×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Sin trejni por danki

Sin trejni por danki

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Post kiam medicinstudentoj diplomiĝas, ili ĝenerale devas trapasi tempon de praktika trejnado en hospitaloj kaj aliaj sanservoj, dum kelkaj jaroj, antaŭ ol oni konsideras ilin plene kapablaj por la profesio. Tiujn oni nomas “rezidantaj kuracistoj”. Dum tiuj trejnojaroj, ili laboras multege, en ofte streĉaj situacioj, tiel ke tiuj kuracistoj fariĝas anksiaj, angoraj kaj elĉerpitaj, korpe kaj mense. La afero fariĝas lastatempe tiel severa, ke oni maltrankviliĝas pri la sanstato de tiuj junaj kuracistoj. La kvanto da sinmortigoj inter kuracistoj ne estas neglektebla. Ĉu malsanaj kuracistoj povus bone prizorgi siajn pacientojn?

Esploroj jam montris, ke medicinstudentoj estas la plej optimismaj inter ĉiuj studentoj, kiam ili komencas siajn studojn. Kiam ili diplomiĝas, ili montriĝas la malplej optimismaj.

En la famega Medicin-Lernejo de Harvard, en Usono, D-rino Kemper Schumacher entreprenis seriozan esploron pri maniero prizorgi kaj ŝirmi rezidantajn kuracistojn kontraŭ tia elĉerpiĝo. La rezulton oni publikigis en renkontiĝo de la Usona Asocio de Psikiatrio, en 2019.

La provita rimedo estis simple verkado de ia “taglibro de dankoj”. 12 rezidantaj kuracistoj devis verki taglibron, el kiu ili ĉiutage sendis po unu teksto al kontrolantoj. En tiujn tekstojn ili devis enmeti kvin aspektojn de tiu tago, pri kiuj ili sentis dankemon. Entute, ili devis produkti almenaŭ 16 registraĵojn dum unumonata studo. Oni submetis la koncernajn kuracistojn al demandaro, kiu taksas la vivkvaliton, la gradon de feliĉo kaj de kontentiĝo - antaŭ kaj post tiu tempo. Tri malsamaj fakuloj analizis ĉiujn respondojn. Ili konkludis, ke kontentiĝo pri la laboro, kaj - surprize! - la ekonomia kondiĉo montris plej fortan pliboniĝon. D-rino Kemper asertis fine de la studo: “(...) verki tiaspecan taglibron povas ŝanĝi ilian perspektivon.”

Antaŭaj studoj pri dankemo jam montris, ke verki ĉiutagan dankfrazon aŭ almenaŭ pensi pri tri aferoj, pri kiuj oni emas danki, povas favori la emocian staton. Krome, oni devas atenti pri sufiĉa kaj kontentiga dormado, taŭgaj korpekzercoj, sana nutriĝo kaj kontaktado kun amataj personoj. Laste, oni saĝe administru laborhorojn kaj laborritmon, por eviti elĉerpiĝon.

Konklude: la kutimo danki por la ricevitaj bonaĵoj faras la vivon pli facila. Kaj estas eble sin trejni por tio.