×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri rasismo

Pri rasismo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Bonŝance ni ne spertis la hororegojn de la du mondmilitoj, kaj bonŝance finiĝis antaŭ pli ol 20 jaroj la t.n. “malvarma milito”. Tamen ankaŭ nuntempe la homaro ne vivas en “maro el rozoj” (kiel oni diras en Brazilo). Nia nuna plej grava zorgo estas pri la daŭro de nia planedo, do pri la vivokondiĉoj de niaj gefiloj, genepoj kaj aliaj geposteuloj. Aliaj – pli aktualaj – zorgoj temas pri terorismo, malsatego kaj malsano en multaj landoj (ankaŭ en la riĉaj), la danĝero de nova malvarma milito kaj eĉ de atommilito, la krimeco pro trafiko kaj uzo do drogoj ktp.

Antaŭ 50 jaroj ekestis movadoj, ĉefe de la eŭropa kaj usona junularo, kontraŭ la “status quo” (la “nuna stato”, t.e. la tiama stato), favore al pli da libereco kaj egaleco. Okazis troigoj, kaj la junularo (kaj laboristoj) ne atingis siajn celojn, sed iomete la socio ŝanĝigis, pliboniĝis: ekde tiam ekzistas en Eŭropo, Usono kaj aliaj landoj pli da libereco kaj egaleco. Tamen ni estas tre malproksime de ideala socia stato.

Tio ankaŭ rilatas al rasismo.

En la 1960-aj jaroj (kaj iomete pli frue) komenciĝis la lukto de usonaj afrikdevenuloj kontraŭ rasismo, kaj malrapide la kondiĉoj de la afro-usonanoj (aparte en la mezaj klasoj) pliboniĝis. Tamen la rasismo daŭras. Oni povas listigi multajn faktojn kaj okazaĵojn pri tio.

Pasintjare oni festis la centjariĝon de la naskiĝo de Nelson Mandela. Tiam multaj homoj memoris pri io, kion oni iomete jam estis forgesinta: la t.n. “apartheid” (apartismo), t.e. la racia apartismo en Sudafriko dum pluraj jardekoj, kiam regis la blankuloj. Nelson Mandela luktis kontraŭ tio, pasigis 27 (!) jarojn en malliberejo kaj fine iĝis la unua negra prezidento en Sudafriko. Preskaŭ nekredebla, mirinda sorto.Samkiel en Usono, en Brazilo ekzistis sklaveco, sed ne ekzistis oficiala rasa apartismo, kaj okazis multaj geedziĝoj inter blankuloj kaj afrobrazilanoj. La sklaveco estis abolita en 1888, kaj la brazila konstitucio de 1988 konsideras rasismon kiel krimegon. Pli ol duono de la brazilanoj estas nigruloj aŭ mulatoj. (Oficiale oni ne uzas la vorton “mulato”, sed diferencigas inter “nigruloj” – ĉirkaŭ 7% de la popolo – kaj “pardos”, kio pli-malpli signifas “brunuloj”, ĉirkaŭ 43%, laŭ censo de 2010.) Malgraŭ tio – nekompreneble kaj bedaŭrindege – ankoraŭ ekzistas rasismo en Brazilo.

En vikipedia artikolo pri rasismo legeblas tiurilate interesa alineo:

En eŭropaj kaj eŭropidaj (t.e. ekzemple usona) socioj oni povas renkonti sintenojn similajn al la tipa "Mi ne estas rasisto, sed...", pli ofte implicite ol eksplicite. Kio signifas, ke oni ne agas aŭ pensas klare rasisme, ĝis ekestas 'motivo' por ekpensi aŭ ekagi tiel. Ekzemple, ke la filino de la koncerna persono ekhavas 'ali-rasan' koramikon [...]. Aŭ ke eknajbaras al li persono aŭ familio de alia 'raso' socie rigardata kiel malsupera. Aŭ ke li devas kundividi laborĉambron, aŭ eĉ manĝoĉambron, necesejon aŭ dormoĉambron, kun alilandano [mi aldonas: aŭ samlandano] kun malsamaj haŭtkoloro aŭ manĝokutimoj.

Kial mi parolas hodiaŭ pri rasismo? Ĉar mi spektis la filmon “Green Book“, kiu poste gajnis la ĉi-jaran Oskar-premion de plej bona filmo. Kiel mi diris rilate al sudafrika rasa apartismo, oni (almenaŭ multaj homoj) iomete forgesas pasintajn aferojn, tiel ke – kvankam oni pli-malpli ofte aŭdas pri rasismo – oni forgesas, kia estis la situacio ĝis antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj. 50 jaroj verŝajne estas multe da tempo – eble signifas malproksima pasinteco – por gejunuloj, sed ne por maljunuloj, kiuj vivis en tiu epoko. Tamen nur kelkfoje oni memoras pri ĝi.

Nun la filmo memorigas nin pri la rasa apartismo en Usono, pri la stato de nigruloj en la 1960-aj jaroj. Ĝi estas bonega, interesa filmo (kvankam trista pro la situacio de nigruloj), kaj spektindegas. Se vi ankoraŭ ne vidis ĝin, vi ekscios pri la enhavo en la interreto aŭ en gazetoj. Pro tio mi ne parolos pri la enhavo.

Hazarde mi spektis lastatempe ankaŭ bonegan dokumentfilmon (en Netflix) pri la vivo de la fama usona kantisto Nat King Cole, kies voĉon mi ekde 50 jaroj ŝategas, sed pri kiu mi sciis preskaŭ nenion. En tiu biografia filmo oni montras – rilate al rasa apartismo – situacion tre similan al tiu de la pianisto de “Green Book”.Mi ege rekomendas ambaŭ filmojn.

Pri rasismo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Bonŝance ni ne spertis la hororegojn de la du mondmilitoj, kaj bonŝance finiĝis antaŭ pli ol 20 jaroj la t.n. “malvarma milito”. Tamen ankaŭ nuntempe la homaro ne vivas en “maro el rozoj” (kiel oni diras en Brazilo). Nia nuna plej grava zorgo estas pri la daŭro de nia planedo, do pri la vivokondiĉoj de niaj gefiloj, genepoj kaj aliaj geposteuloj. Aliaj – pli aktualaj – zorgoj temas pri terorismo, malsatego kaj malsano en multaj landoj (ankaŭ en la riĉaj), la danĝero de nova malvarma milito kaj eĉ de atommilito, la krimeco pro trafiko kaj uzo do drogoj ktp.

Antaŭ 50 jaroj ekestis movadoj, ĉefe de la eŭropa kaj usona junularo, kontraŭ la “status quo” (la “nuna stato”, t.e. la tiama stato), favore al pli da libereco kaj egaleco. Okazis troigoj, kaj la junularo (kaj laboristoj) ne atingis siajn celojn, sed iomete la socio ŝanĝigis, pliboniĝis: ekde tiam ekzistas en Eŭropo, Usono kaj aliaj landoj pli da libereco kaj egaleco. There have been exaggerations, and the youth (and workers) have not achieved their goals, but society has changed a little, improved: since then there has been more freedom and equality in Europe, the United States and other countries. Tamen ni estas tre malproksime de ideala socia stato.

Tio ankaŭ rilatas al rasismo.

En la 1960-aj jaroj (kaj iomete pli frue) komenciĝis la lukto de usonaj afrikdevenuloj kontraŭ rasismo, kaj malrapide la kondiĉoj de la afro-usonanoj (aparte en la mezaj klasoj) pliboniĝis. Tamen la rasismo daŭras. Oni povas listigi multajn faktojn kaj okazaĵojn pri tio.

Pasintjare oni festis la centjariĝon de la naskiĝo de Nelson Mandela. Tiam multaj homoj memoris pri io, kion oni iomete jam estis forgesinta: la t.n. “apartheid” (apartismo), t.e. la racia apartismo en Sudafriko dum pluraj jardekoj, kiam regis la blankuloj. Nelson Mandela luktis kontraŭ tio, pasigis 27 (!) jarojn en malliberejo kaj fine iĝis la unua negra prezidento en Sudafriko. Preskaŭ nekredebla, mirinda sorto.Samkiel en Usono, en Brazilo ekzistis sklaveco, sed ne ekzistis oficiala rasa apartismo, kaj okazis multaj geedziĝoj inter blankuloj kaj afrobrazilanoj. La sklaveco estis abolita en 1888, kaj la brazila konstitucio de 1988 konsideras rasismon kiel krimegon. Pli ol duono de la brazilanoj estas nigruloj aŭ mulatoj. (Oficiale oni ne uzas la vorton “mulato”, sed diferencigas inter “nigruloj” – ĉirkaŭ 7% de la popolo – kaj “pardos”, kio pli-malpli signifas “brunuloj”, ĉirkaŭ 43%, laŭ censo de 2010.) Malgraŭ tio – nekompreneble kaj bedaŭrindege – ankoraŭ ekzistas rasismo en Brazilo.

En vikipedia artikolo pri rasismo legeblas tiurilate interesa alineo:

En eŭropaj kaj eŭropidaj (t.e. ekzemple usona) socioj oni povas renkonti sintenojn similajn al la tipa "Mi ne estas rasisto, sed...", pli ofte implicite ol eksplicite. Kio signifas, ke oni ne agas aŭ pensas klare rasisme, ĝis ekestas 'motivo' por ekpensi aŭ ekagi tiel. Ekzemple, ke la filino de la koncerna persono ekhavas 'ali-rasan' koramikon [...]. Aŭ ke eknajbaras al li persono aŭ familio de alia 'raso' socie rigardata kiel malsupera. Aŭ ke li devas kundividi laborĉambron, aŭ eĉ manĝoĉambron, necesejon aŭ dormoĉambron, kun alilandano [mi aldonas: aŭ samlandano] kun malsamaj haŭtkoloro aŭ manĝokutimoj.

Kial mi parolas hodiaŭ pri rasismo? Why am I talking about racism today? Ĉar mi spektis la filmon “Green Book“, kiu poste gajnis la ĉi-jaran Oskar-premion de plej bona filmo. Kiel mi diris rilate al sudafrika rasa apartismo, oni (almenaŭ multaj homoj) iomete forgesas pasintajn aferojn, tiel ke – kvankam oni pli-malpli ofte aŭdas pri rasismo – oni forgesas, kia estis la situacio ĝis antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj. 50 jaroj verŝajne estas multe da tempo – eble signifas malproksima pasinteco – por gejunuloj, sed ne por maljunuloj, kiuj vivis en tiu epoko. Tamen nur kelkfoje oni memoras pri ĝi.