×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri la radikoj "hind-", "indi-" kaj "barat-" (2)

Pri la radikoj "hind-", "indi-" kaj "barat-" (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Fine pri la nomo “Barato”.

Kiam la hindaj islamanoj en 1940 postulis propran landon, ili proponis la nomon “Pakistan” por tiu fondota lando kaj “Hindustan” por la fondota Hindio. La britoj komencis uzi tiujn du nomojn. Tamen, kiam Hindio iĝis nedependa en 1947, la hindaj respondeculoj ne akceptis tion (i.a. ĉar “Hindustan” ŝajnas rilati al la hindua religio) kaj proponis “Bhārat” (Barato).

Necesas scii ne nur, ke en Hindio ekzistas multegaj etnaj lingvoj, sed ankaŭ ke 22 el ili estas oficialaj lingvoj.

Dum jarcentoj kaj ĝis la 1950-aj jaroj la administra lingvo estis la angla (kiu ĝis hodiaŭ estas oficiala lingvo) kaj do ĉiuj diskutoj pri la konstitucio de nedependa Hindio estis faritaj en la angla. Pro tio la demando estis: oni nomu Hindion “India” aŭ “Bhārat” (Barato). Fine oni elektis en la konstitucio la esprimon “India, that is Bhārat” (Hindio, tio estas Barato). Do la du nomoj estis akceptitaj, kaj sur la kovrilo de la hindaj pasportoj troviĝas la ekvivalentaj esprimoj “Bhārata gaṇarājya” (en la hindia lingvo – “hindi”) kaj “Republic of India”, kaj sur la poŝtmarkoj legeblas “Bhārata” kaj “India”. Tamen daŭre okazis diskutoj pri la nomoj, kaj multaj hindoj volis kaj volas anstataŭigi la konstitucian esprimon “India, that is Bhārat” per la simpla nomo “Bhārat”. (1)

Kial “Bhārat”?

La anglalingva Vikipedio donas jenan informon:

“La geografia termino Bhārat estas uzata – en variaj formoj – en multaj hindaj lingvoj. Ĝi estas modernigaĵo de la historia nomo Bharatavarsha, kiu tradicie rilatis al la hinda subkontinento kaj estis pli kaj pli uzata ekde la mezo de la 19-a jarcento kiel indiĝena nomo por Hindio.”

Aldonendas ke “Bhārat” ankaŭ estas la nomo de mita reĝo kaj ke la nomo de la plej ampleksa sanskritlingva epopeo – Mahābhārata (Mahabharato) – signifas pli-malpli “granda historio de la dinastio Bhārata”.

Revenante al “Barato” kiel nomo por Hindio en Esperanto:

“La plej multaj barataj esperantistoj preferas la vorton Barato por la ŝtato, tiel konservante la vorton Hindujo por la historia signifo de Brita Hindujo aŭ por la tuta hinda subkontinento, kiu entenas krom Barato ankaŭ Bangladeŝon, Butanon, Nepalon kaj Pakistanon. Tiun sintenon kunhavas multaj nebarataj esperantistoj.” (E-Vikipedio)

Kiam antaŭ du aŭ tri jaroj mi uzis la nomon “Barato“ en artikolo, iu leginto komentis, ke en Esperanto la ĝusta nomo estas “Hindio” kaj ke oni ne devas akcepti vorton – aŭ nomon – proponitan kaj uzatan de la enloĝantoj de nur unu lando.

Mi ne volas – nek povas - decidi tiun demandon, sed mi pensis jenon: Kio okazus, se ĉiu lando volus modifi la Esperantan nomon? Nur unu ekzemplo:

Alilingvaj nomoj por Germanio estas ekzemple: Germania (latine), Germany (angle), Germania (itale), Allemagne (france), Alemanha (portugale).

Kiam Zamenhof elektis la radikon “german-”, verŝajne li pensis al la angla aŭ/kaj al la latina.

Tamen la germana nomo estas “Deutschland” (al kiu similas la nomoj donitaj en kelkaj proksimaj landoj, ekzemple “Tyskland“ en la dana kaj „Duitsland“ en la nederlanda). Ĉu oni akceptus, se la germanaj esperantistoj dezirus esperantigi la nomon “Deutschland”, ekzemple kreante “Dojĉlando”?

Tio estas almenaŭ pripensinda.

(1) Vidu jenan tre interesan anglalingvan artikolon pri tiu afero: https://journals.openedition.org/samaj/3717