×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri nomoj de landoj kaj popoloj

Pri nomoj de landoj kaj popoloj

Kiel mi lastatempe konstatis, la diversaj gekunlaborantoj de la ERR preferas por landnomoj la finaĵon "-ujo", dum mi uzas tiucele plej ofte la finaĵon "-io", ekzemple por "Aŭstrio". Nia lando estas en la mondo plej ofte konata kiel "Austria", kiu devenas el la latina kaj signifas "orienta regno". Do aŭstroj preferas nomi sian landon en Esperanto "Aŭstrio". "Aŭstrujo" por ni estus tute neadekvata, ankaŭ rilate al la historia evoluo de nia ŝtato.

Ĝis la jaro 1918 nia ŝtato estis la aŭstra-hungara regno kiu konsistis el multaj landoj kun multaj popoloj kiujn kunigis ĉefe la ekonomia komunumo de la regno kaj la komuna monunuo "krono" (kiu ankoraŭ validas en Ĉeĥio). Tiu regno disfalis en la jaro 1918. La diversaj popoloj fondis siajn proprajn ŝtatojn kaj restis kelkaj eksaj kronlandoj kaj la eksa ĉefurbo Vieno kie loĝis ĉefe germandevenaj homoj. Tiuj germanlingvaj landoj nun ricevis la nomon "germana Aŭstrio" kaj oni deklaris ke tiuj landoj estu parto de la germana respubliko. La venkintoj de la unua mondmilito tamen malpermesis tiun aliĝon al Germanio, kaj pro tio la landnomo fine ŝanĝiĝis al "Aŭstrio".

La homoj mem daŭre konsideris sin germanoj kaj efektive en la jaro 1938 Aŭstrio fariĝis parto de la nazia germana "tria regno". Post la malvenko de la nazia Germanio en la dua mondmilito la situacio ŝanĝiĝis. Aŭstrio renaskiĝis kaj plej multaj aŭstroj komencis nun konsideri sin kiel propra popolo, ne plu kiel germanoj. La ligoj al la sudgermanaj bavaroj tamen daŭre estas tre fortaj, ĉar la bavaroj parolas la saman dialekton kiel la aŭstroj. Mia lando Supra Aŭstrio estas eĉ historia kernlando de Bavario.

Tio estas nur unu ekzemplo pri la evoluo de la nomoj por landoj kaj popoloj kaj simile okazis en multaj aliaj landoj de Eŭropo. La nomoj do estas rezulto de historia procezo kiu tute ne estis unueca en nia kontinento. Kaj tiel la nomoj de landoj kaj popoloj ne estas internacie normigeblaj, ankaŭ ne en Esperanto.

Tial en Esperanto por landnomoj ekzistas pluraj finaĵoj: -ujo, -io, -lando, aŭ oni ne havas apartan finaĵon kiel ekzemple por landnomoj en la amerika kontinento: Usono, Kanado, Brazilo, Argentino, Urugvajo. Tie estas ankaŭ landoj por kiuj servas la finaĵo -io: Bolivio, Kolombio. Do la finaĵo -ujo ĉiukaze estas aplikebla nur por parto de la landoj en la mondo kaj tiu finaĵo devas konkuri tiam kun la finaĵoj -io kaj -lando. Mi ekzemple diras "Pollando" kaj "Svislando" kio en tiu kazo estas la plej internacia formo, ĉar en la angla tiuj landoj nomiĝas "Poland" kaj "Switzerland".

Dependas nun de la sinteno de la E-parolanto rilate al internacieco de nia lingvo. Kvankam ekzistas la nocio "Esperantujo", tamen ne ekzistas E-lando, sed nur iu diaspora komunumo de E-parolantoj kiu nuntempe manifestiĝas sufiĉe bone en la interreto. Mi mem estas tre internaciema homo: Kiel eksportkomercisto mi intertraktis kun negocistoj el la tuta mondo kaj tiucele parolis diversajn lingvojn. Kaj tiu sinteno kaj vivosperto ĉe mi esprimiĝas en la uzo de la finaĵo -io por landnomoj. Mi tute akceptas se aliaj kunlaborantoj de la ERR preferas uzi la finaĵon -ujo kvankam laŭ mia opinio tio ne estas la plej bona solvo. Tamen tio tute ne malhelpas la pluan evoluon de nia lingvo.