.

Sed antaŭ ol paroli pri tio mi volas prezenti al vi ekzemplan scenon el la libro.

En tiu ĉi, Cezaro ĉeestas kurson por eblaj dungitoj de iu firmao kiu vendas brosojn,

kaj li rakontas la parolon kiun donas la ĉefo al la venduntoj. Jen ĝi.

"Ha bone, tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉivespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu.

Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn;

vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas;

ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi.

Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri mirbrosoj!

Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro;

mirbrosoj povas daŭri eterne!

Nu rigardu al la karto; jes, la vendindika streko altiĝas, sed ne sufiĉe. Ĝi devas altiĝi pli krute;

ĝi devas trans iri la randon de la papero; ni eĉ plialtigos la plafonon por doni vojon al la streko!

Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas.

Se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin.

Ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj.

Ne malkuraĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn.

Tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed...

Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin.

Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpi al virinaro!"

Kaj tia estas la libro -- ne tute ĝuste tia kompreneble,

sed tiaj spritaj, diverskarakteraj okazaĵoj; jen ridindaj, jen banalaj, sed ĉiam amuze kaj ĝueble rakontitaj.

Pli ne atendu; pli ĝi ne pretendas.

Ni estas unuiganta intrigo nek filozofia temo, ni ne observas la evoluon de la roluloj, tamen ne mankas natura fluo.

Se estas iu manko tiaspeca, estas la jena: ĉe la komenco de la libro, la protagonisto - aŭ pli ĝuste dirite, la rakontanto -

li forlasas sian laboron kiel kuiristo por liberigi sin. Li sentas sin enkarcerigita kaj li volas eskapi.

Kaj li eskapas rekte en la karceron de la senĉesa ĉasado de mono.

Mi ja diras, ke ni ne serĉu profundajn temojn, sed mi ne volas ne pensi, kaj aperis la ideo -- la gravega ideo de libereco,

sed li tuj kaj plue sklavigas sin al profito.

Li mokas la ŝafece manipuleblan publikon dum li dependas de ilia aĉetado,

li vendas egale utilaĵojn kaj fatrason kiun bezonas neniu,

kaj kvankam li ja havas ian honestan virton, ho, li ruzegadas.

Kaj pri ĉio ĉi, ĉu li... hontas? Apologias? Fajfas, ridas, sekrete bedaŭras?

Ne eĉ vorton pri tio.

Eble mi eraras. Eble mi ne rajtas juĝi tiel.

Eble la libro estas fakte lertege subtila rilate kiel ĝi traktas la diversajn formojn de libereco.

Sed kiam oni aŭskultas rakonton de ĉi tia lerta rakontisto, ŝajnas al mi nature voli scii pli pri la heroo,

kaj disreviĝi kiam ni komprenas, ke li estas nur homo.

Nu, mi ĝoje plu paroladus pri la libro sed mi jam uzis tro da via tempo.

Legu ĝin, ĝi certe valoras, aŭ nur legu ĉiun duan ĉapitron,

se ne pro intereso, por pliriĉigi vian Esperanton, por studi la rakontarton.

Ĉu la persona lingvostilo de Rossetti imitindas, tio estas ja aparta temo, ĉar la rakonto estas tre kulture ligita.

Alivorte, ĝiaj lingvaj mebloj estas sufiĉe anglecaj.

Kaj malsurprize; ĝi estas kerne kaj vere brita historio.

Jen alia temo pri kiu mi volonte daŭigus, sed tempo elĉerpiĝas, do bone, ni finiĝu. Nur du notoj antaŭ ol ni ĝisos.

Mi kreis konton kun Patreon, kiu estas retejo por faciligi subtenadon.

Mi ŝategas fari ĉi tiun programon por vi, tamen mi ne povas fari ĝin tiel ofte, kiel mi volas.

Do mi petas vin, se vi ŝatas tion, kion mi faras ĉi tie; se vi volas, ke mi faru pli, kaj nur se vi disponas la monon,

subtenu min kaj Legu, Aŭdu, Vivu.

Per via helpo, mi povos aĉeti librojn, plialtigi la kvaliton de la programo,

kaj precipe mi povos dediĉi pli da tempo al la kreado de novaj epizodoj.

Mi pardonpetas, ke post kiam mi arde malaprobis la profitavidon mi petas monon,

sed mi faras ĝin nur ĉar tiamaniere, mi povos esti pli ofte ĉi tie kun vi.

Se vi volas esti subtenanto de Legu, aŭdu, vivu, aŭ nur volas kontribui unuoble,

la ligilo al mia Patreon-paĝo aperas jene kaj en la videopriskribo ĉe YouTube.

Mi dankegos vin pro iu ajn kontribuo, kaj elkore, kaj per la etaj dankaĵoj menciitaj tie.

Due, mi kreis konton ankaŭ ĉe Tŭiter, do se volas scii pri verkoj kiujn mi ne priparolas ĉe la programo,

pri miaj pensoj dum mi serĉas verkojn, kiam mi alŝutos epizodojn aŭ aliajn projektojn,

aŭ se vi nur volas babili kun mi pri bagatelaĵoj en Esperanto,

bonvolu aboni Legu, Aŭdu, Vivu, aŭ eble mi diru "sekvu min!".

Kaj finfine la fino. Refoje mi dankas vian ĉeeston kaj varme invitas viajn komentojn, demandojn, rekomendojn kaj pensojn.

Mi jam pensas pri la venonta epizodo, en kiu interalie mi volas paroli pri La bona lingvo de Claude Piron,

kiun multe el vi rekomendis, kaj mi pensas, ke tio estos tre interesa.

Do ĝis tiam, kaj dankon pro vidi.


Legu, Aŭdu, Vivu - Ep. 02: Eskapo, libereco, kaj Esperanto-kulturo Lesen, hören, leben - Ep. 02: Flucht, Freiheit und Esperanto-Kultur Read, Hear, Live - Ep. 02: Escape, freedom, and Esperanto culture 読んで、聞いて、生きて - Ep. 02: 逃避、自由、そしてエスペラント文化 Lezen, horen, leven - Ep. 02: Ontsnappen, vrijheid en Esperantocultuur Leia, Ouça, Viva - Ep. 02: Fuga, liberdade e cultura esperantista

Saluton, kaj elkoran bonvenon al Legu, aŭdu, vivu, Hello, and welcome to Legu, aŭdu, vivu, Hola y una cálida bienvenida a Leer, escuchar, vivir,

la elsendo ĉe kiu mi recenzas kaj prezentas al vi verkojn el la kreemaj mensoj de Esperantujo. the show where I review and present to you works from the creative minds of the Esperanto community. la transmisión en la que reviso y les presento obras de las mentes creativas de Esperantoland. передача, в которой я рассматриваю и представляю вам работы творческих умов эсперанто.

Mi estas Laŭrenco, kaj post la unua epizodo mi ricevis multe da kortuŝaj komentoj pri ĝi My name is Laŭrenco, and after the first episode I received many touching comments about it, Soy Lawrence, y después del primer episodio recibí muchos comentarios conmovedores al respecto.

do mi dankas vin, kaj fiere mi daŭre laboros kun vi dum ni profuniĝas en tiun ĉi interesegan mondon. so I thank you, and am proud to continue working with you as we go deeper into this fascinating world. así que gracias, y con orgullo seguiré trabajando con ustedes mientras profundizamos en este mundo tan interesante.

Ĉar post la parolado de la verkoj mi havas kelkajn notojn pli, ni havas hodiaŭ sufiĉe longan epizodon, Since after the discussion of the works I have a few other notes, today we have a rather long program, Porque después del discurso de las obras tengo algunas notas más, hoy tenemos un episodio bastante largo, Потому что после выступления работ у меня есть еще несколько заметок, у нас сегодня довольно длинный эпизод,

sed se vi bonvole ĉeestos ĉi tie kun mi ĝis la fino, mi promesas peni, ke ĝi al vi valoru. but if you will kindly stay here with me to the end, I promise to do my best to make it worth your while. pero si tienes la amabilidad de estar aquí conmigo hasta el final, te prometo que intentaré que valga la pena para ti. но если вы любезно останетесь здесь со мной до конца, я обещаю приложить усилия, чтобы это стоило вашего времени.

Do, jen la verkoj pri kiuj mi parolos hodiaŭ. So, here are the works I'll be talking about today: Entonces, aquí están las obras de las que voy a hablar hoy. Итак, об этих работах я и расскажу сегодня.

Eskapo, de Ewa Grochowska, Escape, by Ewa Grochowska, Escape, de Ewa Grochowska,

Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, de Humphrey Tonkin, Translation and original in Esperanto literature, by Humphrey Tonkin, Traducción y original en literatura esperanto, por Humphrey Tonkin,

kaj Kredu min, sinjorino, de Cezaro Rossetti. and Believe me, madam, by Cezaro Rossetti. y Créame, señora, de Caesar Rossetti. и «Поверьте мне, мадам» Чезаре Россетти.

Legu tiun novelon. Trovu ĝin kaj legu ĝin. Ĝi estas tre mallonga. Read this story. Find it and read it. It's very short. Lea esa historia corta. Encuéntrelo y léalo. Es muy breve.

Ĝi estas rakonto pri Maria, virino en maljunulejo, kiu volas la jenon: It's a story about Maria, a woman in an nursing home who wants the following: Es una historia sobre María, una mujer en un asilo de ancianos que quiere lo siguiente:

"Eskapi el tiu kaĝo almenaŭ unu fojon! "Escape from this cage, at least once! "¡Escapa de esa jaula al menos una vez! "Сбежать из этой клетки хотя бы раз!

Forlasi la neelteneblan odoron de pomadoj kaj urino, Leave behind the intolerable odor of ointments and urine, Dejando el insoportable olor a pomadas y orina, Оставить невыносимый запах мазей и мочи,

spiri puran aeron, retrovi spacon, retrovi sian antaŭan vivon!" breathe clean air, find space again, find her life from before!" respire aire limpio, recupere el espacio, recupere su vida anterior! " дышать чистым воздухом, заново открывать космос, заново открывать прежнюю жизнь!»

Kaj ĝi legindas ĉar la prozo elstaras. Ĝi brilas. And it's worth reading because the prose is outstanding. It's brilliant. Y vale la pena leerlo porque destaca la prosa. Eso brilla. И это стоит прочитать, потому что проза выделяется. Он сияет.

Pli precize dirite, Groĥovska rakontas flue tra tempoj kaj memoroj tiel, More precisely, Grochowska narrates fluidly through time and memories in such away Más precisamente, Grohovska narra con fluidez a través de tiempos y recuerdos también, Точнее, Гроховская бегло рассказывает о таких временах и воспоминаниях,

ke ni spertas la intermiksitajn realojn en la menso de Maria. that we experience the blending realities in Maria's mind. que experimentamos las realidades entremezcladas en la mente de Mary. что мы переживаем смешанные реальности в уме Марии.

Ni vidas ŝin de interne, ŝian spritecon, ŝiajn delikatajn memorojn... We see her from within, her wit, her delicate memories... La vemos desde dentro, su ingenio, sus delicados recuerdos ...

kaj ekstere, ni vidas ŝian izolecon, ŝian flagretantan konscion. and from without, we see her isolation, her flickering awareness. y afuera, vemos su aislamiento, su conciencia vacilante. а снаружи мы видим ее одиночество, ее мерцающее сознание.

Ekzemple, "Kiam ŝi stariĝas, la dubantaj rigardoj superŝutas ŝin kaj forprenas de ŝi la fidon je ŝiaj kruroj." For example, "When she stands, the doubtful looks spill over her and strip her of her faith in her legs." Por ejemplo, "Cuando se pone de pie, las miradas vacilantes la abruman y le quitan la confianza en sus piernas". Например: «Когда она встает, сомневающиеся взгляды переполняют ее и лишают ее уверенности в своих ногах».

Se ni image vidas ŝin kiel la flegistoj, ni vidas nur maljunulinon kiu ne plu kapablas stariĝi, tamen ene ni vidas la psikan barakton. If we imagine we see her as the nurses do, we see only an old woman who can no longer stand, but within we see the mental struggle.

Ni dubas pri kiel aŭ kien ŝi eskapus, ni timas pri kio okazus, We doubt about how or where she would escape, we are afraid of what would happen,

sed ni volas ke ŝi eskapu, ĉar ŝi volas eskapi. Jen eta citaĵo. but we want her to escape, because she wants to escape. Here's a little extract.

Kiel kutime, ŝi atendas la tagfinon. Nokte ĉio ŝajnas ebla. As usual, she waits for the end of the day. At night, everything seems possible.

La pordo malfermiĝas. Manjo kuras al senĉarma, tabakodora kafejo ĉe la stratangulo, kie atendas ŝin Juliano The door opens. Mary runs to a homely, tobacco-stained café at the street corner, where Juliano waits for her.

Ambaŭ estas dudekjaraj. Ilia unua amo, platoneca, poeziplena, tutpova, transformas la plej obskuran lokon en edenan ĝardenon. They both are twenty years old. Their first love, platonic, poetic, omnipotent, trasnforms the darkest of places to a garden of Eden.

Ĉiuj vortoj de la junulo restis gravuritaj en ŝia memoro. Every word of the young boy was chistled into her memory.

"Vi estas la plej luma paĝo de mia vivo," li skribis dorse de sia foto. "You are the brightest page of my life," he wrote on the back of his photo.

Tiun ĉi foton ŝi kontemplis dum pluraj jaroj kun naiva espero, She contemplated that photo for many years with naïve hope,

sed Juliano ĵetis la ankr on aliborde de oceano; ili neniam revidis unu la alian. but Juliano cast his anchor by other shores of the ocean; the two would never again see one another.

Dum la tuta nokto ŝi revivas sian ĉagrenon, tiel fortan, tiel realan. Matene ŝi vekiĝas larmoplena. Through the whole night she relives her grief, so strong, so real. In the morning she wakes up tearful.

"Vi ploras, sinjorino Besak? Ne zorgu, via filino foriris nur kelkajn tagojn. "You're crying, Ms. Besak? Don't worry your daughter only went away for a few days."

Plu nur unu rimarko: mi notis, ke aperas en la rakonto du aŭ tri laŭvortare "evitindaj" lingvaĵoj, Just one more remark. I noticed that there appear in the story two or three usages deemed "to be avoided" by the dictionaries,

ekzemple la uzo de "korekta" en la senco de "ĝusta", kaj jen tio: such as the use of "korekta" (relating to correction) to mean "correct", and here's this:

"Ŝi malfermas la donacojn. Jen la fabeloj far Andersen kaj pupo, kapabla fermi la okulojn." "She opens the gifts. Ah, the fairy tales by Andersen, and a doll that can close its eyes!"

Ho jes, far Andersen, ĉu vi kaptis tion? Interesaĵo; mi ne sciis, ke efektive iuj diras far. Oh yes, "far Andersen", did you catch that? An interesting thing; I didn't know that some people actually say "far". (Standard: "de")

Kaj kontrolu: neniel ajn ĝi difektas la rakonton. And check for yourself: in no way does it tarnish the story.

Mi forte esperas, ke neniu el vi diris "Ĉu? Brila prozo en tiu rakonto, plena de tiaj fidiroj? I very much hope that none of you said "What? brilliant prose in this story, full of such drivel?"

Mi ja komprenas kelkajn kialojn de lingvaj evitindaĵoj, kaj samkiel muzikstudentoj evitu paralelajn kvintojn, I do understand some reasons for linguistic proscriptions, and just as music students are to avoid parallel fifths,,

mi ne konsilus al vi ignori la admonojn. Sed Grochowska estas neniu komencanto. I wouldn't advise you to avoid the admonitions. But Grochowska is no beginner.

Ŝi ne fuŝas Esperanton. Ŝi plenhavas sian lingvon; ŝi regas ĝin; She doesn't mishandle Esperanto. She fully possesses her language. She controls it.

kaj jen ŝi komponis per ĝi, tiun ĉi grandan, etan verkon. And we see how, with it, she created this great little work.

Tiun rakonton mi trovis en la Belarta rikolto de 2013, kiun bonkore provizis al mi Massimo Ripani, I found this story in the 2013 Beletra Rikolto, which was generously provided to me by Massimo Ripani,

estro de la retgazeto Disvastigo, kiu temas pri lingvo kaj kulturo, en Esperanto kaj la itala. owner of the online journal Disvastigo, which is about language and culture, in Esperanto and Italian.

Jen ligilo, kaj dankon, Massimo. Here's a link, and thank you Massimo.

Nun mi volas paroli nur iomete pri kelkaj ideoj el eseo de Humphrey Tonkin, kiun mi trovis en la 17a Beletra Almanako. Now I want to speak just a little about some ideas from the essay by Humphrey Tonkin, which I found in the 17th Beletra Almanako.

Por klarigi sian ideon de "kulturo", Tonkin uzas metaforon de lingvo kiel malplena ĉambro, To clarify his idea of "culture", Tonkin uses a metaphor of language as an empty room,

en kiun la parolantoj portas el siaj kulturoj la lingvajn meblojn por ke ĉiu disponu ilin. into which the speakers bring, from their cultures, the linguistic furniture so that all may make use of them.

Kaj li aldonas, ke "se lingvo sufiĉe longe akumulas kulturajn elementojn, ĝi tamen atingas certan nivelon de memsufiĉo". And he adds that "if a language accumulates these cultural elements for long enough, it nonetheless attains a certain level of self-sufficiency.

Unue mi klarigu, ke oni ja povas uzi fremdajn kulturerojn por konstrui apartan, propran lingvon. First I should clarify that one can certainly use pieces of foreign cultures to construct one's own distinct language.

Ekzemple la angla dum sia historio pruntis multegon da vortoj el la franca, For example, English, throughout its history, borrowed a great many words from French,

kaj je iliaj unuaj uzoj, iliaj signifoj kunvenis el la franca, and upon their first uses, their meanings came together with them from Frnench,

ĉar, kiel Tonkin diras, "vortoj ne subite signifas"; ili estas kulturaj signifiloj kiuj signifas laŭ kiel ili estis uzataj. since, as Tonkin says, "words do not suddenly have meaning," they are cultural signifiers whose meanings depend on how they are used.

Post tempo tiuj vortoj angliĝis laŭ la uzoj de iliaj novaj posedantoj. Over time, these words became English words according to the usages of their new owners.

Do eble tiamaniere la prasignifoj de niaj vortoj Esperantiĝas dum ni uzas la lingvon. So perhaps in this way, the original meanings of our words become Esperanto meanings as we use the language.

Tamen ĉu ekzistas Esperanto-kulturo tiel forta, ke oni povus porti meblojn forĝitajn en ĝi mem el ĝi en la naciajn lingvojn? But does there exist an Esperanto culture so strong, that one can carry furniture, forged in that culture itself, out into the national languages?

Kompreneble neniu povas esti pure Esperantulo; ĉiu Esperantisto estas plurlingva kaj plurkultura. Of course, nobody can be purely of Esperanto culture; every Esperanto speaker is multicultural and multilingual.

Sed simile, kiam mi parolas angle miaj esprimoj kaj aludoj ne estas pure anglaj, But similarly, when I speak English my expressions and allusions aren't purely English;

ili venas el kulturoj de la Interreto, de muziko kaj matematiko, el Meksiko kaj Japanio. they come from cultures of the Internet, from music and mathematics, from Mexico and Japan.

Do ĉu ni bedaŭru pro ebla manko de indiĝenaj Esperantismoj? So should we then regret a possible lack of indigenous Esperantisms?

Jen ekzemplo. Supozu, ke mi volas diri, ke io tre longe daŭros. Here's an example. Suppose I want to say that something will last a very long time.

Se mi estus sportulo, kaj mi scius, ke vi estas fano de usona futbalo, eble If I were into sports, and I knew that you were a fan of American football, perhaps

eble mi povus diri, ke ĝi daŭros ĝis la Arizonaj Kardenaloj ĝajnos la Superbolon. I could say that it would last until the Arizona Cardinals won the Superbowl.

Se mi scias, ke vi konas Bibliajn aludojn, mi povas diri "ĝis Infero plene frostiĝos". If I know that you understand Biblical allusions, I can say "until Hell freezes over."

Sed eĉ se vi kaj mi nur havas komune la anglan lingvon, mi ankoraŭ disponas kelkajn ne tute senkolorajn alternativojn, But even if you and I have only the English language in common, I still have at my disposal some not entirely colorless alternatives;

ekzemple, oni diras "ĝis la bovinoj hejmenvenos." for example, one can say "till the cows come home."

Tamen en Esperanto, se mi scias nur, ke vi estas Esperantisto, kion mi diras? But in Esperanto, if I know only that you speak Esperanto, what do I say?

Ĉu ĝis la eterna komencanto regos la akuzativon? Perhaps... until the eternal beginner masters the accusative?

Sed mi ne scias, mi ne havas tian pretan paletron da esprimoj, komparoj, komunaj aludoj. But I don't know, I don't have that sort of ready palette of expressions, comparisons, shared allusions.

Tonkin dirus, ke mi devus legi pli da nia literaturo. Kaj mi ne malkonsentas! Sed eĉ se ni legus pli, Tonkin would say that I should read more of our literature. And I don't disagree! But even if we were to read more,

ĉu ni jam havas nian Don Quixote, nian propran edenan ĝardenon, nian Gandalf, nian Kobayashi Maru? do we already have our Don Quixote, our very own Garden of Eden, our Gandalf, our Kobayashi Maru?

Niajn bardojn kies liniojn ni eĥadas sen eĉ konscii? Our bards, whose lines we echo without even meaning to?

Iuj diros, ke tiaj elementoj malfaciligus Esperanton, kontraŭ ĝiaj celoj; kontraŭ tio, pro kio ĝi estas speciala. Some will say that such elements would add difficulty to Esperanto, contrary to its goals, and to that for which it is special.

Eble jes, eble jes. Sed kiam ni pro muzpasio rimarkas la bezonon de nova meblo Maybe so, maybe so. But when we, struck by passion of the Muses, notice the need for some new furniture,

ni lingvouzantoj ne facile evitas tiun avidan inklinon. we language users do not easily avoid that eager impulse.

Kaj se ni nepre kompeksigos la aferon, ĉu ne des pli bone, se ni konstruos la meblojn per niaj propraj iloj? And if we will without fail introduce difficulty, is it not all the better if we construct it with our own tools?

Ne por mistifiki, sed por kompreni; por ke ĉiu pli plene kaj profunde esprimu sin unu al la alia. Not to confound, but to understand; so that all can more fully and profoundly express themselves to one another.

Do jen fina demando: ĉu eblas, kaj ĉu dezirindas, So one last question: is it possible, or worth wanting,

konstrui lingvon kies solaj fontoj estas universalaj homaj spertoj kaj sia propra kulturo? to construct a language whose only sources are universal human experiences and its own inherent culture?

Kaj kion vi pensas "Esperanto-kulturo"? And what do you think about "Esperanto culture"?

Sendu al mi retpoŝtojn, mesaĝojn per Twitter, ni parolu, sed ne plu nun, Send me emails, messages on Twitter, let's talk, but no longer now,

ĉar se mi lasas min daŭre paroli pri ĉi tiu interesega temo, ni estos ĉi tie ĝis la nokto-, nokto-fin'. because if I let myself keep talking about this fascinating topic, we'll be here until the end, the end o' the night.

Mi ne povas diri multe pri Kredu min, sinjorino kion ne jam diris dek aliaj recenzintoj. I can't say much about "Believe me, madam!" that ten other critics haven't already said.

La libro estas distra kaj amuza aro da membiografiaj epizodoj de kelkaj jaroj el la vivo de la aŭtoro, The book is a fun, amusing collection of autobiographical episodes from a few years of the author's life,

dum kiuj li penis vivteni sin per vendado de varoj, kolporte kaj foire. during which he was trying to make a living selling goods, door to door and at exhibitions.

Nenio pli nek malpli. Notihing more, nothing less.

Kaj tiel mi tute ne volas malestimi ĝin; mi diras nur, ke se ĝi havas valoron -- kaj mi dirus tuj ke jes -- And in so saying I don't at all mean to disparage it; I just mean that if it has worth - and I would say yes, without hesitation -

se ĝi havas valoron, ĝi estas tia de bona rakonto, pro esti bone rakontita. if it has worth, it is that of a good tale, by virtue of being well told.

Sed antaŭ ol paroli pri tio mi volas prezenti al vi ekzemplan scenon el la libro. But before talking about that I'd like to present a sample scene from the book.

En tiu ĉi, Cezaro ĉeestas kurson por eblaj dungitoj de iu firmao kiu vendas brosojn, In it, Cezaro attends a course for possible hires for a company that sells brushes,

kaj li rakontas la parolon kiun donas la ĉefo al la venduntoj. Jen ĝi. and he recounts the speech which the company head gives to the would-be salesmen. Here it is:

"Ha bone, tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉivespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu. "Ah good, very good, almost all of you are here this evening, I like that, I really like it. Always come! Always get interested.

Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; Remember that you are part of a great organization to help humanity, to ease our labor, to clean homes!

vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; You should be proud, yes, every one of you should be very proud of the mission which you are fulfilling.

ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi. Never forget that, always remember it, think about it, dream about it!

Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri mirbrosoj! Don't think about brushes, ordinary brushes, but about Wonderbrushes!

Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro; Only Wonderbrushes can clean so neatly, clean in every corner, clean without smashing and slamming into all your furniture!

mirbrosoj povas daŭri eterne! Wonderbrushes can last eternally!

Nu rigardu al la karto; jes, la vendindika streko altiĝas, sed ne sufiĉe. Ĝi devas altiĝi pli krute; Let's look at the chart: yes, the line showing sales is rising, but not enough. It needs to be rising more steeply,

ĝi devas trans iri la randon de la papero; ni eĉ plialtigos la plafonon por doni vojon al la streko! it must cross over and out the edge of the paper; we'll even raise the ceiling to give way for the line to rise!

Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas. Wonderbrushes are necessary for everyone. Absolutely necessary.

Se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin. If they don't know that, it is your duty, your human mission, to make them know.

Ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj. Everyone sweeps, everyone washes with brushes, everyone uses brushes for a hundred things, and they fumble crippled by ordinary brushes.

Ne malkuraĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn. Do not be discouraged if they are too conservative to throw aside their anachronisms.

Tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed... This battle against outdated ideas has been the bitter experience of every pioneer since the beginning of history. But...

Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin. After the purchase of just one Wonderbrush, they will hurry to invite you in, they will thank you!

Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpi al virinaro!" When you impose yourself on them, keep in your minds the mission, the glorious mission: help for womankind!

Kaj tia estas la libro -- ne tute ĝuste tia kompreneble, And such is the book -- not all exactly like that, of course,

sed tiaj spritaj, diverskarakteraj okazaĵoj; jen ridindaj, jen banalaj, sed ĉiam amuze kaj ĝueble rakontitaj. but that sort of lively diverse characters and happenings, some ridiculous, some trite, but always told amusingly and enjoyably.

Pli ne atendu; pli ĝi ne pretendas. Expect no more of it; no more does it claim to be.

Ni estas unuiganta intrigo nek filozofia temo, ni ne observas la evoluon de la roluloj, tamen ne mankas natura fluo. There's no unifying plot or philosophical theme, we don't observe the development of the characters - though there's no lack of natural flow.

Se estas iu manko tiaspeca, estas la jena: ĉe la komenco de la libro, la protagonisto - aŭ pli ĝuste dirite, la rakontanto - If there is some lack of that sort, it's this: at the beginning of the book, the protagonist - or rather, the storyteller -

li forlasas sian laboron kiel kuiristo por liberigi sin. Li sentas sin enkarcerigita kaj li volas eskapi. he leaves his job as a chef to free himself. He feels imprisoned and wants to escape.

Kaj li eskapas rekte en la karceron de la senĉesa ĉasado de mono. And he escapes right into the prison of the endless hunt for money.

Mi ja diras, ke ni ne serĉu profundajn temojn, sed mi ne volas ne pensi, kaj aperis la ideo -- la gravega ideo de libereco, I did say that we aren't to search for profound themes, but I don't want to not think, and there did appear the greatly important idea of freedom,

sed li tuj kaj plue sklavigas sin al profito. but then he thus and thenceforth enslaves himself to profit.

Li mokas la ŝafece manipuleblan publikon dum li dependas de ilia aĉetado, He mocks the sheepily manipulated public while he depends on their business,

li vendas egale utilaĵojn kaj fatrason kiun bezonas neniu, he sells just the same useful things and junk that nobody needs,

kaj kvankam li ja havas ian honestan virton, ho, li ruzegadas. and while he does have some honest virtue, good lord, what a hustler.

Kaj pri ĉio ĉi, ĉu li... hontas? Apologias? Fajfas, ridas, sekrete bedaŭras? And for all of this, is he... ashamed? Does he defend himself? Not give a hoot? Laugh about it? Secretly regret it?

Ne eĉ vorton pri tio. Not even a word about that.

Eble mi eraras. Eble mi ne rajtas juĝi tiel. Maybe I'm wrong. Maybe I don't have the right to judge like that.

Eble la libro estas fakte lertege subtila rilate kiel ĝi traktas la diversajn formojn de libereco. Maybe the book is actually masterfully subtle with regards to how it deals with the many forms of freedom.

Sed kiam oni aŭskultas rakonton de ĉi tia lerta rakontisto, ŝajnas al mi nature voli scii pli pri la heroo, But when one hears a story from this skillful of a storyteller, it seems natural to me to want to know more about the hero,

kaj disreviĝi kiam ni komprenas, ke li estas nur homo. and to be let down when we realize that he's just human.

Nu, mi ĝoje plu paroladus pri la libro sed mi jam uzis tro da via tempo. Well, I'd gladly keep talking about the book, but I've already used too much of your time.

Legu ĝin, ĝi certe valoras, aŭ nur legu ĉiun duan ĉapitron, Read it, it's certainly worth it. Or just read every other chapter.

se ne pro intereso, por pliriĉigi vian Esperanton, por studi la rakontarton. If not out of interest, to enrich your Esperanto, to study the art of storytelling.

Ĉu la persona lingvostilo de Rossetti imitindas, tio estas ja aparta temo, ĉar la rakonto estas tre kulture ligita. Whether Rossetti's personal language style merits imitation, that's really another story, as the book is very culturally linked.

Alivorte, ĝiaj lingvaj mebloj estas sufiĉe anglecaj. In other words, its "linguistic furniture" is quite English.

Kaj malsurprize; ĝi estas kerne kaj vere brita historio. And no surprise, it's through and through a truly British story.

Jen alia temo pri kiu mi volonte daŭigus, sed tempo elĉerpiĝas, do bone, ni finiĝu. Nur du notoj antaŭ ol ni ĝisos. That's another topic about which I'd gladly go on, but time is running out, so let's wrap up. Just two notes before we part.

Mi kreis konton kun Patreon, kiu estas retejo por faciligi subtenadon. I created an accout with Patreon, which is a website to facilitate patronage.

Mi ŝategas fari ĉi tiun programon por vi, tamen mi ne povas fari ĝin tiel ofte, kiel mi volas. I really enjoy making this program for you, but I'm not able to make it as often as I would like.

Do mi petas vin, se vi ŝatas tion, kion mi faras ĉi tie; se vi volas, ke mi faru pli, kaj nur se vi disponas la monon, So I ask if you: if you like what I'm going here, and you want me to do more, and only if you have the money to give,

subtenu min kaj Legu, Aŭdu, Vivu. support me and Legu, Aŭdu, Vivu.

Per via helpo, mi povos aĉeti librojn, plialtigi la kvaliton de la programo, With your help, I will able to buy books, raise the quality of the program,

kaj precipe mi povos dediĉi pli da tempo al la kreado de novaj epizodoj. and mostly, I'll be able to dediate more time to the creation of new episodes.

Mi pardonpetas, ke post kiam mi arde malaprobis la profitavidon mi petas monon, I must apologize, that right after my ardent condemnation of profit-chasers I ask for money,

sed mi faras ĝin nur ĉar tiamaniere, mi povos esti pli ofte ĉi tie kun vi. but I do it only because that way, I will be able to be here with you more often.

Se vi volas esti subtenanto de Legu, aŭdu, vivu, aŭ nur volas kontribui unuoble, If you want to be a supporter of Legu, aŭdu, vivu, or just want to give once,

la ligilo al mia Patreon-paĝo aperas jene kaj en la videopriskribo ĉe YouTube. the link to my Patreon page appears here, and in the video description on YouTube.

Mi dankegos vin pro iu ajn kontribuo, kaj elkore, kaj per la etaj dankaĵoj menciitaj tie. I will thank you greatly for any contribution at all, both from my heart, and by the small rewards mentioned there.

Due, mi kreis konton ankaŭ ĉe Tŭiter, do se volas scii pri verkoj kiujn mi ne priparolas ĉe la programo, Second, I also created an account on Twitter. So if you want to know about works which I don't discuss on the program,

pri miaj pensoj dum mi serĉas verkojn, kiam mi alŝutos epizodojn aŭ aliajn projektojn, about my thougths while I look for works, when I'll upload episodes or other projects,

aŭ se vi nur volas babili kun mi pri bagatelaĵoj en Esperanto, or if you just want to chat with me about whatever in Esperanto,

bonvolu aboni Legu, Aŭdu, Vivu, aŭ eble mi diru "sekvu min!". kindly subscribe to Legu, Aŭdu, Vivu; or should I say... "follow me!"

Kaj finfine la fino. Refoje mi dankas vian ĉeeston kaj varme invitas viajn komentojn, demandojn, rekomendojn kaj pensojn. And at last, the end. Once more I thank you for being here and warmly invite your comments, questions, suggestions and thoughts.

Mi jam pensas pri la venonta epizodo, en kiu interalie mi volas paroli pri La bona lingvo de Claude Piron, I've already been thinking about the coming episode, in which among other things I will discuss "The good language" by Claude Piron

kiun multe el vi rekomendis, kaj mi pensas, ke tio estos tre interesa. which many of you recommended, and I think that will be very interesting.

Do ĝis tiam, kaj dankon pro vidi. So until then, and thank you for watching.