×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Triesto

Triesto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ekde 2014 mi kaj mia edzino partoprenis en ĉiuj Universalaj Kongresoj de Esperanto, sed ĉi-jare ni ne partoprenis, ĉar ni preferis ekkoni kaj partopreni la Italan Kongreson, pri kiu ni estis aŭdintaj, ke ĝi estas tre bona kaj sufiĉe fama.

Ĝi okazas nun – inter la 24-a kaj la 31-a de aŭgusto – en Triesto. Ĝis la pasinta semajno estis aliĝintaj 232 esperantistoj el 26 landoj – evidente plejparte el Eŭropo, sed ankaŭ el Alĝerio, Nigerio, Madagaskaro, Brazilo kaj Kubo.

Mi estas do nun en Triesto, sed ĉi tiun artikolon mi jam produktis antaŭe – hejme en Brazilo –, ĉar dum la vojaĝo mi ne povis – aŭ ne volis – produkti ĝin pro tio, ke la sonregistraĵo ne estus tre bona.

Tre verŝajne mi skribos poste tekston pri la kongreso, sed en ĉi tiu artikolo mi nur ripetas plejmultajn partojn de tio, kio legeblas en unu el la kongresaj retpaĝoj pri la urbo Triesto (kiu situas en nordorienta Italio ĉe la Adriatiko kaj proksime al Slovenio).

[...] la urbo estis fondita de proto-venetoj, kaj la unuaj nenegeblaj atestaĵoj konsistas el la tiel diritaj castellieri – protohistoriaj vilaĝoj ĉirkaŭitaj per muregoj el ortangulaj ŝtonoj – konstruitaj sur montetaj suproj [...].

[...] estas ĝia aparta situo, kiu destinas ĝian sorton: Romianoj, konsciaj pri la strategia graveco de tiuj ĉi teritorioj, sendas siajn legiojn kaj marfloton por ilin konkeri, supervenkante Istrojn, aliancanojn de Kartaganoj. Tiu ĉi estas la antikva Tergeste, fakte romia kolonio, kies naskiĝon oni povas kalkuli ĉirkaŭ la jaro 178 aK.

La alveno de Romianoj certigas florantan komercan periodon, plikulturigon, urban disvolvadon kaj gravajn vojkunligojn.

Kristanismo, disvastiĝinta en tiu ĉi regiono je la fino de la 1a jarcento pK, travivas persekutperiodon: inter ĝiaj martiroj estas Justo, kiu iĝos la urba patrono. Je la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio ekas la barbaraj invadoj kaj fine, en 568, Triesto estas eldetruita de Longobardoj. Postsekvas mallumaj jarcentoj.

Sub la dominado de Karolo la Granda la lokaj episkopoj akiras rimarkindan teran potencon per la atribuo de baronaj titoloj, dum ĉe l' horizonto jam vidiĝas la kreskanta venecia povo. La episkopoj-baronoj ne sukcesas alfronti Venecion, tiel ke en 1202 doĝo Enrico Dandolo konkeras Trieston.

Post milito por reakiro de Chioggia [Kioĝĝja] kaj aliaj istriaj urboj, venkita kontraŭ la Respubliko de Ĝenovo, la Venecia Respubliko igas Trieston libera. Daŭre restas ĝia minaco, tial Triesto decidas meti sin sub la protektadon de la habsburga duko Leopoldo 3a (1382) per “sindediĉa akto”: tio finiĝas post pli ol 5 jarcentoj. En la 14a jarcento potenciĝas la patricia klaso, konsistanta el 13 Familioj aŭ Casade [Kazade], kiuj regis la destinon de la urbo dum jarcentoj.

Post mallongaj periodoj de unue, hispana kaj poste, franca okupadoj, inter la fino de 1700 kaj komenco de 1800, aperas por Triesto novaj evoluebloj: la koncesio de Libera Haveno al la urbo (1719), natura geografia elirejo de la Habsburga Imperio al la maro, malfermas la vojon al longa prospera periodo. La nuligo de doganoj altiras el tuta Eŭropo, sed ankaŭ el la Mediteranea areo, multnombrajn entreprenistojn kaj negocistojn, kiuj kontribuas al pliigo de la urbanara bonstato, demografia kreskado kaj al urba ampleksiĝo. Grandiozan helpon al tiu evoluprocezo donas imperiestrino Maria Tereza, kiu – kvankam neniam ŝi estis vizitinta Trieston dum sia 40-jara regado – tre amis ĝin kaj multon prizorgis pri ĝia prospero.

La etoso en la jaroj de la dua duono de 1800, kaj tiuj de la Nacia Releviĝo, favoras la disvastiĝadon de iredentismo ĝis la unua mondmilito, kio kondukos al la reunuiĝo de la urbo kun Italio, je la 3a de novembro 1918. [Iredentismo estis movado, kiu celis aneksadon al Italio de ĉiuj teritorioj, "loĝataj dum jarcentoj de ital-kultura loĝantaro", kiuj ankoraŭ ne estis partoj de Italio. - Wikipedio]

Dum la dua mondmilito Triesto kaj Julia Venetio iĝas, post la 8a de oktobro 1943, teritorio administrata de la germana reĝimo.

Ankaŭ post la militfino estas tre malfacile irebla la vojo al finfina solvo de la politika situacio de ĉi teritorioj: “40 tagoj” da okupado fare de la jugoslavia armeo de marŝalo Tito, sekvataj de naŭ jaroj sub Angla-Usona Milit-Gubernio, estas necesaj por atingi ian solvon pri la problemo de la itala orienta landlimo, kaŭzita ankaŭ de la insista premado de la tiama jugoslavia Federacio, kiu pretendas asignon de pli granda teritorio.

Je la fino, post jaroj da streĉaj rilatoj kaj malcertecoj pri propra estonteco, Triesto reunuiĝas al Italio la 26an de oktobro 1954.