×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Trarompo en la esplorado de boreliozo

Trarompo en la esplorado de boreliozo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Junaj parazitologoj el la Biologia centro de la Akademio de Scienco de Ĉeĥa respubliko en Ĉeske Budějovice atingis trarompon en la esploradon de boreliozo de Lima. Post tridek jaroj ili rifutis tutmondan dogmon rilate al transportado de borelioj, bakterioj kiuj kaŭzas malsanon: boreliozo de Lima, el iksodoj al la homo kaj al aliaj gastigantoj. La malkovro helpos indiki plurajn celojn por vakcinevoluo kaj kuracajn strategiojn kiuj malhelpos la transdonon de grava malsano.

„De pli ol tri jardekoj estas konata la usona modelo, ke borelioj vivas en la iksoda intesto – kaj en momento, kiam iksodo eksuĉas, borelioj transiros el intestoj al salivaj glandoj kaj de tie kun salivoj al la gastiganto. Sed ni malkovris alian kialon,“ citis Radek Šíma, unu el ĉefaj aŭtoroj de la malkovro.

Pli alta risko de iksodaj infektoj rilatas al plimultiĝo de mikrotoj, pruvis ĉeĥaj sciencistoj

Ne celi al salivoj de iksodo

Šíma plue avertis, ke plejparto de sciencistoj dum evoluado de vakcino kontraŭ Lima boreliozo ĉiam celas molekulojn el salivaj glandoj kaj al la vojo de transporto helpe de salivoj. Laŭ li tio gvidas al sakstrato.

„Ni opinias, ke borelioj iras el intesto tra ezofago rekte al gastiganto, kaj iksodaj salivoj por borelioj ne gravas. Pro tio ni devas celi inteston de iksodo, ne la salivojn,“ li klarigis.

La vortojn de la juna esploristo konfirmis la direktoro de la Biologia centro AV ČR Libor Grubhoffer, kiu okupiĝas pri la studo de iksodoj dum sia tuta profesia vivo.

„Dum multaj jardekoj ni ne povis trovi boreliojn en salivoj de iksodo kaj ni serĉis diversajn klarigojn. Niaj junaj gekolegoj ne timis dubigi aŭtoritatojn kaj prezentis konvinkajn pruvojn, ke por transporto de borelioj oni ne bezonas salivojn. Sendube tio estas grava malkovro,“ li aldonis.

Ĉiu borelio ŝanĝas la mantelon

Borelioj estas bakterioj de spirala formo kun vipetoj en ambaŭ flankoj, kiuj scipovas alkutimiĝi al la vivo ene de pluraj gastigantoj. Ĉefa „provizejo“ de borelioj troviĝas en birdoj kaj mordemoj, de kie ili transiras al iksodo, el ĝi denove al birdoj, mordemoj, ankaŭ al aliaj mambestoj – inkludante homon.

En ĉiu gastiganto borelio ŝanĝas sian surfacon, laŭvorte „ĝi ŝanĝas sian mantelon“, tiel, ke imuna sistemo ne ekkonu ĝin. Tio estas la motivo, kial fakuloj ne povos celi kontraŭrimedon kontraŭ bakterio. Tiu-ĉi ŝanĝado de borelioj daŭras minimume 24 horojn.

Borelioj transiros tuj, la unuan tagon homo ne infektiĝas

Sciencistoj el Ĉeske Budějovice samfoje malkonfirmis supozon, ke borelioj ne transiras ene de gastiganto en la unuaj 24 horoj. „Borelioj transiras tuj, sed dum unua tago ili ne estas ankoraŭ infektaj,“ precizigis Šíma.

Kiam iksodo eksuĉas sangon, borelioj ricevas signon por ke ili ŝanĝu siajn surfacajn antigenojn, do „ŝanĝu sian mantelon“. La unuaj borelioj, kiuj atingas novan gastiganton, ne havas ankoraŭ ekzaktan „mantelon“, tial la imuna sistemo malkovras kaj likvidas ilin. Tiel homoj ne infektiĝas dum la unua tago ekde suĉfiksiĝo de iksodo.

La esploro, kiu laŭ Akademio de Sciencoj postulas malfacilajn, kelkmonatajn eksperimentojn kaj transprenojn de centoj da histoj por analizi infekton, daŭros ĝis fina pruvo de transporto de borelioj tra iksoda intesto kaj serĉado de intestaj molekuloj, kiuj helpas al transvivo kaj multobliĝo de bakterioj.

Esploristoj devas serĉi materiojn, kiuj forigos boreliojn rekte en intesto de iksodo, eventuale malhelpu al borelioj ŝanĝi sian surfacon.