×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Realecema optimismo

Realecema optimismo

Se temas pri la stato de nia mondo kaj pri la demando ĉu homoj ankaŭ estonte povos vivi sur nia planedo, tiam oni aŭdas tre pesimismajn ĝis optimismajn opiniojn.

Ni prenu la ekzemplon de Greta Thunberg, la sveda 16-jara aktivulino por protektado de la klimato kiu per siaj alvokoj al striko por gelernantoj iniciatis tutmondan movadon. Ŝi vidas la staton de nia planedo sen iluzioj, sed ŝia engaĝiĝo ne dependas de tio ĉu ĝi kondukas al sukceso aŭ ne. Kiam ŝi dum aŭgusto de la jaro 2018 unuafoje strikis por la klimato antaŭ la sveda parlamentejo, ŝi nenion apartan atendis. Ŝi ne volis fondi movadon, ŝi diris antaŭ nelonge: "Mi volis nur fari ĉion por kio mi havas sufiĉe da forto por direkti atenton al la klimata krizo."

Ŝia agado do ne baziĝas sur la espero pri bona sorto sed sur la konvinko ke estas ĝuste engaĝiĝi por tio. Kiam oni demandis ŝin, ĉu ŝi ne timas ke ŝia misio povus malsukcesi, ŝi respondis tute trankvile: "Mi ne havas mision. Mia celo estas simple nur fari ĉion por igi la Teron pli bona loko."

Tiun specon de interna forto la ĉeĥa aktivulo por homaj rajtoj kaj posta prezidento de Ĉeĥa Respubliko foje punktoklare esprimis jene: "Espero ne estas la konvinko, ke io bone finiĝos, sed la certeco ke io havas sencon, tute sendepende de tio kiel ĝi finiĝos."

Ĝuste en malfacilaj situacioj en kiuj sukceso ŝajnas esti preskaŭ neatingebla, tiu fido pri la sencohaveco de la propra agado estas la sola vojo por ne droni en senespero. Do necesas ekkoni malfacilan situacion sed samtempe oni profite uzu movoliberecojn kiuj malfermiĝas.

La astrofizikisto Stephen Hawking kiu mortis pasintjare povis havi ĉiun kaŭzon por esti senespera: Kiam li estis dudekjara oni diagnozis ĉe li la nesanigeblan nervomalsanon ALS, iom post iom li perdis la regadon pri siaj muskoloj ĝis li estis plene lamiĝinta. Sed anstataŭ droni en memkompato Hawking trovis tamen movoliberecojn kiuj donis sencon al lia vivo: Li konceptis kosmologiajn teoriojn, li edziĝis al sia amikino Jane kaj verkis la libron "Mallonga historio de la tempo" kiu fariĝis tutmonda furorlibro. Li diris en la jaro 2011 en gazeta intervjuo: "Laŭ mia opinio handikapitaj homoj koncentriĝu pri la aferoj kiuj estas eblaj por ili, anstataŭ funebri pri tiaj aferoj kiuj ne eblas al ili." Jen saĝa gvidlinio kiu ŝparus ankaŭ al aliaj homoj multe da sufero.

Kiu esperas nur eksteran sukceson, tiu facile frustrite rezignas se la aferoj ne evoluas kiel esperite. Kiu aliflanke sekvas sian internan konvinkon, tiu restas stabila ankaŭ vide al rezistoj. Se Greta Thunberg estus pensinta nur pri sia perspektivo je sukceso, ŝi supozeble neniam estus komencinta sian lernejan strikon.

Greta Thunberg ne estas optimisma pri la evoluo de la Tero, sed per ŝia agado ŝi disradias optimismon ke tamen per komunaj klopodoj eblos savi la klimaton. Oni povus nomi ŝian sintenon "realecema optimismo".

Realecema optimismo

Se temas pri la stato de nia mondo kaj pri la demando ĉu homoj ankaŭ estonte povos vivi sur nia planedo, tiam oni aŭdas tre pesimismajn ĝis optimismajn opiniojn. En ce qui concerne l’état de notre monde et la question de savoir si les êtres humains seront également capables de vivre sur notre planète à l’avenir, nous entendons des opinions très pessimistes et optimistes.