×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Reva kaj la sonĝa mondo (parto 1 el 2)

Reva kaj la sonĝa mondo (parto 1 el 2)

Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Foje, en iu fora lando, okazis granda epidemio de terura malsano, kiun neniu kuracisto kapablis kuraci. Tiam multaj homoj forpasis. Tra la tuta lando multaj infanoj orfiĝis, multaj gepatroj restis sen infanoj… Oni opiniis, ke la bienaj bestoj disvastigas la malsanon. Pro tio, oni mortigis amason da bienaj bestoj kaj enterigis ilin ege profunden en la teron.

Dum tiu terura tempo, rande de iu ege malfeliĉa vilaĝo estis supervivanta orfa knabino ĉirkaŭ 9 jaraĝa, kiu nomiĝis Reva. Ŝi loĝis apud granda densa arbaro. Estis varmega longa somero. La knabino ne plu ŝatis tranokti en la malgaja forlasita domo, kie ŝiaj gepatroj estis malsaniĝintaj, suferintaj kaj forpasintaj. Ŝi preferis dormi en la korto, ene de eta ligna kabano, kiun ŝia patro estis konstruinta antaŭ longe, por ŝi kaj por ŝiaj pupoj. Ĝuste antaŭ sia forpaso, la patrino de Reva diris al ŝi: “- Ne timu, filino mia. Restu bonkora, kuraĝa kaj esperoplena. Mi amas vin kaj neniam forlasos vin. Mi baldaŭ fariĝos sonĝpatrino kaj vizitos vin en viaj sonĝoj. Mi neniam ĉesos ami vin.” Kaj ĝuste tiel okazis. Ĉiunokte, la sonĝpatrino vizitadis sian filinon en ties sonĝoj. En tiuj sonĝoj, ili kune promenis, ludis kaj kantis gajajn kantojn. Reva precipe ĝuis la fabelojn pri aliplanedanoj, kiujn rakontadis ŝia sonĝpatrino. Krome, tiu ĉi instruis sian filinon bani sin ĉiumatene en la pura akvo de proksima arbara fontano kaj nutri sin per bongustaj beroj kaj aveloj troviĝantaj apud la fontano. En la komenco, Reva timis la ombron de la arbaro. Sed la sonĝpatrino konsilis ŝin: “- Ne timu la arbaron, Reva. Ĉiuj lupoj kaj vulpoj iam kaŝiĝantaj tie jam delonge malsaniĝis kaj mortis, post kiam ili estis ŝtelintaj kaj manĝintaj malsanajn porkojn kaj kokinojn. Ankaŭ la ursoj kaj la korvoj mortis, post kiam ili estis manĝintaj el rubujoj. Neniu danĝera estaĵo troviĝas nun en la arbaro.” Tiam Reva ekkuraĝis kaj iris sentime al la arbaro. Sed ŝi trovis nur tro malmultan manĝaĵon kaj ŝi laciĝis trairante kardejojn kaj marĉojn. La sekvan nokton, la sonĝpatrino diris al ŝi: “- Morgaŭ matene vi trovos novan amikinon en la arbaro. Se vi kaj ŝi kundividos viajn manĝaĵojn, la vivo fariĝos pli facila por vi ambaŭ.” Kiam ŝi vekiĝis, Reva saltis pro ĝojo. Ŝi rapide banis sin kaj tuj komencis esplori la arbaron. Ŝi iris pli kaj pli profunden en la arbaron, ĝis ŝi trovis tre junan porkineton, kiu rigardis ŝin scivole. Ĝi estis tre pura kaj odoris je framboj. Reva karesis ĝin kaj pensis: “Kiom delikata ĝi estas! Kiel ĝi atingis tiun lokon? Ĉu ĝi falis el iu kamiono? Kiel ĝi supervivis ĝis nun? Ĉu ankaŭ ĝi havas sonĝpatrinon helpantan ĝin?” La porkineto murmuris ion amikeme kaj subite ekkuris, haltante ĉiujn kelkajn paŝojn por rigardi malantaŭen, kvazaŭ ĝi invitis la knabinon sekvi ĝin. Kaj Reva ja sekvis ĝin, scivole. Sub iu granda kverko, la porkineto haltis. Ĝi komencis forpuŝi la falintajn foliojn kaj branĉojn, ĝis ĝi malkaŝis aron da grandaj blankaj fungoj. Reva pensis: “Kiel ĝi sciis, ke la fungoj troviĝas ĝuste tie? Mia patrino diris, ke mi kundividu manĝaĵojn kun mia nova amikino. Tio signifas, ke tiuj fungoj devas esti manĝeblaj ankaŭ por homoj, ne nur por porkoj...” Tiel Reva kuraĝis gustumi la blankajn fungojn. Tuj evidentiĝis, ke temas pri la plej bongusta manĝaĵo kiun ŝi iam ajn konis. Poste la knabino invitis la porkineton manĝi bongustajn avelojn, kiujn ŝi kolektis. La porkineto tre ĝojis pri tiu frandaĵo, ĉar ĝi ŝategis avelojn, kvankam ĝi estis tro malalta por kolekti ilin el la avelujo kaj ĝis tiam kapablis manĝi nur la malmultajn avelojn falintajn surgrunden. Ekde tiu tago, Reva kaj la porkineto helpis unu la alian trovi manĝaĵojn kaj ili fariĝis tre bonaj amikinoj. Evidentiĝis ke la porkineto loĝis borde de la rivero, apud eta akvofalo kie ĝi banis sin ĉiutage. Ĝi estis tre pura besto kaj Reva ofte pensadis: “Verŝajne ĝia sonĝpatrino instruis ĝin esti tiom pura”. Reva ne permesis al la porkineto sekvi ŝin hejmen, ĉar ŝi sciis ke oni mortigus ajnan beston kiun oni vidus en la vilaĝo. Cetere, Reva vizitis neniun najbaron, ĉar la malsano estis rapidege disvastiĝanta kaj pro tio ŝia sonĝpatrino konsilis ŝin kontakti neniun. Kaj neniu najbaro provis viziti ŝin, ĉar delonge oni ne vidis ŝin kaj do oni supozis, ke ŝi forpasis. Fakte neniu havis tempon eĉ pensi pri Reva, ĉar la fia malsano trafis ĉiujn apudajn familiojn. Dum malfeliĉo, timo kaj despero kreskis en la vilaĝo, Reva sciis nenion pri tio. Ŝi pasigis gajajn tagojn en la arbaro kaj eĉ pli gajajn noktojn en la kabano, kie ŝi travivis belajn sonĝojn. Kiam la somero proksimiĝis al la fino, la sonĝpatrino diris al Reva unu nokton: “- Reva kara, vi jam devas rekomenci la lernadon. Morgaŭ matene iru al la loĝejo de la porkineto, poste daŭrigu la vojon kune kun ĝi laŭ la riverbordo suben. Vespere vi ambaŭ renkontos viajn senaĝajn geinstruistojn.” Dirite kaj farite. La sekvan tagon, la knabino plektis kolĉenojn el bonodoraj floroj por si mem kaj ankaŭ por la porkineto. Tiel ornamitaj, gajaj kaj esperoplenaj, ili ekiris laŭ la riverbordo suben. Kiam vesperaj ombroj komencis ĉirkaŭi ilin, jen ili alvenis al bela soleca domo kun grandaj fenestroj. La du posedantoj de tiu domo estis atendantaj ilin fronte de la pordo, por bonvenigi ilin kaj plej ame inviti ilin enen.

(daŭrigota)