×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, "Studenta nutraĵo" por la naskota bebo

"Studenta nutraĵo" por la naskota bebo

Nuksoj estas sanaj kaj plifortigas la memorkapablon - tio validas eĉ por naskotaj infanoj, kiel tion montras studaĵo: Se gravedulinoj pli ofte manĝas nuksojn, tiam la idaro ĉe pli postaj testoj montras pli bonajn testrezultojn.

Nuksoj estas etaj nutraĵbomboj. Ili enhavas multe da graso kaj da kalorioj, sed ankaŭ multajn sanajn enhavaĵojn: proteinojn, vitaminojn, mineralojn kaj nesaturitajn grasacidojn. Studaĵoj montras ke ili malaltigas la riskon por alta sangopremo, por diabeto kaj kancero. Precipe la cerbo ŝajnas profiti de la nutraĵo: Nuksoj laŭdire protektas kontraŭ demenco kaj aliaj kognaj malsanoj.

Kiel esploristinoj de saninstituto en Barcelono skribas en sia ĵus aperinta studaĵo, eblas supozi ke nuksoj estas utilaj ankaŭ jam al juna elvolviĝanta cerbo, eĉ jam en la patrina sino.

Ĉu tio vere estas trafa, tion la teamo prilumigis per datumoj el hispana esplorprojekto pri infanoj kaj medio. Oni uzis la datumojn de pli ol 2200 patrinoj kaj la koncerna idaro. En la unua kaj la lasta trionoj de gravedeco estis enketitaj la nutrokutimoj per demandilo. Subpunkto pritraktis demandojn pri nuksoj kaj semoj kiel juglandoj, migdaloj, ternuksoj, pinkernoj kaj aveloj; unu porcio korespondis al proksimume 30 gramoj. Oni krome notis aliajn influfaktorojn kiel korpa masindekso, socia fono, edukado kaj aliaj vivokutimoj.

La neŭropsikologia evoluo de la infanoj estis pli poste kontrolita per normigitaj testoj, en la aĝo de 18 monatoj, de kvin kaj ok jaroj. Ĉe tio atingis la plej bonajn rezultojn tiuj geknaboj kies patrinoj en la unua triono de la gravedeco estis manĝintaj plej multajn nuksojn, nome proksimume tri porciojn en semajno - en tiu frua fazo de gravedeco eksteraj influoj ŝajne pli forte efikas, kiel tion montras ankaŭ aliaj studaĵoj. Se oni statistike kalkule elprenis la kleriĝon kaj la ofte ĝenerale pli sanan vivostilon de la nuksmanĝantaj patrinoj, tiam la efiko de la konsumo de nuksoj ja restis iom pli malgranda, sed ĝi restis signifa, skribas la aŭtoroj de la studaĵo.

La kaŭzo por tio troviĝas verŝajne en certaj enhavaj substancoj, kiel fol-acido kaj omega-3- kaj omega-6-grasacidoj. "Tiuj konsisteroj abundiĝas precipe en la nerva histo, aparte en la frunta lobo de la cerbo, tio utilas al la memoro", diras esploristino.

Tamen tri porcioj da nuksoj en semajno ne estas aparte multe laŭ la esploristoj. La hispanaj direktivoj pri nutrado rekomendas iom pli. Kompare kun la cetera Eŭropo la hispanoj manĝas pli da nuksoj, nome averaĝe 4,8 gramojn en tago. La averaĝa eŭropano aliflanke manĝas nur 2,2 gramojn.

Tiuj diferencoj speguliĝas ankaŭ en la naciaj rekomendoj pri nutrado. Ekzemple en Aŭstrio nuksoj troviĝas sub la punkto "grasoj kaj oleoj", el kiuj oni konsumu nur unu ĝis du kulerplenojn tage. Aliaj landoj kaj kelkaj sanekspertoj aliflanke rekomendas tutan manplenon da nuksoj kaj semoj en tago.