×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Virusoj kiuj voras bakteriojn

Virusoj kiuj voras bakteriojn

En Vieno en la jaro 2017 estis fondita entrepreno kiu disvolvis alternativon por antibiotikaĵoj. Temas pri bakteriofagoj kiuj estas virusoj kiuj voras bakteriojn. Tiuj virusoj aperas en la naturo kaj estas sendanĝeraj por la homo. Ili algluiĝas al la por si specifa specio de bakterioj kaj injektas sian DNA-on en la gastigantan ĉelon. Tiu ĉelo produktas sekve novajn bakteriofagojn, la bakterio krevas kaj liberigas tiujn virusojn kaj tiel la infektanto estas detruita.

Pli kaj pli da bakterioj ne plu estas venkeblaj per antibiotikaĵoj, ĉar ili fariĝis rezistivaj kontraŭ antibiotikaĵoj. Aparte granda estas la problemo en hospitaloj. Kutimaj antibiotikaĵoj ofte ne plu helpas al pacientoj kiuj infektiĝis per multrezistaj ĝermoj. Infektantoj kiuj estis konsiderataj sendanĝeraj nun denove fariĝas vivminacaj. Preskaŭ 33 000 homoj mortis en la jaro 2015 en la Eŭropa Unio pro tiaj ĝermoj.

La Unuiĝintaj Nacioj metas grandajn esperojn en bakteriofagojn por ŝirmi sin kontraŭ la minacanta reveno de jam delonge venkitaj malsanoj. La vienaj fondintoj de la nova entrepreno ricevis de la aŭstra ŝtato kaj de privataj investantoj kvar milionojn da eŭroj kiel startan kapitalon.

La plej granda risko por novaj medikamentoj estas kutime ke la sanaŭtoritatoj rifuzas aprobi medikamenton pro neakcepteblaj kromefikoj. Tiu risko ĉe bakteriofagoj ne ekzistas. La iamaj komunismaj landoj en orienta Eŭropo ekzemple de jardekoj sukcese aplikas bakteriofagojn ĉar ili dum la Malvarma Milito apenaŭ disponis pri antibiotikaĵoj el la okcidento. Ĝis nun kromefikoj ne estas konataj. La sola afero kiu mankas por fari el la virusoj medicinan produkton, estas klinikaj studaĵoj.

La fondintoj de la entrepreno en Vieno antaŭvidas la aprobon de bakteriofagoj en Eŭropo ĝis la jaro 2021. Ili intencas aplikigi sian medicinan produkton ĉe amasaj aplikoj: ĉe operacioj de koksoj kaj genuoj, ĉe infektoj de vezikoj. Milionoj da eŭropanoj portas en si artefaritajn artikojn de kokso aŭ genuo, paŝigilojn por la koro kaj aliajn medicinteknikaĵojn. Estas granda la danĝero ke rezistivaj ĝermoj ĉe tio formas en la surfaco tiel nomatan biofilmon kiu protektas tiujn ĝermojn krome kontraŭ atakoj. Kvin procentoj de operaciitoj ĉe kokso kaj genuo tiel ene de dek jaroj grave infektiĝas. Unuaj studaĵoj montras ke bakteriofagoj povas eviti tiajn infektojn.

En kombino kun antibiotikaĵo la virusoj povas detrui 97 procentojn de la bakterioj. Sola antibiotikaĵo pro la biofilmo sukcesas detrui eĉ ne tri procentojn. Tio ja estas la vera spektaklaĵo: Bakteriofagoj laŭ ĝisnunaj studaĵoj jam efikas sufiĉe bone. Sed ankoraŭ multe pli efikaj ili estas se ili kunludas kun antibiotikaĵoj.