×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Profiti de UK por turismi (2)

Profiti de UK por turismi (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Proksime al la Kastelo de la Maŭroj reĝo Ferdinando la 2-a konstruigis ekde 1838 sur pli ol 500 metrojn alta monteto la Nacian Palacon de la Pena (portugale: Palácio Nacional da Pena). Ĝi estas impona pro sia situo sur kruta roko kaj pro sia romantika arkitekturo, en kiu miksiĝas pluraj stiloj: ĉefe novgotika, novmanuela, nov-islama kaj novrenesanca. Por alveni al ĝi oni devas unue iri per aŭtomobilo aŭ aŭtobuso (kiuj supreniras sinuan ŝoseon) kaj poste supreniri piede la krutan rokon. Alveninte ĉe la pinto, oni ne nur vizitas interesegan palacon, sed ankaŭ povas ĝui panoramon de la tuta regiono.

Antaŭ ol daŭrigi mian priskribon de la vizitindaĵoj de Sintra, mi klarigu, kio estas “novmanuela”. Same kiel ekzemple “novgotika” kaj “novrenesanca“ rilatas al imitaĵoj de la gotika kaj renesanca stiloj, “novmanuela” rilatas al imitaĵoj de la manuela stilo. Tamen kio estas tio? Temas pri stilo – ĉefe arkitektura – kiu disvolviĝis dum la regado de la portugala reĝo Dom Manuelo la 1-a (1569-1621) kaj iomete similas al la gotika. La plej fama kaj bela konstruaĵo en tiu stilo estas la “Mosteiro dos Jerônimos” (Monaĥejo de la Hieronimanoj) en Lisbono.

Ses kilometrojn for de la centro de Sintra troviĝas la Palaco de Monserrate, konstruita meze de la 19-a jarcento en miksita stilo, en kiu superregas elementoj de la gotika, araba kaj hinda.

Plia palaco – konstruita en la unua jardeko de la 20-a jarcento kaj nomita “da Regaleira” – situas en la Quinta da Regaleira, kiu estas vasta kaj tre interesa parko, en kiu troviĝas pluraj konstruaĵoj, ĉiuj projektitaj de la proprietulo (adepto de gnostika Kristanismo kaj de Rozkrucismo) António Augusto Carvalho Monteiro en stiloj novgotika kaj novmanuela. Krom la palaco la plej vizitata konstruaĵo estas la larĝa kaj 27 metrojn profunda Iniciiga Puto (Poço Iniciático), ĉe kies flankoj oni povas malsupreniri aŭ supreniri en spiralaj galerioj.

Malpli vizitata, sed ankaŭ tre interesa estas la malgranda, simplega Konvento de la Kapuĉoj, konstruita en 1560 meze de la naturo kaj en kiu vivis franciskanaj monaĥoj ĝis 1834.

Pasintan semajnon mi menciis la aŭtobusojn nomitajn “Hop-on hop-off”. En Sintra ekzistas pluraj el ili, kaj per ili oni povas alveni al preskaŭ ĉiuj el la menciitaj vizitindaĵoj. Krome en kelkaj el ili oni povas veturi ĝis la marbordo, kiu distancas nur je 15 kilometroj de Sintra.

Je la komenco de la 20-a jarcento aristokratoj kaj milionaroj komencis rezidi en Sintra dum la someroj, sed jam antaŭe famaj artistoj kaj poetoj vizitis la urbeton (ekzemple la romantikaj anglaj poetoj Coleridge, Wordsworth kaj Byron) aŭ eĉ rezidis kelkan tempon en ĝi.

Ekde 1995 la tuta “kultura pejzaĝo” de Sintra (al kiu apartenas la supre menciitaj konstruaĵoj) estas monda kulturheredaĵo de UNESKO.